Rueda de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rueda de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19339
Retpaĝaro [www.ruedadelasierra.com]
Politiko
Urbestro Enrique López Checa
Demografio
Loĝantaro 38  (2023) [+]
Loĝdenso 0,98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 1° 51′ U (mapo)40.9183294-1.8536762Koordinatoj: 40° 55′ N, 1° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 200 m [+]
Areo 51,01 km²
Rueda de la Sierra (Hispanio)
Rueda de la Sierra (Hispanio)
DEC
Rueda de la Sierra
Rueda de la Sierra
Situo de Rueda de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rueda de la Sierra [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Rueda de la Sierra [RŬEda delaSJEra] (Rado de la Montaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

En Rueda de la Sierra estas la elfluejo de la rivero Piedra kiu nomas la monaĥejon de Piedra.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas ruedano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 50 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,98 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Rueda de la Sierra situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.200 m super marnivelo; je 150 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 9.8 km el Molina de Aragón, je 71 km el Alcolea del Pinar. La areo de ties teritorio estas de 51,01 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°55′06″N 1°51′13″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 50, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Rueda de la Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Rueda de la Sierra kie oni falis al la nunaj 50.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: naturo, romanika preĝejo de la 12-a jarcento de la Virgulino de la Neĝo, la ermitejoj de la Virgulino de la Soleco kaj de Sankta Barbara, la monolito memoriga de la episkopo Narciso Martínez, la edifico de la urbodomo, la kamparkrucoj de Nia Sinjorino de la Neĝoj kaj de la Virgulino Pilar, la domego de la familio Vallejo kaj la du publikaj fontanoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]