Villaseca de Uceda
Villaseca de Uceda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Kamparo de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19184 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Carlos Gil Múñoz (Popola Partio, 2023-2027) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 49 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 49′ N, 3° 21′ U (mapo)40.821944444444-3.3502777777778Koordinatoj: 40° 49′ N, 3° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 915 m [+] | ||
Areo | 13,28 km² (1 328 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaseca de Uceda [+] | |||
Villaseca de Uceda [biĝaSEka deuZEda] ("seka vilaĝo de U.") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 49 loĝantoj sur areo de 13,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas villasecanos respektive villasecanas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Villaseca de Uceda situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 915 m super marnivelo; je 33 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Najbaras la municipoj Valdepeñas de la Sierra, Matarrubia, Fuentelahiguera de Albatages, Viñuelas, El Cubillo de Uceda kaj Casa de Uceda.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 44 en 2021, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: unue pro bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp., kaj en la dua duono de la 20-a jarcento pro elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ankaŭ ĉe Villaseca de Uceda; sed poste pro proksimiĝo al la provinca ĉefurbo kaj al la metropola areo de Madrido, la nombro de loĝantoj minimume rekreskis al la nunaj 49 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Loĝejoj, servoj, komerco.