Valfermoso de Tajuña
Valfermoso de Tajuña | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19411 [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Daniel García Rojo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 74 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1,97 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 2° 57′ U (mapo)40.621111111111-2.9536111111111Koordinatoj: 40° 37′ N, 2° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 968 m [+] | ||
Areo | 29,45 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Valfermoso de Tajuña [balferMOso detaĤUNJa] (Bela Valo de T.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 58 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,97 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Valfermoso de Tajuña situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 961 m super marnivelo; je 30 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,45 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°37′16″N 2°57′13″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Valfermoso de Tajuña, estis konata antikve kiel Valfermoso de las Sogas (de la ŝnuroj), ĉar ties loĝantaro vivtenis sin majoritate el tiu industria fabrikado. Ĝi estis konkerita de kristanoj fine de la 11a jarcento. Kaj ĝi apartenis al teritorio "Común de Villa y Tierra" de Hita.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 58, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valfermoso de Tajuña, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valfermoso de Tajuña kie oni falis al la nunaj 58.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

- Ruinoj de la kastelo de Valfermoso, de mezo de la 15a jarcento, konstruigita de don Pedro Laso de Mendoza laŭ plano kaj strukturo originalaj similaj al tiuj de la kastelo de Torija. Restas nur ruinoj de la granda murego de la ĉefturo, la bazoj de du angulaj turegoj kaj la fundamentoj de ĝiaj muroj, kaj la granda arabdevena cisterno, nuntempe muzeo. En 2002 kaj 2003 oni faris plibonigajn laboron ĉe la ĉefturo, oni detruis postajn konstruaĵojn, oni plankigis la luktokorton kaj oni habilitigis la cisternon, inter alia agado.
- Preĝejo, de la 16a jarcento, granddimensia, duone malplena ĉar ĝi perdis preskaŭ ĉiun havaĵon en la Hispana Enlanda Milito, escepte granda kruco el arĝento kaj la altaro, ankaŭ de la 16a jarcento. La enirpordo estas bela renesanca pordego. La preĝejo estas dediĉita al Sankta Petro Apostolo.
- La antikva muelejo.
- La antikva olemuelejo.
- La antikva murpilkejo.
- Las Heras (draŝejo).
- La fontoj.
- La vinkeloj elfositaj en kavoj.
- Balkono de Tajuña: panorama rigardejo al la valo de la rivero Tajuña; antikve oni nomigis ĝin «Peñasco» (rokego) kaj estis konstruita de la lokanoj mem.