Robledillo de Mohernando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Robledillo de Mohernando
Vista de Robledillo de Mohernando.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19... [+]
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ángel Álvarez Almazán
Demografio
Loĝantaro 106  (2018) [+]
Loĝdenso 3 68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 3° 14′ U40.854722222222-3.2338888888889Koordinatoj: 40° 51′ N, 3° 14′ U [+]
Alto 903 m [+]
Areo 29 65 km²
Situo de Robledillo de Mohernando
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Robledillo de Mohernando [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Robledillo de Mohernando (Kverketo de M.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Krom la ĉefa kerno, estas malgranda urbanizaĵo proksime de Humanes tra kiu pasas rivero kaj kiu havas loĝantaron de ĉirkaŭ 30 personoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas robledillense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 115 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,68 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Robledillo de Mohernando situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 896 m super marnivelo; je 34 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,65 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°51′17″N 3°14′02″Ok.

Nordokcidente: Malaguilla Norde: Puebla de Beleña Nordoriente: Cogolludo
Okcidente: Malaguilla Rosa de los vientos.svg Oriente: Humanes
Sudokcidente: Malaguilla kaj Málaga del Fresno Sude: Málaga del Fresno Sudoriente: Mohernando

Historio[redakti | redakti fonton]

Parta vido de la domaro.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam inter 500 kaj 600 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Fakte tio pluis ĝis la 1960-aj jaroj, sed jam post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 556 loĝantoj en 1960 al 115, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Robledillo de Mohernando, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Robledillo de Mohernando kie oni falis al la nunaj 115.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Ruta turismo: antikva fonto, sportejo, placo, parko, preĝejo kaj ermitejo. Proksime estas ankaŭ flughaveneto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]