Sekreta aldona protokolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekreta aldona protokolo klarigas veran signifon de la pakto Ribbentrop-Molotov subskribitan en Moskva Kremlo, konfirmante konspiran teorion pri la kvara dispartigo de Pollando, simile al la pli fruaj dispartigoj de Pollando-Litovio. Rezulte de tio Orientaj Limregionoj estis aneksitaj de Sovetunio, kaj ĝia loĝantaro kelkfoje deportata en Siberion kaj Kazaĥion (surbaze de la pli frua NKVD-ordono n-ro 00485).

Sekreta protokolo al pakto Nazia Germanio-Sovetunio de la 23-a de aŭgusto 1939[redakti | redakti fonton]

Okaze de subskribo de la pakto pri neagreso inter Nazia Germanio kaj Sovetunio subskribintaj prokuristoj de ambaŭ flankoj pritraktis en strikte konfidenca interŝanĝo de opinioj la aferon de reciproka dislimigo de la interes-zonoj de ambaŭ flankoj. La interŝanĝo kondukis al jena rezulto:

Kaze de teritori-politika transformo de la areo apartenanta al la Baltaj Landoj (Finnlando, Estonio, Latvio kaj Litovio), norda landlimo de Litovio aŭtomate kreas interes-limon de Germanio kaj Sovetunio, sed ambaŭ flankoj agnoskas pretendojn de Litovio al Vilna teritorio.

Kaze de teritori-politika transformo de teritorioj apartenantaj al la pola ŝtato, interes-zonoj de Germanio kaj Sovetunio estos dispartigitaj proksimume tra la linio Narew-Vistulo-San. Demando, ĉu oni ambaŭinterese agnoskos deziratan konservon de la sendependa pola ŝtato estos definitive decidita nur dum plua sinsekvo de politikaj eventoj. Ĉiuokaze ambaŭ registaroj solvos la demandon survoje de amika interkompreno.

Se temas pri sud-orienta parto de Eŭropo, de la soveta flanko oni substrekas interesiĝon pri Besarabio. Flanke de Germanio oni konstatas plenan malintereson koncerne tiun ĉi teritorion.

La protokolo estos traktata de ambaŭ flankoj laŭ maniero strikte sekreta.


Oni subskribis:

Por la registaro de Nazia Germanio...............................................J. Ribbentrop

Por la registaro de Sovetunio .........................................................W. Molotov

Moskvo, la 23-an de aŭgusto 1939

Memorigo pri la viktimoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]