Valtablado del Río
Valtablado del Río | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19492 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mariano Alfaro Arenas (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 0,36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 43′ N, 2° 24′ U (mapo)40.715555555556-2.4011111111111Koordinatoj: 40° 43′ N, 2° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 844 m [+] | ||
Areo | 25,21 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Valtablado del Río estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas higuereños. La censita loĝantaro en 2016 estis de 9 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,36 loĝ/km². Laŭ tio ĝi estas la dua malplej loĝata municipo en la provinco.
Situo[redakti | redakti fonton]
Valtablado del Río situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 844 m super marnivelo; je 107 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 25,21 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°42′56″N 2°24′04″Ok.
Parto de la municipa teritorio troviĝas en la Natura Parko de Alto Tajo.
La klimato estas kontinenta kun iometa influo de montaro: tre malvarmaj vintroj kaj mildaj someroj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 9, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valtablado del Río, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valtablado del Río kie oni falis al la nunaj 9.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.