Matillas
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Matillas (stacidomo). |
| Matillas | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Gvadalaĥaro | ||
| Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
| Poŝtkodo | 19294 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 111 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 57′ N, 2° 51′ U (mapo)40.952222222222-2.8430555555556Koordinatoj: 40° 57′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 818 m [+] | ||
| Areo | 10,38 km² (1 038 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Matillas [maTIĝas] (nekonfirmita signifo "arbustetoj") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 111 loĝantoj sur areo de 10,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10,7 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Matillas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 819 m super marnivelo; je 56 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°57′08″N 2°50′35″Ok. Najbaras la municipoj Argecilla, Bujalaro, Cendejas de la Torre, Villaseca de Henares kaj Castejón de Henares.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 134 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Matillas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Matillas kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 111 en 2025.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.





