Cisterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Cisterno en la eksa portugala fortikaĵo El Jadida en Maroko.
Repreni la akvon el malgranda cisterno.

Cisterno (de latina "cisterna < cista", korbo) estas (ofte) subtera baseno por kolekti akvon.

Laŭ Francisko Azorín Cisterno estas Ujo, ofte masonita subtere, por rezervi akvon, aŭ nafton, petroleon, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el greka kiste (ujo) kaj de tie la latina cisterna el ciste (kesto, ujo).[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Cisternoj estas tutmonde uzataj, precipe ĉe lokoj, kie ne ekzistas regula provizo de akvo aŭ la alfluo de akvo estas malregula. Se ne estas natura akvofluo (fonto, rivero, lago) oni kolektas pluvakvon aŭ alportas la akvon per tuboj aŭ veturiloj.

Modernaj cisternoj por unuopaj domoj kutime konsistas el plasto. Por pli grandaj cisternoj por fabrikoj, vilaĝoj aŭ eĉ urboj oni preferas betonon kaj maldikan kovrilon el alia materialo.

La posta apliko de la kolektita akvo difinas la konstrumetodon kaj la operadon de la cisterno.

Se la akvo estas por trinki, oni devas plej strikte eviti malpuraĵojn, kiuj povas malfavore influi la guston aŭ la mikrobiologian kvaliton. Ofte la akvo estas utiligata por akvumi plantojn.

Cisterno

Fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵoj, ekzemple dum la eŭropa mezepoko, multe dependis de trinkebla akvo, kiu estis pli grava problemo ol nutraĵo. Se la fortikaĵo, kiu foje troviĝis sur alta monto, ne havis fonton, oni dependis de kolektita pluvakvo. Pro la grava rolo da la akvo por la defendokapablo oni trovas grandajn cisternojn en fortikaĵoj.

Cisterno kiel ujo por aliaj substancoj[redakti | redakti fonton]

Cisterno povas ankaŭ esti rezervujo por la transporto aŭ la konservado de likvoj (vino, oleo, benzino ktp.). Pro tio oni parolas pri cisternovagono, cisternoŝipocisternokamiono[3].

Ligoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 48.
  2. Azorín, samloke.
  3. PIV 2005, p. 199