Katina Monumento en Toronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katina Monumento en Toronto
Koordinatoj43° 38′ 18″ N, 79° 26′ 43″ U (mapo)43.6382-79.4454Koordinatoj: 43° 38′ 18″ N, 79° 26′ 43″ U (mapo)

Map
Katina Monumento en Toronto
Vikimedia Komunejo:  Katyń Memorial, Toronto [+]
vdr
La monumento pri la Masakro de Katin en Toronto (Kanado)

La Katina Monumento en Toronto (angle Katyn monument in Toronto, france Mémorial Katyn à Toronto, pole Pomnik Katyński w Toronto) estas monumento dediĉita al la memoro de viktimoj de la krimo de Katin, starigita en Toronto en Kanado kaj malkovrita la 14-an de septembro 1980.

Unu el la unuaj[redakti | redakti fonton]

Dum pluraj jaroj monumentoj dediĉitaj al la krimo de Katin ne havis ŝancon aperi eĉ en landoj eksteraj al influo de Sovetunio. En Pollando efike agis "kontraŭkatina" cenzuro, sed pola elmigrantaro kaj historiistoj de aliaj landoj strebis atingi tutan veron pri la katina murdo kaj digne honorigi la viktimojn.

La unua obelisko kun surskribo "KATYN 1940" estis lokigita en la londona tombejo Gunnersbury nur en 1976. Protestante kontraŭ bojkoto de la solena malfermo fare de tiutempa registaro de la Brita Laborista Partio samnoma nepo de Winston Churchill skribis faman leteron al Times, en kiu li akuzis la registaron pri timo kolerigi Moskvon. La bojkoton de la solenaĵoj nomis en sia letero trista kaj malnobla esprimo de la manko de respekto al ofero de kuraĝa (pola) aliancano, kiu ekmilitis en 1939.

La monumento en Toronto iĝis la unua en la mondo katina monumento en la publika loko de la urbo. Ĝi ekestis danke al determino de la pola diasporo en Kanado, malgraŭ kontraŭstaro de kelkaj ambasadoj kaj altranguloj.

Decido pri konstruo de la monumento fiksiĝis dum la 23-a Kunveno de la Kongreso de Polaj Kanadanoj, kiu okazis la 12–16 de oktobro 1974 en St. Catharines. El 52 proponitaj projektoj venkis koncepto de la pola migranto de Usono, arkitekto profesoro Tadeusz Janowski. Kun inspekto de la aŭtoro la monumenton senpage konstruis la kanada firmao Milne & Nicholls. En la ceremonio de malkovro la 14-an de septembro 1980 partoprenis veninta el Romo kardinalo Władysław Rubin, kaj la solenaĵon partoprenis pli ol 10 mil personoj. Tiutempa ĉefministro de Kanado Pierre Trudeau, timante sovetiajn reagojn malpermesis al du politikistoj poldevenaj, senatano Stanley Haidasz kaj deputito Jesse Flis, partopreni flanke de la registaro.

Kun paso de la tempo multaj laŭvicaj katinaj monumentoj estis starigitaj en Usono (al la plej konataj apartenas Nacia Katina Monumento en Baltimore kaj la monumentoj en Jersey City kaj Ĉikago), Britio, kaj eĉ en Sud-Afriko (Katina Monumento en Johanesburgo).

Nur en 1994 en Krakovo la registaroj de Pollando kaj Rusio interkonsentis pri tombejoj kaj memorlokoj pri viktimoj de militoj kaj de totalismaj reprezalioj. Danke al tio en 2000 oni malfermis tri tombejojn: Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo, Pola Milita Tombejo en Katin kaj Milita Tombejo en Miednoje.