13-a de decembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 13-a de decembro estas la 347-a tago de la jaro (la 348-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 18 tagoj restas.
Je la 13-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -522: Armeo de la persa reganto Dario la 1-a venkis en batalo apud Tigriso ribelantojn de uzurpa reĝo de Babilono Nebukadnezar la 3-a
- 115: Antioĥio estis detruita de tertremo - romia imperiestro Trajano saviĝis
- 1253: Pollando: princo Konrad situis Głogów apud Odro kaj donis al ĝi urborajton
- 1287: Inundo de Sankta Lucia: nokte de la 13-a/14-a de decembro, ŝtorma ondo trafis marbordon de Frislando - laŭtakse 50 ĝis 80 mil mortoj, ĉi tiu inundo kaŭzis parte kreon de la Vadmaro en Germana Golfo kaj Zuiderzee
- 1294: Celesteno la 5-a kiel sola ĝis tiam papo abdikis
- 1363: Pola reĝo Kazimiro la Granda aliancis kun dana reĝo Valdemaro la 4-a kontraŭ la ordeno de germanaj kavaliroj kaj Luksemburga dinastio
- 1474: Isabel la 1-a kroniĝis kiel reĝino de Kastilio kaj Leono
- 1521: Johano la 3-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1545: Koncilio de Trento komenciĝis - komenco de kontraŭreformacio
- 1575: En Varsovio princino Anna Jogajlido iĝis en libera elekto reĝo de Pollando kaj grandprinco de Litovio - unu tagon poste partio de nobeloj sub gvido de Jan Zamoyski agnoskis la fakton atribuante al ŝi edzon Stefano Báthori, regnestro de Transilvanio
- 1577: Angla maristo Francis Drake elnavigis el Plymouth por ĉirkaŭiri la mondon
- 1595: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: zaporogoj konkeris Mahiljoŭ
- 1620: Brno: dum la ribelo Moravia Asembleo kapitulacis al imperia armeo
- 1642: Historio de Nov-Zelando: nederlanda esploristo Abel Tasman alnavigis al Nov-Zelando kaj malkovris Sudan Insulon
- 1655: Sveda diluvo: kolonelo Gabriel Wojniłłowicz rekonkeris Nowy Sącz (Pollando)
- 1793: Granda Katolika kaj Reĝa Armeo estis venkita de la Unua Respubliko de Francio ĉe la batalo de Le Mans (Milito de Vendée)
- 1830: Pola parlamento proklamis la Novembran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio, kiu iĝis nacia insurekcio
- 1836: Venecio: Teatro La Fenice bruliĝis
- 1864: Milito de la Trilanda Alianco: Paragvajo deklaris militon kontraŭ Brazilo - ĝi perdis 90% de la viraro
- 1904: Rusa-japana milito: post eksplodo de rusa mara mino sinkis japana krozŝipo Takasago — 280 maristoj pereis
- 1915: Orienta Fronto: trupoj de Aŭstrio-Hungario kaj Germana Regno okupis fortikaĵon Grodno
- 1917: Krime-tataroj proklamis Krimean Popolan Respublikon, unuan en la islama mondo - pli frue, la 25-an de novembro Noman Çelebicihan iĝis ĉefministro de Krimeo
- 1919: La Konsilio de Belorusa Popola Respubliko dividiĝis en la Supera Konsilio kaj la Popola Konsilio
- 1920: Germanio: sukeraĵisto Hans Riegel ekkomercante enkondukis dolĉaĵfirmaon Haribo en la registron en Bonn
- 1922: Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko estas fondita
- 1923: Dua Pola Respubliko agnoskis Sovetunion
- 1925: Malfermo en Kaŭno de la Pentro-Galerio de litova artisto kaj komponisto Mikalojus Konstantinas Čiurlionis
- 1930: Silezia Sejmo akceptis rezolucion postulantan liberigon de parlamentano Wojciech Korfanty
- 1937: Dua japana-ĉina milito: Japana imperia armeo konkeris ĉinan urbon Nankino — komenco de la masakro de Nankino kun ekstermo de 200 000 ĉinoj
- 1938: Konstruado de la koncentrejo Neuengamme fare de nazia skipo el Sachsenhausen
- 1939: Okupado de Pollando: Nazioj deportis de distrikto Śrem ĉirkaŭ 800 polojn; Batalo de Plata-Rivero inter britaj kaj germanaj ŝipoj
- 1940: Reĝimo de Vichy: Philippe Pétain forigis Pierre Laval de okupataj postenoj
- 1941: japana armeo invadis sudan Birmon; en batalo apud kabo Bon (Tunizio) aliancaj destrojeroj sinkigis du italajn krozoŝipojn - pli ol 900 personoj pereis; Bulgario deklaris militon kontraŭ Britio kaj Usono
- 1942: Kadre de Generalplan Ost al koncentrejo en Aŭŝvico alvenis de Zamość la unua transporto kun 314 poloj
- 1943: Batalo de Atlantiko: usonaj aviadiloj kaj destrojeroj sinkigis germanan submarŝipon U-172 - 13 maristoj pereis kaj 46 saviĝis
- 1944: venko de usona armeo en batalo de Metz (de la 27-a de aŭgusto ĝis la 13-a de decembro)
- 1949: Kneset voĉdonis pri transmovo de la ĉefurbo de Israelo al Jerusalemo
- 1951: Ĉarto de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj validiĝis
- 1954: Stalinismo: Władysław Gomułka forlasis malliberejon, arestita aŭguste 1951 kadre de internaj purigoj ene de Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1956: Brita Togolando aliĝis al Ora Marbordo (kronkolonio) (nun Ganao)
- 1959: Ĉefepiskopo Makarios la 3-a venkis unuan prezidentan baloton en Kipro
- 1967: Grekio: reĝo Konstanteno la 2-a post kelkaj monatoj provis kontraŭstari al la diktaturo de la koloneloj, sed ne sukcesis
- 1968: Prezidanto de Brazilo Costa e Silva proklamis Institucian Leĝon n-ro AI-5
- 1974: Malto proklamis sin respubliko - Anthony Mamo iĝis prezidento
- 1976: Malfermo de la plej longa senhalta aerlinio inter Sidnejo kaj San Francisco
- 1980: Prago: oni ĉesigis traman trafikon sur Venceslaa Placo
- 1981: Enkonduko de la milita stato en Pollando: noktomeze la povon transprenis armeo kaj milico, kiu internigis 10 mil membrojn de Solidareco, enkondukis elirblokadon, interrompis telefonadon, fermis lernejojn kaj universitatojn, cenzuris korespondadon kaj mortigis dum ĝia daŭro kaj poste pli ol 100 personojn; frumatene je la 6:00 Pola Radio disaŭdigadis paroladon de generalo Wojciech Jaruzelski, pri establo de la Armea Konsilio de Nacia Savo kaj enkonduko de krizostato
- 1984: En Aŭstralio ekfunkciis la dua kabineto de Bob Hawke
- 1989: Senkomunismigo: premiero de la filmo "Esplora enketado" reĝisorita de Ryszard Bugajski el 1982, cenzurata en Pola Popola Respubliko
- 1991: Premiero de la filma komedio "Interparoloj kontrolataj" de reĝisoro Sylwester Chęciński el la periodo de la milita stato en Pollando
- 1992: Tri novaj limtransirejoj estas malfermitaj ĉe la landlimo inter Respubliko Makedonio kaj Albanio
- 1994: Kazablanko: la 7-a kunveno de Organizaĵo de la Islama konferenco komenciĝis; Usono: en Masaĉuseca Instituto de Teknologio okazis unua organiza kunveno de la konsorcio TTT, internacia asocio por disvolvi kaj vastigi unuigitajn datumtranssendajn protokolojn en la Interreto - unua direktoro iĝis ties angla pioniro Tim Berners-Lee
- 2001: Premiero de la usona biografia filmo Bela Menso; armita grupo de islamanoj atakis parlamenton en Delhio - Barato akuzis pri la atenco Pakistanon
- 2003: Kaŝiĝanta, demisiita diktatoro de Irako Saddam Hussein estis kaptita en Tikrit de usona armeo; per fiasko finiĝis pinta negoco en Bruselo pri la unua projekto de Eŭropa Konstitucio
- 2006: Blanknaĝila delfeno iĝis probable formorta specio - formortinta besto laŭ ekspedicio en la ĉina rivero Jangzio; Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj estis akceptita
- 2007: Gvidantoj de membroŝtatoj de Eŭropa Unio subskribis Traktaton de Lisbono
- 2009: Dum sia vizito en Milano ĉefministro de Italio Silvio Berlusconi estis trafita en vizaĝon per miniaturo de la loka katedralo suferante rompon de la nazo kaj de kelkaj dentoj
- 2014: Pola filmo Ida dum ceremonio de Eŭropa Filmpremio gajnis premiojn en kategorioj plej bona eŭropa filmo, reĝisorado, scenaro kaj publika pritakso
- 2016: Saulius Skvernelis iĝis ĉefministro de Litovio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: nokte ĉiuj termoelektraj centraloj estis trafitaj per rusiaj raketoj, 44 linioj de alta tensio restis sen elektra tensio; Ukrainio ricevis 100 mln da eŭroj kiel prunto de Francio; en Kramatorsk rusia raketo trafis Instituton de Teknologio kaj Estrado; Britio sankciigis 12 rusajn militistojn; Litovio: Seimas akceptis leĝon pri senkomunismigo (krom muzeoj, arkivoj kaj bibliotekoj) — validos de la 1-a de majo 2023
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1272: Frederiko la 2-a, reĝo de Sicilio (m. 1337)
- 1363: Jean de Gerson, franca teologo kaj filozofo (m. 1429)
- 1484: Paul Speratus, germana katolika sacerdoto, episkopo, evangelia predikisto kaj reformisto (m. 1551)
- 1521: Siksto la 5-a, papo-reformisto (m. 1590)
- 1533: Eriko la 14-a, reĝo de Svedio kaj Estonio (m. 1577)
- 1553: Henriko la 4-a, reĝo de Francio (m. 1610)
- 1560: Maximilien de Béthune, ministro de la franca reĝo Henriko la 4-a (m. 1641)
- 1634: Martin von Cochem, germana edifa verkisto de religiaĵoj (m. 1712)
- 1684: Ludvig Holberg, dana verkisto, kreinto de la dana literatura lingvo (m. 1754)
- 1720: Carlo Gozzi, itala dramaturgo (m. 1806)
- 1778: Karl Friedrich Anton von Conta, germana diplomato kaj politikisto (m. 1850)
- 1780: Johann Wolfgang Döbereiner, germana kemiisto kaj apotekisto (m. 1849)
- 1797: Heinrich Heine, germana poeto kaj ĵurnalisto (m. 1856)
- 1806: Karl Werder, germana filozofo kaj verkisto (m. 1893)
- 1816: Werner von Siemens, germana inventisto kaj industriulo (m. 1892)
- 1818: Mary Todd Lincoln, edzino de usona prezidento Abraham Lincoln (m. 1882)
- 1821: Carl Höland, germana juristo kaj politikisto (m. 1881)
- 1836: Franz von Lenbach, germana pentristo (m. 1904)
- 1848: Domokos Barcsay, hungara politikisto, parlamentano (m. 1913)
- 1857: Francis Beaufort, kontradmiralo de la brita maristaro (m. 1857)
- 1859: Gustav Burchard, germana aktoro kaj intendanto (m. 1937)
- 1873: Valerij Brjusov, rusa verkisto kaj poeto, tradukisto (m. 1924)
- 1875: Béla Reinbold, hungara biokemiisto, profesoro (m. 1927)
- 1875: Sándor Révai, hungara literaturhistoriisto, poeto (m. 1963
- 1888: Endre Vuchetich, rumania hungara gazeteldonisto, redaktoro (m. 1964)
- 1889: Zofia Zamenhof, pola-juda infankuracistino, filino de L.L. Zamenhof zorganta pri lia Esperanto-biblioteko, pereinta en Treblinka (m. 1942)
- 1892: Jenő Nádor, hungara ĵurnalisto (m. 1970)
- 1893: Mikola Ĥvilovij, ukraina verkisto kaj literatura kritikisto, reprezentanto de pafita renesanco, sinmortiginto (m. 1933)
- 1902: Talcott Parsons, usona sociologo (m. 1979)
- 1903: Eŭgeno Petroviĉ Petrov, rusia, soveta verkisto (m. 1942)
- 1907: Jerzy Zagórski, pola poeto, eseisto, diplomato, tradukisto, justulo inter la popoloj (m. 1984)
- 1907: Artúr Kárász, hungara-usona ekonomikisto (m. 1992)
- 1908: Rostislav Platt, rusia aktoro, Popola artisto de Sovetunio (m. 1989)
- 1911: Trygve Haavelmo, norvega Nobelpremiita ekonomikisto kaj ekonometro (m. 1999)
- 1912: Luiz Gonzaga, brazila kantisto, akordionisto kaj komponisto (m. 1989)
- 1912: Władysław Jeliński, pola abelisto, soldato de la defenda milito de 1939, travivinto de la mortomarŝo de koncentrejo Sachsenhausen ĝis Schwerin (m. 1997)
- 1914: Alan Bullock, brita historiisto (m. 2004)
- 1915: Curd Jürgens, aŭstra aktoro (m. 1982)
- 1916: Nicolai Liventhal, eston-dana ekonomikisto, estrarano de la Esperanto-Asocio de Estonio, fakdelegito de UEA pri ekonomiko, lingvoj kaj kriptologio, post UK 1974 apoganto de Neŭtrala Esperanto-Movado (m. 2004)
- 1918: Rosalia Lombardo, itala infano, mumiigita viktimo de la hispana gripo (m. 1920)
- 1920: Kaysone Phomvihane, prezidento de Laoso (m. 1992)
- 1922: Károly Virág, rumania hungara eklezia verkisto (m. 2011)
- 1923: Antoni Tàpies, hispana pentristo, skulptisto kaj artoteoriisto (m. 2012)
- 1928: Károly Palczer, rumania hungara instruisto, memuaristo (m. 2013)
- 1929: Jarmila Rýznarová, ĉeĥa oficistino, prezidantino de la Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice kaj de la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, delegitino de UEA, honora membrino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (m. 2020)
- 1929: Christopher Plummer, kanada aktoro (m. 2021)
- 1943: István Sztojánov, rumania hungara inĝeniero pri elektro
- 1944: Albert Márkos, rumania hungara violonisto
- 1951: Marie Dolistová, ĉeĥa poetino, lirikistino
- 1951: Grażyna Gęsicka, pola politikistino, pereinta dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1958: Detlef Macha, germana biciklisto, plurfoja mondĉampiono (m. 1994)
- 1965: María Dolores de Cospedal García, hispana politikistino
- 1973: Zoltán Gegely, rumania hungara skulptisto
- 1986: Ewelina Wojnarowska, pola kanuadistino, mondĉampionino
- 1989: Taylor Swift, usona kantistino
- 1993: Ítalo Anderson, brazila poeto
- 1994: Leo Ieiri, japana kantistino kaj kantaŭtoro
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 558: Ĉildeberto la 1-a, franka reĝo (n. 497)
- 720: Odilia, franca sanktulino, patronino de Alzaco (n. ĉirkaŭ 660)
- 1048: Al-Biruni, persa matematikisto, astronomo, fizikisto, enciklopediisto, poligloto (n. 973)
- 1124: Kalisto la 2-a, papo (n. ĉirkaŭ 1060)
- 1204: Maimonido, juda filozofo kaj kuracisto (n. 1138)
- 1250: Frederiko la 2-a, germana-romia imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1194)
- 1466: Donatello, itala skulptisto (n. 1386)
- 1516: Johannes Trithemius, germana humanisto, teologo, leksikografo, historiisto, kronikisto, ĉifrosciencisto kaj okultisto (n. 1462)
- 1521: Emanuelo la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1469)
- 1562: Giovanni Marinoni, itala teologo (n. 1490)
- 1565: Conrad Gesner, svisa kuracisto kaj natursciencisto (n. 1516)
- 1603: François Viète, franca matematikisto (n. 1540)
- 1721: Alexander Selkirk, skota maristo (inspirfonto por Robinsono Kruso) (n. 1676)
- 1769: Christian Fürchtegott Gellert, germana verkisto (n. 1715)
- 1774: Susanne von Klettenberg, germana verkistino kaj diakono de luteranismo (n. 1723)
- 1784: Samuel Johnson, angla verkisto, poeto, eseisto, leksikografo (n. 1709)
- 1793: Johann Joachim Christoph Bode, germana eldonisto kaj tradukisto (n. 1731)
- 1812: Marianna Martines, aŭstra komponistino, klavicenistino kaj kantistino (n. 1744)
- 1813: Antoine-Augustin Parmentier, franca agronomo kaj farmaciisto (n. 1737)
- 1817: Pál Kitaibel, hungara botanikisto kaj kemiisto (n. 1757)
- 1832: Christian Daniel Beck, germana filologo, historiisto, akademiano (n. 1757)
- 1863: Friedrich Hebbel, germana dramisto (n. 1813)
- 1880: Martin Gropius, germana arkitekto (n. 1824)
- 1881: August Šenoa, kroata verkisto (n. 1838)
- 1895: Ányos Jedlik, hungara natursciencisto kaj inventisto (n. 1800)
- 1904: Nikolaj Sklifosovskij, rusa kuracisto, profesoro pri kirurgio (n. 1836)
- 1922: Hannes Hafstein, islanda poeto, politikisto kaj estro de Hejmrega partio (n. 1861)
- 1931: Mátyás Eisler, hungara orientalisto pri ŝemida lingvaro (n. 1865)
- 1935: Francois Auguste Victor Grignard, franca kemiisto Nobelpremiita (n. 1871)
- 1944: Vasilij Kandinskij, rusa pentristo, desegnisto, artteoriisto, kunkreinto de abstraktismo (n. 1866)
- 1944: Paul Friedrich Wilhelm Tarnow, germana inĝeniero, pioniro de Esperanto, kunfondinto de UEA, prilaborinto de Katalogo de la Esperanto-Gazetaro, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (n. 1881)
- 1944: Lupe Vélez, meksika aktorino (n. 1908)
- 1947: Ferenc Márki, hungara pastro, historiisto, publicisto (n. 1873)
- 1947: Nikolao Roerich, rusa pentristo, verkisto, vojaĝisto, esploristo kaj teozofo, promociinta protekton de historiaj monumentoj dum militoj (n. 1874)
- 1955: Léon Werth, franca verkisto kaj artkritikisto (n. 1878)
- 1958: Karl Konrad, germana pedagogo kaj historiisto (n. 1881)
- 1958: Harald Thilander, sveda presisto de porblindulaj libroj, redaktoro de "Esperanta Ligilo", kunfondinto de la Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj, edzo de Karin Höjer kaj poste Helen Keller (n. 1877)
- 1963: Vasil Simonenko, ukraina poeto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de rezistomovado, viktimo de persekutoj (n. 1935)
- 1968: Siegfried Reda, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1916)
- 1978: Gáspár Tamás, hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1914)
- 1979: Lajos Sándor Ördögh, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1907)
- 1982: István Borghida, hungara arthistoriisto kaj artkritikisto (n. 1918)
- 1983: Nichita Stănescu, rumana poeto kaj eseisto (n. 1933)
- 1987: Stanisław Radkiewicz, pola generalo, komunista aktivulo, politikisto, stalinista krimulo (n. 1903)
- 1987: Paul Neergaard, dana botanikisto, agronomo, esperantologo, kunfondinto de AIS (n. 1907)
- 1988: María Teresa León, hispana verkistino (n. 1903)
- 1995: Corrado Tavanti, svisa esperantisto (n. 1919)
- 1996: Cao Yu, ĉina dramisto, kies verkoj estis kondamnitaj dum la Kultura Revolucio, tradukinto de Romeo kaj Julieto, "la ĉina Ŝekspiro" (n. 1910)
- 2001: Chuck Schuldiner, usona gitaristo kaj kantisto (n. 1967)
- 2005: Sándor Huszár, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1929)
- 2005: Stanley Williams, usona bandofondinto, murdisto, infanlibra verkisto (n. 1953)
- 2008: Horst Tappert, germana aktoro (n. 1923)
- 2008: Stephan Lang, transilvania verkisto nederlandlingva (n. 1945)
- 2009: Paul Samuelson, usona Nobelpremiita ekonomikisto, statistikisto kaj ekonometro, esplorinta interalie ekonomian kreskon kaj konjunkturon (n. 1915)
- 2015: Benedict Anderson, usona historiisto kaj politologo (n. 1936)
- 2016: Harry Glück, aŭstra arkitekto kaj scenejfaranto (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Lucia el Sirakuzo, virgulino kaj martirino
- Sankta Odilia de Alzaco, patronino de blinduloj
- Ĉinio: Tago de Amasbuĉo de Nankino
- Nacia tago en Malto, Republic Day, maltano fariĝas ŝtatestro (1974); pliaj tagoj estas la 31-a de marto, la 7-a de junio, la 8-a de septembro kaj la 21-a de septembro.
- Pollando: Memor-Tago pri Viktimoj de Milita Stato - ekde 2002
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 13-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.