Belorusa Popola Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Belorusa Popola Respubliko
Origina nomo Беларуская Народная Рэспубліка
 Rusia Imperio 19181919 Belorusa soveta socialisma respubliko 

Flag of Belarus (1918, 1991–1995).svg

Coat of arms of Belarusian People's Republic.svg

Geografio
Belorusa Popola Respubliko en la jaro 1918
Belorusa Popola Respubliko en la jaro 1918
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
rublo
Estiĝo:
25-an de marto 1918 (deklarita)
Pereo:
5-an de januaro 1919 (elmigro de la registaro)
Antaŭaj ŝtatoj:
Rusia Imperio Rusia Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Belorusa soveta socialisma respubliko Belorusa soveta socialisma respubliko
Historio


Belorusa Popola Respubliko estis la unua en la historio sendependa belorusa ŝtato kreita en 1918.

En septembro 1917, pro kreskanta potenco de bolŝevikoj, demokratiaj belorusaj politikaj partioj nomumis la Altan Konsilantaron de Belorusio, kiu estis ilia reprezentanto. La konsilantaro organizis de la 17-a ĝis la 31-a de decembro 1917 en Minsko la Unuan Tutbelorusan Kongreson. Dum ĝi oni subskribis la decidon pri rajto de belorusa nacio je memdecidado kaj sendependeco.

Ekzisto sub la germana okupado[redakti | redakti fonton]

Belorusa Popola Respublika estis kreita la 25-an de marto 1918 en Minsko. Ĝi pretendis enhavi iamajn rusajn guberniojn: minskan, mogilevan, vicebskan, smolenskan, grodnan, vilnan, parte kovnan kaj volinan kaj helman, loĝatajn ĉefe de ukrainoj.

La unua registaro de Belorusa Popola Respubliko

La registaro de Belorusa Popola Respubliko (la Popola Sekretariaro) agis dum la germana okupado. Ĝi estis agnoskita nek de bolŝevikoj, nek de germanoj. La registaro penis agnoskon kaj internacian apogon. Estis senditaj diplomatoj al Ukrainio, Litovio, Latvio, Pollando, Germanio, Svedio, Estonio, Francio kaj Bulgario. Germanoj unuflanke transdonis parton de la funkcioj al la registaro de Belorusa Respubliko - komercon, klerigadon, industrion, socian prizorgon kaj kulturon; aliflanke tamen ili malhelpis la agadon de la registaro. Bazo de la konstitucio estis priskribita en la dua leĝodona akto. La ŝtato estis agnoskita de Litovio, Estonio, Ĉeĥoslovakio, Finlando, Ukrainio kaj Turkio.

La estraro de Soveta Rusio volis ĉiumaniere likvidi tiun ŝtaton. La 1-an de januaro 1919 grupo de belorusaj komunistoj, apogata de la Ruĝa Armeo, anoncis en Smolensko kreon de Belorusa soveta socialisma respubliko. Vere sian ekziston Belorusa Popola Respubliko finis la 5-an de januaro 1919 kiam en Minskon eniris la Ruĝa Armeo.

La 27-an de februaro 1919 sur parto de la teritorio de Belorusa Popola Respubliko oni establis Litovan-Belorusan Socialisman Sovetan Respublikon.

Rilatoj kun Pollando[redakti | redakti fonton]

Marte 1919 dum la pola-bolŝevika milito polaj armeoj konkeris, situitajn okcidente de la nuna teritorio de Belorusio, Slonim kaj Pinsk, aprile pli orientajn Lida, Nowogródek, Baranowicze kaj Vilno. Poste Józef Piłsudski eldonis la 22-an de aprilo 1919 alvokon al loĝantoj de estinta Grandprinclando Litovio, deklarante la rajton de memdetermino al ĉiuj naciecoj de la antaŭdispartiga Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Inter majo-aŭgusto 1919 ĉefministro de BPR en ekzilo Anton Luckeviĉ renkontiĝis en Parizo kun pola ĉefministro Ignacy Jan Paderewski. Dum kunsidoj oni priparolis la problemon de polaj-belorusaj rilatoj kaj interkonsentis projekton de federacia pakto de ambaŭ ŝtatoj, kiuj havus komunan eksterlandan politikon kaj komunan komandantaron de armitaj fortoj. La 8-an de aŭgusto pola armeo konkeris Minsk, septembre aneksis linion Lubań — BorysówPołockDyneburg. Pligranda parto de belorusaj teritorioj ektroviĝis sub la pola kontrolo. Septembre Luckeviĉ kelkfoje renkontiĝis en Varsovio kun Józef Piłsudski, rezulte de tio Civila Estraro de Orientaj Teroj postulis malfondi Konsilion de BPR kaj Luckeviĉ estis internigita de polaj regopovoj. Sed tamen poste oni decidis en Minsk kunvoki kunsidon de la Konsilio de BPR cele de prilaboro de la plano krei polan-belorusan aliancon. Oktobre Luckeviĉ anoncis, ke la paktoj kun Pollando povas kontribui al konservo de sendependeco flanke de Belorusio kaj pligrandigi la teritorion ĝis Smolensk. La 12-an de novembro 1919 dum la kunsido de la BPR-Konsilio la plimulto de partopenantoj kontraŭstaris al la planoj de Luckeviĉ. La 13-an de decembro 1919 Belorusa Partio de Socialistoj-Revoluciistoj kaj Belorusa Partio de Socialistoj-Federaciistoj anoncis mocion de demisio kontraŭ Luckeviĉ, kiu rezulte de tio demisiis. Kune kun siaj adeptoj folasis la kunvenon kaj fondis Superan Konsilion de BPR fronte de Ivan Serada. Partoprenantoj de la kunveno kreis Popolan Konsilion de BPR fronte de Pjotr Kreĉeuski kaj novan registaron kun Vaclaus Lastouski. Post komenco de pola-soveta traktado en Minsk aŭtune 1920 la registaro de Lastouski la 11-an de novembro 1920 subskribis en Kovno kun regopovoj de Litovio sekretan pakton pri politika-ekonomia kunlaboro pri kreo kun interkompreno kun la nacioj de orienta Pollando (antaŭ ĉio ukrainoj) unu kontraŭpolan fronton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]