Fuentelencina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentelencina
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Santos López Tabernero
Demografio
Loĝantaro 324  (2023) [+]
Loĝdenso 6,84 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 2° 53′ U (mapo)40.517222222222-2.8805555555556Koordinatoj: 40° 31′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 990 m [+]
Areo 44,30 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentelencina (Hispanio)
Fuentelencina (Hispanio)
DEC
Fuentelencina
Fuentelencina
Situo de Fuentelencina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentelencina [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Fuentelencina (Fonto de la Anzino, ambaŭ elementoj aperas en la supra duono de la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 303 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,84 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Fuentelencina situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 990,71 m super marnivelo, en la alta paramo de Alkario kiu separas la valojn de la riveroj Taĵo kaj Tajuña. Ĝi estas proksime al la ŝoseo N-320, kaj je ĉirkaŭ 40 km de la provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 44,30 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°31′02″N 2°52′50″Ok.

Nordokcidente: Tendilla Norde: Peñalver Nordoriente: Berninches
Okcidente: Moratilla de los Meleros Oriente: Alhóndiga
Sudokcidente: Hueva Sude: Valdeconcha Sudoriente: Sayatón

Geografio[redakti | redakti fonton]

La klimato estas de tipo kontinenta kun malvarmaj vintroj kaj someroj pli malliongaj kaj varmegaj, kvankam kun malvarmetaj noktoj pro la alto super marnivelo.

Ĝi kuŝas sur ebenaĵo kaj kiel ĉe multaj vilaĝoj de la provinco Gvadalaĥaro estas ĉirkaŭita de malgrandaj ravinoj aŭ valoj. La plej parto de ties teritorio estas uzata por la seka agrikulturo (sunfloro kaj hordeo) kaj olivarboj. En ties valoj estas abundaj fruktoĝardenoj. La indiĝena vegetaĵaro hegemonia estas el poploj, vimenoj, ulmoj en la valoj kaj el anzinoj, kirmesa kverko, pino kaj fagokverko en la plej alta parto. Sed la arbara areo estas malabunda kaj estas nur malgranda monta zono arbara.

El ties valoj fluas nombraj fontoj, el kiu la plej populara estas la Fuente de Abajo (malsupra fonto) kiu estas ĝuste ĉe la vilaĝo, komence de la ĉefa valo, kies akvoj estis uzita deĉiam por liveri ilin al la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la 12-a vilaĝo la tiam domaro Fuentelencina apartenis al la Ordeno de Kalatrava. Du jarcentojn poste kaj danke al postulo de unu el ties superuloj, Pedro Muñiz Godoy, la reĝo Henriko la 2-a de Trastamara havigis al la urbeto la privilegion kaj titolon de villa en 20a de septembro 1369.

Lia filo Johano la 1-a de Kastilio, en 1383, konfirmis partikularan privilegion por okazigi ĉiusemajnan foiron de brutobredado kaj varoj ĉiun ĵaŭdon, kiuj jam okazis el komenco de la 13-a jarcento kaj estis unu el la plej famaj de Alkario ĝis komenco de la 16-a jarcento, kiam epidemio de pesto malpliiĝis la loĝantaro al triono el tio kio iam estis, laŭ estis konstatita en 22a de novembro 1575 de la urba konsilantaro al la funkciuloj de Filipo la 2-a.[1]

En la komenco de la lasta kvarono de la 19-a jarcento la loĝantaro atingis milon, sed poste ĝi malrapide malpliiĝis kaj post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 800 loĝantoj en 1940 al 303, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentelencina, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuentelencina kie oni falis al malpli ol 200 en 1991 kaj poste oni rekuperiĝis al la nunaj 303.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Urbodomo.
Fuente de Abajo.
  • Urbodomo konstruita en la 16-a jarcento.
  • Fuente de Abajo (Malsupra Fonto) de mezepoka deveno, de kies fonto probable devenas la nomo de la urbeto, laŭ diris la Konsilantaro en 1575 de la reĝo Filipo la 2-a.
  • Preĝejo de la Asunción (Ĉieliro) de Nia Sinjorino
  • Restaĵoj de murego kiu iam ĉirkaŭis la vilaĝon kaj la turo de la Mora Cantana.
  • Plaza mayor nome ĉefa placo portikara, tipa de Alkario.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia de Fuentelencina. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2017-11-24.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]