Viana de Jadraque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viana de Jadraque
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19295
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Rafael Angona Alcolea
Demografio
Loĝantaro 39  (2023) [+]
Loĝdenso 2,17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 2° 46′ U (mapo)41.026666666667-2.7680555555556Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 874 m [+]
Areo 24,41 km²
Viana de Jadraque (Hispanio)
Viana de Jadraque (Hispanio)
DEC
Viana de Jadraque
Viana de Jadraque
Situo de Viana de Jadraque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viana de Jadraque [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Viana de Jadraque [BJAna deĥaDRAke] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. En la blazono oni montras fontanon kaj akvomuelejon, kio estas simbolo de la rilato de la setlejo al naturaj akvofontoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 53 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,17 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Viana de Jadraque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 873 m super marnivelo; je 69 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 22 km el Sigüenza, plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 24,41 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°01′36″N 2°46′05″Ok.

Nordokcidente: Angón Norde: Rebollosa de Jadraque, Santiuste kaj Huérmeces del Cerro Nordoriente: Sigüenza
Okcidente: Negredo Oriente: Sigüenza
Sudokcidente: Cendejas de Enmedio kaj Cendejas de la Torre Sude: Baides Sudoriente: Sigüenza

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam super la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 241 loĝantoj en 1950 al 53, tio estis oni perdis preskaŭ 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Viana de Jadraque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Viana de Jadraque kie oni falis al la nunaj 53.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]