Irueste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irueste
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19143
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Mariano Monge Villalvilla
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 5,05 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 2° 53′ U (mapo)40.612777777778-2.8891666666667Koordinatoj: 40° 37′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Areo 14,25 km²
Irueste (Hispanio)
Irueste (Hispanio)
DEC
Irueste
Irueste
Situo de Irueste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Irueste [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Irueste estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas iruestero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 72 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,05 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Irueste situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 780 m super marnivelo; je 30 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 14,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°36′46″N 2°53′21″Ok.

Irueste situas en la fono de la valo de la rojo de Sankta Andreo, alfluanto de la rivero Tajuña, intir la citita rojo kaj la deklivo kiu supreniras al la alkaria paramo, orientita norde. Ĝia municipa teritorio limas kun tiuj de Romanones, Balconete, Yélamos de Abajo, Yélamos de Arriba, Tendilla kaj Peñalver.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la vilaĝo havas evidentan antaŭromian originon kaj ĝia etimologio similas multe al eŭskaj vortoj, parenca kun tiuj kiujn uzis la karpetanoj kaj keltiberoj kiuj loĝis en tiu komarko; en tiu lingvo ĝi signifus urbo enpalisa.

Irueste apartenis kiel domaro al la teritorio alfozcomún de villa y tierra de Gvadalaĥaro el la kristana Reconquista ĝis la 16-a jarcento, kiam la lokanoj aĉetis ĝin al la reĝo Filipo la 2-a.

En la 17-a jarcento, profite de la senloĝigo kaj malriĉo de la loĝantoj, don Juan de Morales Barnuevo, kiu jam posedis la najbaran Romanones aĉetis la rajtojn de Irueste, kaj renomigis ĝin Valdemorales.

Irueste rekuperis sian sendependecon kaj tradician nomon post la dekreto de la fino de la senjorlandoj fare de la Kortumo de Kadizo kaj la Liberala Jartrio, en la unua triono de la 19a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 72, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Irueste, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Irueste kie oni falis al la nunaj 72.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]