Daugavpils

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daugavpils
(pri aliaj urbonomoj vidu tekste)
urbo
ŝtata urbo de Latvio • respublika urbo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Latvio
Regiono Latgalio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajto ekde 1582
Poŝtkodo LV-5401 – LV-5422
Poŝtkodo 5401–5465
Telefonkodo (+371) 654
Kodo laŭ ISO-kodo LV-DGV
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 850  (2023) [+]
Loĝdenso 1 244 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 53′ N, 26° 32′ O (mapo)55.88333333333326.533333333333Koordinatoj: 55° 53′ N, 26° 32′ O (mapo)
Alto 105 m
Areo 72,5 km² (7 250 ha)
Horzono Orient-Eŭropa somera tempo [+]
Daugavpils (pri aliaj urbonomoj vidu tekste) (Latvio)
Daugavpils
(pri aliaj urbonomoj vidu tekste) (Latvio)
DEC
Daugavpils (pri aliaj urbonomoj vidu tekste)
Daugavpils
(pri aliaj urbonomoj vidu tekste)
Situo de Daugavpils
(pri aliaj urbonomoj vidu tekste)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daugavpils [+]
vdr
1912, foto de M. Prokudin-Gorski

Daugavpils (germane historie Dünaburg, ruse historie Невгин/Nevgin, Борисоглебck/Borisoglebsk kaj Двинcк/Dvinsk, beloruse Дзвінск/Dswinsk, latgale Daugpiļs, litove Daugpilis, pole historie Dyneburg respektive Dynaburg kaj Dźwińsk, jide דענענבורג/Denenburg) estas urbo en la regiono Latgalio, la orienta parto de Latvio. Laŭ grandeco kaj graveco la urbo en Latvio havas la duan rangon post la ĉefurbo Rigo, kaj Daugavpils estas unu el la dek latvaj ŝtataj urboj kaj la administra centro de la ĉirkaŭa distrikto Augšdaugava, kiu ne inkluzivas la urbon mem. Ĝi situas borde de la rivero Daŭgavo, latve Daugava, germane Düna, laŭ kiu ĝi havas sian nomon "Daugava-kastelo".

Daugavpils distancas 232 kilometrojn de la ĉefurbo Rigo, 25 kilometrojn de la limo al Litovio kaj 35 kilometrojn de la limo al Belorusio.

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 78 850 personoj sur areo de 63,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 244 loĝantoj/km².

katolika preĝejo de virga koncipo en Daugavpils

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko unuafoje skribe menciiĝis en dokumento de la jaro 1275. Dum la jaro 1278, sur monteto Naujene (latve Naujenes pilskalns) 19 km de la nuna loko de Daugavpils ekkonstruiĝis la fortikaĵo "Dünaburg" de la Ordeno de germanaj kavaliroj, ĉirkaŭ ĝi ekestis samnoma loĝloko, kaj la fortikaĵo, loĝloko kaj restis posedaĵo de la germana ordeno dum preskaŭ tri jarcentoj.[1] Ĉiam en la urbo plu vivis germanaj baltoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov post septembro 1939). Dum 1561 Dünaburg iĝis parto de Pollando-Litovio, sed en 1577 ĝi estis detruita de la trupoj de Ivano la 4-a kaj nova fortikaĵo estis konstruita en ĝia nuna loko.[2] En 1582 nova setlejo, transitante sub pola-litovia kontrolo, ricevis urbajn rajtojn. Inter la jaroj 1656 kaj 1667 la urbo estis okupita de la Rusia Imperio kaj tiutempe havis la nomon Borisoglebsk (Борисоглебск). Kadre de la unua dispartigo de la pola-litova imperio, la urbo dum 1772 duafoje kaj nun por pli longa tempo estis ruse okupita kaj integrita en la Rusian Imperion.[2] Dum 1893, kadre de politiko ruslingvigi urbonomojn de la origine nerusaj, okupitaj regionoj de la imperio, la urbo oficiale rebaptiĝis Dvinsk (Двинск). La urbo havis eksplicite multetnan loĝantaron kaj grandan judan komunumon. Fine de la 18-a jarcento pli ol 60 procentoj de la enloĝantaro estis judoj. Post la popolnombrado de 1897 72.231 homoj vivis en la urbo, inter ili 32.369 da judoj (preskaŭ 45 procentoj de la loĝantaro kaj la plej granda etna grupo de ĝi). Ekzistis proksimume 40 sinagogoj kaj pliaj judaj preĝejoj en la urbo, el kiuj nur unu ne detruiĝis dum la Dua Mondmilito.

Pola-Sovetia, Latvia-Sovetia kaj Litovia-Sovetia Militoj en 1919-1920: Polaj kaj Latviaj kontraŭatakoj

De la 3-a ĝis 5-a de januaro 1920 sub gvido de pola generalo Edward Rydz-Śmigły pola armeo kaj latvia armeo venkis kontraŭ rusia Ruĝa Armeo en granda batalo de Daugavpils liberigante tie la teritoriojn de Latvio kaj Pollando (vidu la maldekstran mapon).

Dum 1920 surbaze de la tiujara packontrakto de Rigo iĝis parto de la sendependiĝinta respubliko Latvio kaj dum la sekvaj jaroj estis grava trafika nodopunkto inter Okcidenta Eŭropo kaj la Sovetunio, interalie por la trajnlinio "Nord-Ekspreso".

Dum la Dua Mondmilito la urbo dufoje estis pribatalita parto de la milita fronto. Dum junio 1940 ĝi okupiĝis – kiel la tuta teritorio de la demokratiaj respublikoj Latvio, Litovio kaj Estonio – de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Dum junio 1941 ĝi okupiĝis de la armeo de Nazia Germanio kaj kadre de tio respektive iom poste plejgrandparte estis detruita per milito.[2][3] Samtempe praktike la tuta juda loĝantaro de la urbo estis murdita de nazioj.

La domo Meteli Kalistratov, nun centro por rusa kulturo en la urbo
Urbomuzeo

Dum 1944 la Ruĝa Armeo rekonkeris la baltajn ŝtatojn kaj Sovetunio okupis ilin ĝis 1991: Dum tiu tempo de deviga aparteno al Sovetunio, la loĝantaro de Daugavpils kiel en la tuta lando pere de la konscia loĝigo de homoj el aliaj partoj de Sovetunio ŝanĝiĝis tiel, ke la historiaj urbanoj iĝis malplimulto. Sekve de tiu evoluo nuntempe la plejparto de la loĝantoj de la urbo estas ne latvoj, sed ruslingvanoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de 2017 (en krampoj - de 1998) la loĝantaro de Daugavpils konsistis el:[4]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urbo situas en la Orienta Latvia malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene).[5] Tra la urbon fluas Daŭgavo kaj ĝiaj malgrandaj alfluantoj Laucesa, Meļņička kaj Šūņupe. Ĉirkaŭ 10 lagoj, la plej granda el kiuj - Šūņu norde kaj Stropu nordoriente.

Averaĝa temperaturo estas −6,5 en januaro kaj +17,5 en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[5]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj kompanioj registritaj en Daugavpils laŭ spezo en 2019 estis Daugavpils Lokomotiva ripara fabriko, bakejo "Latvijas maiznieks", Regiona hospitalo, elektra drata kaj kabla fabriko "Axon Cable", sinteza fibroproduktadfabriko "Nexis Fibers", multidisciplina firmao "Lagron", mekanika inĝenierado kaj elektronika firmao "Zieglera mašīnbūve".[6]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Frua 19-a jarcento armea fortikaĵo
  • Muzeo de pentristo Mark Rothko
  • La historia centro kaj preĝejoj

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj de Daugavpils estas

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Milita enciklopedio (1911-1915) - Dvinsk (en la rusa)
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 358.
  3. daugavpils.lv. History (en angla)
  4. daugavpils.lv. Residents (en angla)
  5. 5,0 5,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  6. Lursoft statistiko

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Genovefa Barkovska / Josifs Šteimans, Daugavpils vēstures lappuses, Rēzekne 2005.
  • Evrei v Daugavpilse. Istoričeskie očerki, T. 1-3, Daugavpils 1993–2006.
  • Boris Volkovič, Ravviny v Daugavpilse 1920–1940 ("rabenoj en Daugavpils inter 1920 kaj 1940", ruslingve), Daugavpils 1996.
  • Boris Volkovič, Evrejskie organizacii v Daugavpilse. 1920-1940, Daugavpils 1998 ("hebreaj organizoj en Daugavpils", ruslingve kun konciza angla resumo).
  • Henrichs Soms, Latvieši Daugavpilī 20 gs. pirmajā pusā ("latvoj en Daugavpils dum la unua duono de la 20-a jarcento"), en: "Kurzeme, Vidzeme, Latgale. Regions un identitate vesture. Konferences materiali", eldonita latve de Ilgvars Misans k.a., Rigo 1999, paĝoj 75-82.
  • Konrad Bobiatyński, Dyneburg i Inflanty Polskie podczas wojny Rzeczypospolitej z Moskwą w latach 1654-1655, en: Zapiski Historyczne volumo 70 parto 2/3 (2005), paĝoj 107-123 (pole kun koncizaj germana kaj angla resumoj).
  • Irena Saleniece, Teachers as the Object and Subject of Sovietization in Latvia ("instruisto kiel objekto kaj subjektoj de la sovetuniigo de Latvio"): Daugavpils (1944-1953), en: The Sovietization of the Baltic States, 1940-1956 ("la sovetuniigo de la baltaj ŝtatoj"), eldonita anglalingve de Olaf Mertelsmann, Tartu 2003, paĝoj 197-206.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]