Ablanque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ablanque
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19442
Retpaĝaro [www.ablanque.org]
Politiko
Urbestro José Luís Sancho del Castillo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 66  (2023) [+]
Loĝdenso 1,42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 2° 14′ U (mapo)40.898055555556-2.2291666666667Koordinatoj: 40° 54′ N, 2° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 061 m [+]
Areo 51,40 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Ablanque (Hispanio)
Ablanque (Hispanio)
DEC
Ablanque
Ablanque
Situo de Ablanque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ablanque [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Ablanque [aBLANke] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas ablanqueño [ablanKEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 73 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,42 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Ablanque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.061 m super marnivelo; je 125 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 46 km el Molina de Aragón kaj je 65 km el Sigüenza. La areo de ties teritorio estas de 51,40 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°53′53″N 2°13′45″Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas situa sur depresio, en la pinto de malgranda monteto, dekstre de rivero, nome Ablanquejo, kiu fluas sude de la vilaĝo: ĝi troviĝas ŝirme de la okcidenta vento pere de monteto, nome el Cejo,: ĝia klimato estas sana.

En la ĉirkaŭoj estas romiaj restoj kaj nombraj hektaroj de pinaro. Tra Ablanque pasas rivero nomita laŭ vilaĝo, Ablanquejo, kiu, tiom mallonge kiom ĉirkaŭ 8 kilometroj, elfluas en la Taĵo. En la municipa teritorio ekzistas artefarita akvobaraĵo, kiu somere estas ĉeestata de lokanoj el proksime.

La teritorio limas kun Cobeta, kaj Olmeda de Cobeta oriente; norde kun teroj de la duklando de Medinaceli; sude kun La Buenafuente del Sistal kaj Huertahernando; kaj okcidente kun La Loma kaj Riba de Saelices.

Komunikvojoj[redakti | redakti fonton]

Por alveni al Ablanque oni alvenas el la A-2, oni abandonas ĝin tra la enirejo de Alcolea del Pinar (km 130); laŭ la ŝoseo N-211, ĉe Mazarete (km 28); ankaŭ per buso, de la itinero Madrido-Teruelo, kiu pasas tra la vilaĝo mem. Per trajno la plej proksima haltejo estas tiu de Sigüenza.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 73, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Ablanque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Ablanque kie oni falis al la nunaj 73.

En 2005, la municipo suferis la plej grandan arbaran incendion de tiu jaro, kaj okazis 11 mortoj kaj bruliĝis pli ol 12,000 hektaroj de arbaro.[1]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: estas preĝejo kaj ermitejo ĉe la tombejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La juez del incendio de Guadalajara ve delito en 17 cargos y técnicos de la Junta de Castilla-La Mancha, la magistrada acusa a la ex consejera y a su delegado en Guadalajara por la muerte de 11 miembros de un retén en 2005, El País [1] Alirita la 21an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]