Armuña de Tajuña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armuña de Tajuña
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19135
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jesus Sánchez Gómez
Demografio
Loĝantaro 269  (2023) [+]
Loĝdenso 12,14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 32′ N, 3° 2′ U (mapo)40.531944444444-3.0302777777778Koordinatoj: 40° 32′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 712 m [+]
Areo 20,67 km²
Armuña de Tajuña (Hispanio)
Armuña de Tajuña (Hispanio)
DEC
Armuña de Tajuña
Armuña de Tajuña
Situo de Armuña de Tajuña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Armuña de Tajuña [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Armuña de Tajuña [arMUnja detaĤUnja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas armuñero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 251 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,14 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Armuña de Tajuña situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 709 m super marnivelo; je 22 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 20,67 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°31′55″N 3°01′49″Ok.

Ĝi situas sur altebena monteto kiu estas super la kunfluejo de la rivero Tajuña kun la rojo Prá aŭ de la Vega de Tendilla.

La municipa teritorio limas norde kun la municipaj teritorioj de Horche kaj de Romanones, oriente kun Tendilla kaj Fuentelviejo, sude kun Renera kaj okcidente kun Aranzueque kaj Yebes.

Nordokcidente: Horche Norde: Horche Nordoriente: Romanones
Okcidente: Yebes Oriente: Tendilla kaj Fuentelviejo
Sudokcidente: Aranzueque Sude: Renera Sudoriente: Renera

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭo.
Urbodomo ĉe la placo.

Estas multaj la arkeologiaj restaĵoj kiujn konservas Armuña. La plej antikvaj, datas el la dua Ferepoko kaj konstistas el citadelo antaŭromia en la loko nomita Cerro Castejón, kabanoj disaj tra ties ĉirkaŭaĵoj kaj du nekropoloj de cindrigo en funebraj urnoj. En januaro 2005 estis trovita hazarde fare de terkultivisto de la najbara Aranzueque alian nekropolon, je nur 2 km el la vilaĝo, kiu post elfosado kaj analizo fare de arkeologa teamo estis atribuita al la epoko de visigotoj en la 6a-7a jarcentoj.

La etimologio de Armuña derivas de la araba Al-Munja (la fruktoĝardeno) kaj pruvas ke la seltejo jam ekzistis dum la islama dominado de la valo. Fakte, oni menciis iun Almuña en la kampanjo de Almanzor de oktobro 980 tra tiu teritorio.

Post la reconquista de la valo de la rivero Tajuña fare de la trupoj de la grafo Álvar Fáñez (kavaliro de Cido) en 1085, la vilaĝo restis integrita dum la tri venontaj jarcentoj en la teritorio "alfoz" de la urbeto Guadalajara submetita al ties foruo de reĝa posedo kaj al la jurisdikcio de ties konsilantaro; ĝis en marto 1428 la reĝo Johano la 2-a de Kastilio donis ĝin, kun aliaj 11 domarojn de Guadalajara, al sia fratino la infantino doña Catalina. Sed doña Catalina, edzino de Henriko, nome unu de la infantoj de Aragono, pro la apogo havigita de tiu en la enlanda milito inter Kastilio kaj Aragono de la somero 1429, perdis tiun teritorion. Johano la 2-a ordonis la konfiskon de ĉiuj ŝiaj posedaĵoj la 20an de julio samjare.

Tuj poste, en la 18-a de aŭgusto 1430, post plialtigi ĝin al la rango de villa, tiu sama reĝo redonis Armuña kaj la aliajn 11 domarojn al don Íñigo López de Mendoza, senjoro de Hita kaj Buitrago, fama poeto kastillingva, plej konata laŭ sia titolo de markizo de Santillana. En marto 1458, mortiĝis la markizo kaj la senjorlandon de Armuña, Fuentelviejo, Aranzueque kaj Tendilla heredis lia dua filo, don Íñigo López de Mendoza y Figueroa, unua grafo de Tendilla. Laŭ lia testamento, de aŭgusto 1473, heredos la senjorlandon la markizoj de Mondéjar. Same fondis la grafo las monaĥejon de la hieronimanoj de Sankta Ana de Tendilla por kiu li lasis la muelejon de Armuña kun ties fruktoĝardeno kaj fulejo, kiuj dum multaj jarcentoj ĝis la desamortización de Mendizábal, restis posedo de la monaĥejo.

Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj oni perdis loĝantaron pro epidemioj, malsatego kaj la forta impostado pro konfliktoj inter la diversaj senjoroj. Ankaŭ okazis konlflikto kontraŭ la najbara vilaĝo Fuentelviejo kiu estis malsukceso de la armuñ-anoj, tiele ke ĉe la jaro 1712 restis nur 5 lokanoj kaj la pastro komuna kun Fuentelviejo.

Malrapide rekuperiĝis Armuña komence de la 19-a jarcento, pro la ekonomia helpo al la komarko fare de la nomita Vojo al la banloko de la Isabela, kiu ekmodiĝis la kortego de Fernando la 7-a. En 1826 jam estis 112 loĝantoj kaj en 1847 Pascual Madoz indikas ke Armuña havis kvanton de 36 familioj (146 homoj), 36 domoj de malbona konstruado kaj malaltaj kiuj formas malgrandan kvadratan placon kaj kelkajn stratojn de regula planko, sed senpavimajn.

Pro la strategia loko ĉe la malnova ponto de la rivero Tajuña, la vilaĝo suferis rabadojn kaj perfortojn kiam pasis la brita armeo de la generalo James Stanhope en decembro 1710 dum la Milito de Sukcedo; ankaŭ fare de la francoj dum la Milito de Sendependigo kaj en decembro 1836, por la ekspedicio de la karlisma generalo Miguel Gómez. En 1896 Armuña perdis lokanojn en la Milito de Sendependigo de Kubo.

La vilaĝo suferis ankaŭ multon dum la lasta Enlanda Milito kaj la postmilito. Okazis bombardado fare de la aviado de Germanio kaj Italio, kaj oni mortpafis 9 lokanojn en la prizono de Guadalajara la 6an de decembro 1936. Post la milito, inter 1939 kaj 1941, la frankistoj mortpafis ĉirkaŭ 20 armuñ-anojn, inter ili tri eks-urbestrojn.

En junio 1946, Camilo José Cela en sia unua Viaje a La Alcarria (Veturo al Alkario) pasis horojn en gastejo de la armuñ-a loko El Empalme, kie ĝuis bieron kaj pejzaĝon dum atendis la trajnon al Pastrana.

Jam el la 1920-aj jaroj kaj ĉefe post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 305 loĝantoj en 1920 al malpli ol 100 en la 1980-aj jaroj, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Armuña de Tajuña, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Armuña de Tajuña kie oni falis. Poste pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj sekva propono de loĝejoj kiel dormurbo kaj la instalado de la komunika centralo leviĝis la loĝantaron al la nunaj 251 jam dum la 21-a jarcento.

Ekde la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte de la maldekstra partio PSOE.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie; nune de sovaĝaj taŭroj. Servoj kaj loĝejoj. Lastatempe oni instalis centron de telekomunikado por sekvado de satelitoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ayuntamiento de Armuña de Tajuña (2007) Los legados de la tierra, Armuña.
  • Polo Lorenzo, José Miguel (2004) Historia de Armuña de Tajuña.
  • Ramiro Corral, Manuel (1896) Memoria de la solemne función religiosa celebrada en honor del Santísimo Cristo de Armuña el 18 de mayo de 1896.
  • Sánchez Salas, Elvira (2001) Doce relatos desde mi pueblo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]