Barbastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbastro
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 295  (2023) [+]
Loĝdenso 161 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 0° 7′ O (mapo)42.0333333333330.11666666666667Koordinatoj: 42° 2′ N, 0° 7′ O (mapo) [+]
Alto 341 m [+]
Areo 107,598163 km² (1 075 9.8 163 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barbastro (Provinco Ŭesko)
Barbastro (Provinco Ŭesko)
DEC
Barbastro
Barbastro
Situo de Barbastro
Barbastro (Hispanio)
Barbastro (Hispanio)
DEC
Barbastro
Barbastro
Situo de Barbastro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barbastro [+]
vdr

Barbastro [barBAStro] estas urbo kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro mem) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Vero tra Barbastro.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Somontano de Barbastro, ĉe la kunfluejo de la riveroj Vero kaj Cinca.[1] Ĝi limas okcidente kun Castillazuelo, norde kun Hoz y Costean kaj Salas Bajas, kaj sude kun Castejón del Puente.

La loĝloko Barbastro mem (341 msm)[2] estas je 55 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-240 kun Monzono sude kaj Huesca okcidente. Krome la ŝoseo A-2202 kondukas norden al Aínsa, la N-123 kondukas nordorienten al Graus.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis okupita de araboj sub estreco de Muza (711), laŭ la nomo Barbaŝter, iam ĉefurbo de romia Barbitania. En 800 ĝi iĝis la bazo de la povo de Ĥalaf ibn Raŝid, rivalo de la senjoro de Zaragozo kaj Ŭesko nome Bahlul ibn Marzuq, siavice malamiko de la kordova metropolo; Ĥalaf mortiginte Bahlul estis konfirmita reganto de Barbastro (fortikigita kaj koraa ĉefurbo) kaj Ŭesko.[3]

Sonorilturo de la katedralo.

Ramiro la 1-a de Aragono ripetfoje baraktis por kapti Barbastro kaj Graus, kiuj estis strategie gravaj kiel kojno inter siaj teritorioj. Barbastro estis distrikta ĉefurbo kaj grava bazarurbo. En 1063 Ramiro la 1-a sieĝis Graus, sed Al-Muqtadir kun helpo de kastilianoj estritaj de Sanĉo la 2-a de Kastilio venkis super la aragonanoj, kiuj perdis tiubatale sian reĝon Ramiro la 1-a. La sukcedanto en la trono de Aragono, Sanĉo Ramírez, kun helpo de francoj, kaptis Barbastron en 1064.[3] Tion rakontas la franca epika kanto nome Le siège de Barbastre (La sieĝo de Barbastro). En 1065 Al-Muqtadir ricevis helpon de Al-Andalus kaj rekuperis Barbastron ĝis definitive estis konkerita en 1101 de la reĝo Petro la 1-a de Aragono kiu iĝis ĝin episkopa sidejo el Roda de Isábena.[3]

Multaj gravaj kunsidoj okazis en Barbastro ekde tiam: ekzemple en 1134 la nova reĝo Ramiro la 2-a de Aragono, nome la Monaĥo, rezignis pri episkopeco. En 1137 oni interkonsentis la geedzigon de la grafo Ramón Berenguer la 4-a de Barcelono kaj Petronila, filino de Ramiro la 2-a, kio rezultis en la kreo de la Regno Aragono.[3] En la 16-a jarcento la urbo ricevis privilegiojn, oni konstruis la katedralon, la episkopan palacon, la urbodomon, la hospitalon de Sankta Juliano kaj plurajn nobeldomojn. Tamen en la 17-a jarcento okazis krizo.

Placo portikara de Barbastro (ĉirkaŭ 1911).

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. La urbo estis okupita en 1809 de la franca armeo, kaj suferis fitraktadon dum tri jaroj ĝis sia liberigo en majo 1812.[3] Dum la karlismaj militoj okazis batalo inter karlistoj kaj trupoj de la generalo Oraa en junio 1837, kun ĉeesto de la pretendanto Don Carlos; en 1843 okazis revolucia insurekcio kaj en 1869 de federistoj de Barbastro kontraŭ la provizora registaro intence al proklamo de Respubliko. Fine de la 19-a jarcento estas pluraj industrioj kaj en 1880 alvenis [fervojo]].[3]

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj. La areo estis okupitaj de revoluciaj trupoj el Katalunio, parto de kiuj realigis reprezaliajn ekzekutojn de religiuloj.[4]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, sed ĉe Barbastro tute male ĉar pro siaj ĉefurbeco, industrio kaj komerco ricevis loĝantaron kaj oni plialtiĝis el 7 033 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 17 214 loĝantoj (2022).[5]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Interno de la katedralo.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al industrio, komerco, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • Katedralo de Santa María de la Asunción, konstruita sur iama moskeo en 1517 kaj finkompletigita en 1533 fare de Juan de Segura. Estas gotika inspiro kaj renesanca disvolvigo, tri navoj samaltaj, kun volboj subtenitaj de ses kolonoj 15 m altaj. La ĉefretablo posedas spektaklan bazon el alabastro, iniciatita de Damián Forment kaj post lia morto finita de sia lernanto Juan de Liceyre.
  • Episkopa Palaco apuda laŭ aragona stilo, de la 16-a jarcento, kun ampleksigo de la 17-a jarcento.
  • Palaco de familio Argensola: samstrate, blazondomo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kun arkaro kronita per granda tegmentorando el ligno tre riĉe prilaborita. En la origina palaco naskiĝis famaj poetoj Lupercio Leonardo de Argensola kaj Bartolomé Leonardo de Argensola, kaj la Generalo Ricardos y Carrillo de Albornoz.
  • Kongresejo moderna konstruaĵo kun ekspoziciejo, teatro ktp. Ekstere estas placeto kun ĝardenoj. Ĝi estas ĉe la rivero kaj apude oni konstruis ponteton por piedirantoj kiu komunikas ambaŭ bordojn, nome kvartalojn San Fermín kaj Palacio.
  • Sanktejo de Nuestra Señora de El Pueyo: tradicia ermitejo kien oni venas kamparfeste, sur privilegia rigardejo al la tuta komarko kaj al montoj de Pireneoj. Aparta mencienda estas la Abelujaro de la sanktejo.[6]
  • Placo Candelera: urba koro.
  • Neĝujo.

Servoj[redakti | redakti fonton]

  • Centro de UNED, jedistanca edukado.
  • Busstacio kaj urbaj busoj; el 1969 estis fervojo, jam ne plu.
  • Historia okazigo de foiroj.
  • Kvar muzeoj pri specifaj temoj.
  • Estas tri radielsendejoj kaj televida kanalo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Situación geográfica alirita la 21an de marto 2023.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Historia Alirita la 21an de marto 2023.
  4. [1][rompita ligilo]
  5. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
  6. Colmenar del santuario de Nuestra Señora del Pueyo Abelujaro

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]