Berninches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berninches
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19133
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Jacinto Bravo Martínez
Demografio
Loĝantaro 50  (2023) [+]
Loĝdenso 1,65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 2° 48′ U (mapo)40.572777777778-2.7997222222222Koordinatoj: 40° 34′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 930 m [+]
Areo 35,20 km²
Berninches (Hispanio)
Berninches (Hispanio)
DEC
Berninches
Berninches
Situo de Berninches

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berninches [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Berninches [berNINĉes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 58 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,65 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Berninches situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je 930 msm. La areo de ties teritorio estas de 35,20 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉe la elfluejo de la valo kiun formas la rivero Arlés, sur deklivo nome "Las Matas". Tiu situo sur deklivo devigis konstruadon sur "teracoj", por superi la misnivelojn.

Tiu valo estas okupita de ĉerivera arbaro kaj fruktoĝardenoj por irigacio (legomoj, fruktoj, ktp). Dume la sekaj areoj (tritiko, hordeo kaj sunfloro, ĉefe) estas kultivataj en la paramo, multe pli ebena kaj seka. Antikve, oni produktis vinon kaj oleon, kiuj esti produktita en la muelejo, kaj tiele la hegemonia pejzaĝo estis de olivarboj kaj vitejoj, sed lastatempe ili estis iom abandonitaj.

La kamparoj estas loĝata de anzinoj kaj roburoj, ĉefe en la arbaroj Dureos, Herreras, Gimeno kaj Rodeiros. Inter la naturaj plantoj elstaras la lavendo (antaŭe bone pagita kaj laborita), la timiano, la satureo, la kamomilo, la kampara teo, la sumako, kratagoj kaj rubusoj, inter aliaj. Kaj inter tia vegetaĵaro svarmis zume la abeloj kiuj produktas la faman mielo de la Alkario.

Inter la faŭno de la municipa teritorio troviĝas la leporo, la kuniklo, la vulpo, la apro kaj la kapreolo, krom birdoj kiaj la ruĝa perdriko, la palumbo, la turto, la falko, la buteo kaj la gipo.

Vido de Berninches kaj valo de la rivero Arlés.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Strato sur neĝo.

La ĉefa placo estas la kerno de la vilaĝo, kun sia paroĥa preĝejo de Nia Sinjorino de la Asunción (Ĉieliro), de la 16-a jarcento, kies retablo baroka ĵus restaŭriĝis; la urbodomo estas nova konstruaĵo; estas nova ulmo (ĉar antaŭa centjara falis viktimo de la terura grafiozo); estas murpilkejo, kaj fontano duŝpruca. Tra la cetero de la vilaĝo disas aliaj kvar fontanoj: Estefanía (en la kronikoj nomit "Estebanía", kaj la plej aĝa ĉe la suprenirejo de la enirejo al la vilaĝo); la fontano de la Mezo; la fontano Cajón (Tirkesto), multe pli moderna kaj situa ĉe la elirejo de la vilaĝo al la ermitejo de la Soledad (Soleco), kaj aliaj pli nova sennoma, iom pli malsupre.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Kvankam estas aliaj referencoj kiuj indikas iaman alandalusan kampardomaron, la unua skribita mencio de Berninches datas el la 4-a de novembro 1187, kaj en tiu la papo Gregorio la 8-a publikigis la duan Buleon de konfirmon de la Ordeno de Kalatrava, kaj inkludas inter ties novaj posedaĵoj Zorita de los Canes, Almoguera, Vállaga, Almonacid de Zorita, Pangía, Auñón, Hueva, la duonon de Moratilla de los Meleros, Cogolludo, La Mierla, la heredaĵon en Molina de Aragón kaj El Collado de Berninches. Poste, en 1189, Raimundo, abato de la monaĥejo de Monsalud de Córcoles, vendis kontraŭ "onze moros" (dekunu maŭroj, supozeble sklavoj) la rajtoj sur El Collado kaj Berninches al la Ordeno de Kalatrava, kies superulo estis tiam Nuño Pérez de Quiñones, kvara superulo el la fondo de la Ordeno.

Rekonstruo virtuala de la preĝejo de Santa Maria de La Golosa sur ties ruinoj.

Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj pluas konfliktoj inter la diversaj senjoroj, la urbaj konsilantaroj kaj la superuloj de la Ordeno. Same estas mencioj pri la aligo de la loĝantoj de setlejoj kiuj senloĝiĝis nome El Collado kaj La Golosa (8-a de novembro de 1391). Dum jaroj pluis la konfliktoj pri tiuj aferoj.

Ermitejo de El Collado.

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 58, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Berninches, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Berninches kie oni falis al la nunaj 58.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2013 2015
142 125 133 126 67 65

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enrique Rodríguez-Picavea Matilla. Documentos para el estudio de la Orden de Calatrava en la Meseta meriodinal castellana (1102-1302). Cuadernos de Historia Medieval. ISSN 1139-756X
  • Francisco Fernández Izquierdo. Órdenes militares y régimen señorial: los dominios de Calatrava en tierras de la provincia de Guadalajara. siglos XI-XVI.
  • Juan Catalina García y Manuel Pérez-Villaamil. Memorial histórico español: colección de documentos, opúsculos y antigüedades.
  • Archivo Municipal de Berninches, Carpeta-1, Legajo nº1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]