Yélamos de Arriba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yélamos de Arriba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19143
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Octavio Fernandez Prieto (2017) PSOE
Demografio
Loĝantaro 84  (2023) [+]
Loĝdenso 5,08 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 2° 51′ U (mapo)40.641111111111-2.8416666666667Koordinatoj: 40° 38′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 950 m [+]
Areo 18,3 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Yélamos de Arriba (Hispanio)
Yélamos de Arriba (Hispanio)
DEC
Yélamos de Arriba
Yélamos de Arriba
Situo de Yélamos de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yélamos de Arriba [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Yélamos de Arriba [ĜElamos deaRIba] (Y. de Supro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas yelamero [ĝelaMEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 93 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,08 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Yélamos de Arriba situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 950 m super marnivelo; je 46 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 18,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°38′28″N 2°50′30″Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas en la valo de la rojo San Andrés, alfluanto de la rivero Tajuña. En la sama valo troviĝas la setlejoj Yélamos de Abajo, Irueste, Romanones kaj San Andrés del Rey. Trans San Andrés del Rey troviĝas la municipo Budia jam kun deklivo al la rivero Taĵo. La valo estas elfosita pere de la agado de la rivera erozio sur ebenaĵo karsta, kio estas tialo ke en la muroj estas nombraj kavoj naturaj, kelkaj el kiuj estas uzataj de paŝtistoj kaj agrikultistoj, kiel rifuĝejo aŭ por gardi utilaĵojn. En la interno de la valo, la plej elstara karaktero estas la nekredebla abundo de fontoj de trinkebla akvo. Tiu abundo de akvejoj ebligas forstan profiton kaj facilecon por la kultivo de fruktoĝardenoj en la valo, kio kontrastas kun la seka agrikulutro de la kultivoj de cerealoj hegemoniaj en la ĉirkaŭa altebenaĵo. Tamen, el mezo de la 1980-aj jaroj oni konstatis gravan kaj iompostioman descendon de la akvonivelo, plej drasta en tiuj fontoj kiuj estis situaj plej alte, en la alta parto de la valaj muroj.

La invado de la medio kaj la ĉasado malpliigs jam de antaŭ jarcentoj la specioj animalaj plej grandaj (cervoj, aproj, lupoj) lasante nuntempe kiel nuraj bestaj reprezentantoj de minoraj specioj kiaj kunikloj, sciuroj, koturnoj, garolojpalumboj, krom kelkaj specioj de rabobirdoj kiel buteojfalkoj inter aliaj. Ĝis la 1970-aj jaroj oftis trovi en la rojoj de la zono kankroj kaj hirudoj.

Inter la plej abundaj vegetalaj specioj menciindas la poploj, salikoj, roburoj kaj juglandarboj, inter aliaj, ĉe la fundo de la valo, kaj olivarboj kaj anzinoj ĉefe, en la supra altebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Yélamos de Arriba.

En kronikoj de la 12-a jarcento jam estas menciita Yélamos de Suso, pro kio, kvankam eble jam estis homaj setlejoj antaŭaj al la araba invado, eble la fondo de la aktuala setlejo okazis fine de la 11-a jarcento aŭ komenco de la 12-a en la kunteksto de la procezo de reloĝado posta al la kristana konkero de la teritorio, konstatinte ke la zono estas dokumentata kiel konkerita de Alfonso la 6-a en 1085 aŭ tuj antaŭe.

En 1430 ĝi ekestis posedo de don Íñigo López de Mendoza, nome la fama poeto laŭ ordono de la reĝo Johano la 2-a, kiel danko pro la servo farita de la Markizo de Santillana. Kiam mortiĝis la markizo en 1458, sukcedis al li en la senjorlando lia kvina filo, nome la kardinalo Mendoza.

Tamen, jam en la 16-a jarcento aperas kiel posedanto de tiuj teroj la Krono de Kastilio kiel videblas en la informo farita al la reĝo Filipo la 2-a nome "Relaciones topográficas" en la eroj referencaj al Yélamos de YusoSan Andrés, pro kio estas logika dedukti ke Yélamos de Arriba (tiam, de Suso), pasis al reĝaj manoj samtempe kiel la najbaraj urbetoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 93, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Yélamos de Arriba, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Yélamos de Arriba kie oni falis al la nunaj 93.

La teknologia malprogreso en la zono videblas el la fakto ke ĝis mezo de la 1980-aj jaroj ne estis televida ripetilon, pro kio la ricevo de la signalo estis malbonkvalita kaj nur kiam la klimato permesis ĝin, aŭ el la cirkonstanco ke ĝis tiam estis en la setlejo nur unu linio de telefono, konektita al manfunkciita centraleto en Budia fare de homa funkcianto kiu faris la markadon. Tiukadre estis ankaŭ meze de la 1980-aj jaroj kiam oni pasis el 125V al 220V. Tiutempe ankoraŭ estis ofta la vido de animala tirado kiel plej normala rimedo por movado.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontano de la placo.

Ĝis la 1950-aj jaroj Yélamos de Arriba havis stilon sufiĉe homogena en arkitekturo kiu havigis al ĝi karakteron propran de la vilaĝoj de Alkario. Tamen, ekde mezo de la 20-a jarcento kaj pli draste el 2000, oni faris nombrajn urboplanajn intervenojn en formo de ĉaledoj aŭ pli modernaj domoj kiuj anstataŭis tradiciajn logejojn de la urba kerno aŭ malgrandajn fruktoĝardenojn kiuj iam ĉirkaŭis la domaron, krom aliaj publikaj vorkoj kiuj donis al la vilaĝo aspekton pli similan al kolonio de unufamiliaj loĝejoj de la eksteraĵo de ajna grandurbo. Tamen, ankoraŭ observeblas kelkaj originalaj ekzemploj arkitekturaj.

Menciindas la preĝejo, probable de la 16-a17-a jarcentoj kaj verŝajne konstruita sur la restaĵoj de antaŭa templo, pro la taŭgeco de ĝia situo. Estas malgranda templo de ununura navo ortangula kaj absido orientita oriente, kun turo en la suda parto kaj malgranda sakristio apuda norde. La facileco en la ornamaĵoj malfaciligas la datadon pere de la arkitektura stilo. Komence de la 21-a jarcento oni faris restaŭran laboron.

Ekstere de la domaro estas ermitejoj dediĉitaj al Sankta Roĥo kaj Sankta Anna]. En la vilaĝo videblas ankaŭ domegojn de la 18-a kaj 19-a jarcentoj de ia historia intereso.

La fontano de la placo datas de 1928 kaj konsistas el ses ŝprucoj kun akvokvanto proksimuma de 5 litroj por sekundo kaj en vintro kaj en somero. Aliaj interesaj fontanoj estas tiu nomata "de la Señora" (de la sinjorino), konstruita sur fonto en 1982 kaj tiu de nova konstruado (2002) nome "Fuente nueva" (nova fontano), kiu kanaligas la akvon de la fonto "fuente del Sauco" (de la saliko).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La zono de Alkario estis areo tradicie deprimita laŭ ekonomiaj konceptoj. La dureco de la klimato (altebenaĵo je ĉirkaŭ 1 000 metroj super la marnivelo), kie la riveroj trairas sur valoj faritaj sub tiu nivelo, malfacile irigacieblaj kaj malriĉaj grundoj, faris ke la ekonomia prospero bazita sur la agrikulturo estas komplika. Ĝis meze de la 20-a jarcento la hegemonia kultivo estis la vito kiel montras la nombraj vinkeloj elfositaj en la rokaj muroj de la valo, sed la modernigo de la agrikultuaj teknikoj permesis anstataŭi la viton por la ekstensiva kultivo de cerealo, kiu en la aktualo estas la hegemonia agrikultura kultivo. La fruktarbaj ekspluatejoj havas ankaŭ relativan gravon en la ekonomio de la loko. Antikve estis ofta la privata aŭ minoritata ekspluatado de porka aŭ birdokorta brutaro. La brutobredado, antaŭe amplekse reprezentita de nombraj gregoj da ŝafoj restas nuntempe kiel nur atestilo, kiel aktivaĵo kiu malaperas iompostiome.

Tamen, la plibonigo de la komunikvojoj permesis ke granda parto de la laboristaro de la zono translokiĝis al urboj kiaj Guadalajara, relative proksimaj kun bonaj infrastrukturoj, kio okazigis drastan falon de la lokaj infrastrukturoj. Tiele, kaj el Yélamos de Arriba kaj el aliaj vilaĝoj de la zono malaperis la lernejo, panbakejo, viandovendejo kaj aliaj pomalgrandaj instalaĵoj, dum restis la sektoro servo limigita al iu trinkejo kaj la ruraj domoj kiuj aperis en la 1990-aj jaroj, kun nur modera aŭ malgranda efiko sur la loka ekonomio. La antaŭe nombra migra vendo, kiu portis al la nombraj vilaĝoj bazajn produktojn, el pano ĝis butano, nun limiĝis en la aktualo, kio devigas la lokanojn foriri al longaj distancoj por akiri bazajn produktojn, kio bremsas la demografian disvolvigon de la komarko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]