Condemios de Abajo
Condemios de Abajo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19275 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Adrián Abad Martín | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1,33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 3° 6′ U (mapo)41.219444444444-3.1061111111111Koordinatoj: 41° 13′ N, 3° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 316 m [+] | ||
Areo | 12,07 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Condemios de Abajo estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas condemiense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 16 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,33 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Condemios de Abajo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1,316 m super marnivelo; je 117 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 12,07 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°13′10″N 3°06′22″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
La historio estas komuna por Condemios de Abajo kaj Condemios de Arriba, ĉar ili havis komunan destinon. Ili apartenis post la reconquista al teritorio Común de Atienza kaj poste ili formis parton de la senjorio de Miedes, dum kelkaj jarcentoj en la povo de la familio de Infantado.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 16, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Condemios de Abajo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Condemios de Abajo kie oni falis al la nunaj 16.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.