Sayatón
Sayatón | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19119 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Luis Escudero Sanz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1,9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 23′ N, 2° 51′ U (mapo)40.377222222222-2.8519444444444Koordinatoj: 40° 23′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 670 m [+] | ||
Areo | 45,38 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Sayatón [saĝaTON] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas tri domaroj, nome Anguix, Salto de Bolarque (Akvobaraĵo) kaj Sayatón mem. En ties municipa teritorio troviĝas la kastelo de Anguix, ĉe la akvorezervejo de Bolarque, kie ekas la transiga kanalo Taĵo-Segura.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas sayatonero [saĝatoNEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 86 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,9 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Sayatón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 670 m super marnivelo; je 63 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 45,38 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo fondiĝis fine de la 15-a jarcento aŭ komenco de la 16-a fare de la fratoj Calvete, kvankam iĝis villa kun rajto disponi el urbestroj, pendumilo kaj pilorio, ĉirkaŭ de 1535, dum la regado de Karlo la 1-a kiu vendis la villa al Doña Ana de la Cerda, avino de la princino de Éboli kaj senjorino de Pastrana.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 837 loĝantoj en 1950 al 86, tio estis oni perdis pli ol 700 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Sayatón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Sayatón kie oni falis al la nunaj 86. Fakte en la lastaj 25 jaroj oni perdis preskaŭ 150.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kastelo de Anguix [anGIKS]
- Dezerto de Bolarque
- Akvorezervejo de Bolarque