Koncentrejo Neuengamme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aera foto de la Koncentrejo Neuengamme fare de Brita aviadilo la 16an de aprilo 1945, duonmonate antaŭ la liberigo.

La Koncentrejo Neuengamme estis reto de nazigermanaj koncentrejoj en Norda Germanio, kiu konsistis el la ĉefa koncentrejo, Neuengamme, kaj ĝiaj ĉirkaŭ 85 satelitaj koncentrejoj. Establita en 1938 ĉe la vilaĝo Neuengamme en la distrikto Bergedorf de Hamburgo, la koncentrejo Neuengamme iĝis la plej granda koncentrejo en Nordokcidenta Germanio. Ĉirkaŭ 100 000 prizonuloj venis al Neuengamme kaj ties subkoncentrejoj, 24 el kiuj estis por virinoj. La verigita mortokvanto estas 42 900: 14 000 en la ĉefa koncentrejo, 12 800 en la subkoncentrejoj, kaj 16,100 en la mortomarŝoj kaj bombado dum la finaj semajnoj de la Dua mondmilito.[1] Post la malvenko de Germanio en 1945, la Brita Armeo uzis la lokon kiel koncentrejo por oficiroj de SS kaj de aliaj naziaj instancoj. En 1948, la Britoj transigis la lokon al la Libera Hansea Urbo Hamburgo, kiu malkonstruis la lignajn barakaĉojn kaj konstrui anstataŭe prizonblokon, konvertante la iaman koncentrejon en du ŝtataj prizonoj funkciigitaj de Hamburgaj aŭtoritatoj el 1950 al 2004. Post protestoj de variaj grupoj de survivantoj kaj de aliancanoj, la loko nuntempe funkcias kiel memormonumento. Ĝi situas 15 km sudoriente de la centro de Hamburgo.[2]

53°25′50″N 10°14′1″E  /  53.43056°N, 10.23361°O / 53.43056; 10.23361 (Koncentrejo Neuengamme)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Death Register, KZ Gedenkstätte Neuengamme, Alirita la 14an de februaro 2019
  2. KZ-Gedenkstätte Neuengamme: Timeline, Memorial Neuengamme, Alirita la 14an de februaro 2019