Ocentejo
Ocentejo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Pedro Manuel Arribas Antunes (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 0,61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 46′ N, 2° 24′ U (mapo)40.771944444444-2.3977777777778Koordinatoj: 40° 46′ N, 2° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 859 m [+] | ||
Areo | 30,95 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Ocentejo [ozenTEĥo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 19 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,61 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Ocentejo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la centra parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 860 m super marnivelo; je 93,8 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 226 km el Toledo, je 157 km el Madrido, je 534 km el Barcelono, je 320 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 30,95 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°46′19″N 2°23′52″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la dua duono de la 19-a jarcento kaj la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 242 loĝantoj en 1930 al 19, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Ocentejo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Ocentejo kie oni falis al la nunaj 19.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.