Tajuña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajuña
rivero
Bazaj informoj
Longeco 254 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Gvadalaĥaro
vdr

La rivero Tajuña ([taĤUnja] de la latina Tagonius) estas rivero de la interno de Hispanio, estas la dua rivero de pleja longo en la baseno de la rivero Taĵo, post la Taĵo mem. Ĝi trafluas la provincojn Guadalajara kaj Madrido. Ĝi estas alfluanto maldekstre de la rivero Jarama kaj pro tio subalfluanto de la rivero Taĵo. Ĝi elfluas ĉe Maranchón (Guadalajara), en la Fonto de la ĉaro ĉe la vilaĝo Clares. Estas rivero difinita kiel de paramoj, enkojnigita en profundaj valoj de kalkoŝtonoj de la Mioceno, karakterizitaj de argilo kaj kalkoŝtonoj dolomitaj.

Ĝi havas ununuran akvorezervejon: La Tajera, 409 ha, kiu inundis la valojn de Torrecuadrada de los Valles kaj El Sotillo, ĉe Cifuentes. Ĝi pasas ĉe Ciruelos del Pinar; Luzón; Anguita; Luzaga; Cortes de Tajuña; Abánades; Brihuega; Armuña de Tajuña; Aranzueque kaj Loranca de Tajuña. Ĝi eniras en Madrido tra Pezuela de las Torres kaj elfluas en la riveron Jarama ĉe Titulcia (Madrido).

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de ĝia fluado ĝi nomigis kelkajn setlejojn, en la du provincoj trapasataj:

Akvorezervejo de la Tajera.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]