Yebra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yebra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19111
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Pedro Sánchez Yebra
Demografio
Loĝantaro 490  (2023) [+]
Loĝdenso 8,71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 2° 58′ U (mapo)40.356666666667-2.9666666666667Koordinatoj: 40° 21′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 747 m [+]
Areo 56,49 km²
Yebra (Hispanio)
Yebra (Hispanio)
DEC
Yebra
Yebra
Situo de Yebra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yebra [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Yebra [ĜEbra] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Yebrano [ĝeBRAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 492 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,71 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Yebra situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 748 m super marnivelo; je 53 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 77 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 56,49 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°21′24″N 2°58′00″Ok.

Nordokcidente: Escariche Norde: Pastrana Nordoriente: Pastrana
Okcidente: Fuentenovilla Oriente: Zorita de los Canes
Sudokcidente: Pozo de Almoguera Sude: Almoguera Sudoriente: Albalate de Zorita

Historio[redakti | redakti fonton]

Kun historio komuna al la Malsupra Alkario, post la kristana konkero de la zono oni instalis ĉi tie kiel malgranda setlejo kolonion de kastiliaj elmigrantoj je la servo de la Ordeno de Kalatrava. Ĝi iĝis inkludita en la teritorio alfoz de Zorita, kaj laŭ ties elstara foruo, agnoskante la Ordenon de Kalatrava kaj ĝiajn superulojn kiel senjoroj de la loko. En 1459 privilegio de la superulo Pedro Girón transformis ĝin en villa kun propra jurisdikcio. Poste en la 16-a jarcento, kiam Karlo la 1-a elprenis la setlejojn el la militordenoj, Yebra iĝis lia posedaĵo, kaj tiu donis al la reĝa trezoro la kvanton de 2 500 dukatoj por eviti la vendon al privatulo

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de preskaŭ 1 500 loĝantoj en 1950 al 492, tio estis oni perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Yebra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Yebra kie oni falis al la nunaj 492.

En la 21-a de januaro de 2010 la municipo aprobis, per 5 voĉoj favoraj kaj 2 kontraŭaj, la kandidatecon por esti hejmo de atoma tombejo ene de la municipa teritorio. Tiel oni kreus ĉirkaŭ 150 konstantajn laborpostenojn dum 60 jaroj kaj akiron de 2 300 milionoj por la municipa trezoro.[1] El tie la lokanoj estas tre dividitaj[2] antaŭ tia instalado en la municipo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]