Pascual Madoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pascual Madoz
Pascual Madoz, de José Nin y Tudó (1873), Congreso de los Diputados.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 7-an de majo 1806 (1806-05-07)
en Pamplono
Morto 11-an de decembro 1870 (1870-12-11) (64-jara)
en Ĝenovo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Zaragozo • San Lorenzo School of the Piarists
Profesio politikisto, advokato, ĵurnalisto, ministro, statistikisto, verkisto
Lingvoj hispana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Pascual Madoz Ibáñez (Pamplona, 17an de majo de 1806 - Ĝenovo, 13an de decembro de 1870), estis politikisto de Hispanio de la 19-a jarcento.

Li studis ĉe la ordeo de eskolapianoj de Barbastro kaj, poste, juron en la Universitato de Zaragozo. Ekzilita en Francio inter 1830 kaj 1832, dediĉis sin en Parizo kaj en Tours al la studo de la geografio kaj de la statistiko. Li povis reveni en Hispanion post amnestio dekretata de la reĝino María Cristina de Borbón, kaj ekloĝis en Barcelono, kie komence de 1833 li eklaboris por la Diccionario geográfico universal (Universala geografia vortaro) (Barcelono, 1829–1834) kiu tie oni publikis. Diplomita pri Juro en 1834, tiun jaron ekplanis kreadon de Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar (Geografia-statistika-historia vortaro de Hispanio kaj kolonioj, konata populare kiel Diccionario de Madoz (Vortaro de Madoz) aŭ simple Madoz), kiu finos en 1850.

Li ekestris en 1843 progresisman koalicion de opozicio al Espartero. Post la Revolucio de 1854, la 9an de aŭgusto li estis nomumita guberniestro de Barcelono. Li estis poste denove deputito, prezidis la Parlamenton, kaj la 21an de januaro de 1855 li iĝis la Ministro de Financoj. Tiam li prezentis la faman projekton de leĝo pri Alienado, kiu sukcese estis aprobita.

Post la Hispana revolucio de 1868 (la «Gloriosa») li estis guberniestro de Madrido, posteno pri kio tuj li rezignis. Li opoziciis al la provizora registaro. Post voĉdoni favore al la kandidatigo de Amadeo de Aosta por la vakua trono de Hispanio, li formis parton de la delegitaro sendita al Florenco por proponi al tiu la kronon, sed en Ĝenovo li mortis la 13an de decembro de 1870.

Ekde 1836 li estis deputito de la kongreso ofte, kaj estis ties prezidanto mallonge komence de 1855.[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Congreso de los Diputados de España: Histórico de diputados.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]