Invado en Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Invado en Pollandon)
Saltu al: navigado, serĉo
Invado en Pollando
Konflikto: Dua mondmilito
Schleswig Holstein firing Gdynia 13.09.1939.jpg
Germana batalŝipo Schleswig-Holstein estas pafanta kontraŭ Gdynia la 13-an de septembro 1939
Daŭro: 1-a de septembro 1939 - 6-a de oktobro 1939
Loko: Pollando
Rezulto: Venko de Akso kaj Sovetunio
Flankoj
Pollando Pollando
Flag of the Czech Republic.svg Legio de ĉeĥoj kaj slovakoj
Flag of the German Reich (1935–1945).svg Tria regno
Flag of the Free City of Danzig.svg Libera Urbo Dancigo
Flag of First Slovak Republic 1939-1945.svg Slovakio
Flag of the Soviet Union (1936-1955).svg Sovetunio
Komandantoj
Pollando Edward Rydz-Śmigły
Flag of the Czech Republic.svg Lev Prchala
Flag of the German Reich (1935–1945).svg Fedor von Bock
(grupo de armeoj nordo),
Flag of the German Reich (1935–1945).svg Gerd von Rundstedt (grupo de armeoj sudo),
Flag of the Soviet Union (1936-1955).svg Michail Kovalov (belorusa fronto),
Flag of the Soviet Union (1936-1955).svg Semjon Timoŝenko (ukrainia fronto),
Flag of First Slovak Republic 1939-1945.svg Ferdinand Čatloš
(Kampa armeo Bernolák)
Forto
Pollando:
39 divizioj,
16 brigadoj,
4 300 kanonoj,
880 tankoj,
400 aviadiloj
Ĉeĥoslovakaj legioj:
1000 soldatoj
190 pilotoj
Sume: 950 000
Nazia Germanio:
60 divizioj,
4 brigadoj,
10 000 kanonoj,
2 700 tankoj,
4 000 aviadiloj
USSR:
33+ divizioj,
11+ brigadoj,
4 959 kanonoj,
4 736 tankoj,
3 300 aviadiloj
Slovakio:
3 divizioj
Sume:
1 500 000 germanoj,
800 000+ rusoj,
50 000 slovakoj
Sume: 2 650 000+
Perdoj
66 000 mortigitoj
133 700 vunditoj,
694 000 militkaptitoj
Nazia Germanio:
16 343 mortigitoj
27 280 vunditoj,
320 serĉitoj
Sovetunio:
1 475 mortigitoj aŭ serĉitoj
2 383 vunditoj
Slovakio:
18 mortigitoj,
46 vunditoj,
11 serĉitoj
v  d  r
Information icon.svg
Mapo kiu montras la avancon de la germana kaj soveta armeo dum la invado
La Wehrmacht transirante la polan landlimon la 1-an de septembro 1939.
Divizio de la pola infanterio dum la batalo.

La invado en Pollando (ankaŭ septembra kampanjoseptembra militiro; germane Polenfeldzug, pollingve Kampania wrześniowaWojna obronna 1939 roku) – defendo de teritorio de Pollando antaŭ agresmilito (sen difinita en internacia juro militdeklaro) de la germana armeo Wehrmacht kaj de la soveta Ruĝa Armeo. La unua etapo de la dua mondmilito. De la 3-a de septembro 1939 koalicia milito de Pollando, Francio kaj Britio kontraŭ Nazia Germanio.

Tio estis la unua kampanjo de la dua mondmilito, daŭranta de la 1-a de septembro ĝis la 6-a de oktobro 1939, kiam kun momento de kapitulaco en kvintaga batalo de Kock finiĝis bataloj de la la taĉmentoj de Pola Soldataro kun agresantoj. Supera Komandanto de la pola armeo estis marŝalo Edward Rydz-Śmigły, kaj stabestro brigada generalo Wacław Stachiewicz.

Agreso de Germanio komencis la kvaran dispartigon de Pollando surbaze de pli frua sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov, kiu ebligis la sovetan invadon la 17-an de septembro kun anekso de Orientaj Limregionoj konfirmita de la traktato pri limoj kaj amikkeco inter Nazia Germanio kaj Sovetunio el la 28-a de septembro. Dum la kampanjo evidentiĝis ke la aliancanoj proklamis nur la strangan militon. Sen atendata helpo ili perfidis polojn.

Pro tiuj ĉi faktoj Registaro de Pola Respubliko en ekzilo la 30-an de septembro 1939 oficiale protestis kontraŭ perforto de la rajtoj de la pola ŝtato kaj nacio deklarante neniam agnoski la perforton kaj plu batali ĝis la tuta liberigo de la lando. La 30-an de novembro 1939 prezidento Władysław Raczkiewicz dekretis pri nevalideco de okupaciaj leĝoj.

Sovetunio parton de okupata de Ruĝa Armeo teritorio de Pollando transdonis la 10-an de oktobro 1939 al Litovio kaj Germanio la 21-an de novembro 1939 al Slovakio, ankaŭ kontraŭ internacia juro (Konvencio de Hago, 1907)).

La falo de Pollando signifis abruptan falon de la vivnivelo de la polaj civitanoj, speciale de judoj, estis mortigita ĉ. 20% de la pola loĝantaro vivanta en la Dua Pola Respubliko antaŭ periodo de la okupadoj.

Bataloj de la germana-pola milito[redakti | redakti fonton]

  • Sieĝo de Westerplatte (1–7 de septembro) - La unua garnizono atakita de la germanoj rezistas 7 tagojn.
  • Batalo de Bzura (7–20 de septembro). Surpriza kontraŭatako de la pola armeo flanke de la trupoj de Pomorze kaj Poznan kiuj retroirigas la germanojn. La lerta moviĝo de la germanaj trupoj (18 divizioj) kaj la manko de provizoj malebligas al la poloj bonan profitadon de la kontraŭatako.
  • Sieĝo al Varsovio, 8-28 de septembro. Lasta defendado de la urbo antaŭ la ribeliĝo de Varsovio.
  • Batalo de Tomaszów Lubelski (18-an de septembro). Batalo de tankoj polaj kaj germanaj.
  • Unua Batalo de Varsovio (9–24 de septembro). Unua intenco de la prenado de Varsovio, malakceptata.
  • Dua Batalo de Varsovio (25–28 de septembro). Aerotera bombardado al Varsovio. La urbo kapitulacas pro manko de provizoj.
  • Batalo de Modlin (25–29 de septembro). La malvenko de Varsovio igas neeltenebla la okupadon.
  • Batalo de Kock (2–6 de oktobro). Lasta batalo de la milito. La Generalo Franciszek Kleeberg rearigas la lastajn polajn diviziojn.

Kalendaro de eventoj[redakti | redakti fonton]

(aliaj eventoj en la Vikipedia kalendaro)

  • La 1-a de septembro
    • Varsovio: je la 6.30 Pola Radio disaŭdigas specialan komunikon (surbendigitan tri tagojn antaŭe): Estas milito. Kun la nuna tago ĉiaj aferoj kaj problemoj iras al pli fora plano. La tutan nian vivon, publikan kaj privatan, ni transmetas al specialaj reloj. Ni eniris periodon de la milito. La tuta forto de la nacio devas iri en unudirekten. Ni ĉiuj estas soldatoj. Ni devas pensi nur pri unu: batalo ĝis la venko; en la unua radia alparolo ĉefo de propagando diplomita kolonelo Roman Umiastowski interalie diris: Dum la unua mondmilito aŭstroj forpuŝis serbojn de ilia patrujo same germanoj preskaŭ forpuŝis belgojn el Belgio, sed la ambaŭ nacioj batalis ĝis la fino kaj estis venkantoj (...) La unuan sian militon Pollando finis, komencinte ĝin per etaj rimedoj, venke (...) Soldatoj, pafu malrapide. Ĉiu pafo devas esti trafa. Pafu sen hastemo; prezidento Ignacy Mościcki nomumis marŝalon Edward Rydz-Śmigły Supera Komandanto; en alvoko de la Partioj de Nacia Unuigo: Nia eterna malamiko, ĉiam rab- kaj perfort-avida, ĵetis sin al landlimoj de Pollando. Aplomba germana aroganteco kaj avideco de banditaj konkeroj ankoraŭfoje tuŝis ordon de la mondo (...). Al perforto ni respondas per forto; prezidanto de Asocio de Pola Falkado skribis pri la agresanto: Sensoifa konkeremo de tiu ĉi la plej sovaĝa homa tribo en Mezeŭropo, apenaŭ 20 jarojn pli frue malsovaĝigita en la granda milito 1914-18, denove reaŭdiĝas kun la tuta furio kaj senskrupuleco kun sia "Drang nach Osten", kaj konstatis: Ni defendos ĉiun bedon de la pola tero, ĉiun apudvojan krucon, ĉiun polan rivereton, ĉiun konstruaĵon kaj ĉiun polan animon; regopovoj de Popola Partio en alvoko al kamparanoj skribis: Eterna, senkompromisa malamiko de Pola Nacio, invadis nian teron. Perfide kaj barbare - sen rompo de diplomatiaj rilatoj, sen militdeklaro - germanaj aviadiloj aeratakis polajn urbojn kaj setlejojn (..). La milito estis al ni altrudita. Ni scias, kion ni devas fari, ĉar ni scias, kio nin atendas, se Hitler venkus. Li diris tion brutale kaj sen duboj. Li diris, ke li bezonas la polan teron. Li diris klare kaj eksplicite, ke oni devas forĵeti kaj ekstermi milionojn de polaj kamparanoj, por fari la lokon por germanoj; germanoj aeratakis plurajn urbojn: Lvovo, Garwolin; apud Mokra (distrikto Kłobuck) peza batalo de Volinia Brigado de Kavalerio kontraŭ la 4-a Kirasita Divizio, kiu perdis 170 veturilojn en tio 70 tankojn kaj ĉ. 1000 soldatojn - mortigitaj kaj vunditaj, la polaj perdoj: ĉ. 500 morfalintaj kaj vunditaj, kaporalo Jan Kamiński pro detruo de 14 tankoj estis distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari, kiel la unua pola soldato dum la dua mondmilito; apud Krojanty (distrikto Chojeński) sturmo de du skadroj de la 18-a Regimento de Pomeriaj Ulanoj haltigis atakon de la 2-a Divizio de Motorigita Infanterio - 25 mortfalintoj kun kolonelo Kazimierz Mastalerz, la unua pola mortfalinta komandanto de la dua mondmilito; Szymankowo (distrikto Chojnicki): revenĝe pro direkto al sakstrato de la germana armea trajno fare de staciestro Paweł Szczeciński, kio malebligis al germanoj ekregi ponton super Vistulo, kaj al poloj permesis ĝin eksplodigi, grupo de SS-anoj jam je la 5.00 matene militkrimis murdinte tie 21 fervojistojn kun doganaj inspektistoj, en tio 2 virinoj; ministro pri eksteraj aferoj Józef Beck en ĉifrita telegramo turniĝis al gvidantoj de polaj diplomatiejoj: Ni batalos ĝis la fino. Bonvolu informi tiean Registaron
    • Bratislavo: slovaka registaro sen deklaro de la milito ordonas likvidon de la pola misiejo; Rio-de-Ĵanejro: pola delegito Tadeusz Skowroński donis intervjuojn al "Noite", "Globo", "Nota" k.a. - antaŭ la pola misiejo amasiĝis studentoj kaj gimnazianoj kun ovacio al Pollando - politika cenzuro ebligis nek menciojn nek fotojn pro neŭtraleco de Brazilo; Berlino: Supera Komandanto generalo Walther von Brauchitsch eldonis alvokon al la pola loĝantaro ordonante "absolutan subigon" al germanaj ordonoj kaj disponoj de militistaj regopovoj; usona ambasadoro Biddle en sia taglibro citis interparolon kun Józef Beck: Beck konstatis, ke Hitler imagas al si, ke estas reganto de tutgermanisma kontinento, sed Pollando decidis fari kiomeble, por malhelpi lian strebadon al tiu ĉi celo
  • La 2-a de septembro
    • Varsovio: je la 15.00 komenciĝis eksterordinara kunsido de Sejmo kaj horon poste de Senato - reprezentantoj de naciaj minoritatoj deklaris solidarecon, la sejmo permesis al parlamentanoj soldatservi, dum la kunsidoj apude eksplodis bomboj; prezidento Ignacy Mościcki subskribis amnestion pri malpli gravaj kulpoj; Pola Radio disaŭdigis alvokon de Adaptiga Armea Organizaĵo de Virinoj Al germanaj virinoj: "Ni, polinoj, patrinoj kaj edzinoj de batalantaj polaj soldatoj , diras al vi, patrinoj kaj edzinoj de germanaj soldatoj. Ni la honoron metas pli alten ol la vivon, sed viajn proksimulojn trafis pli peza sorto - ili batalas pri malĝusta afero, batalas pri rabo. Ni defendas nian teron kaj nian liberecon. Ni rememoras al vi ke viajn virojn ĵetis por masakro mensogo kaj obsedo. Vi rememoru al si milionojn da kadavroj el la unua mondmilito. Ĉu nun vi volas ripeti tion la duan fojon? Vi estas kunrespondantinoj pro la malbono, kiu nun okazas"; "Ekspres Poranny" en redakta komentario skribis: "Germanoj komencis la militon tiel, kiel decas al posteuloj de la ordeno de germanaj kavaliroj: perfide, embuske, bandite"; en Jaworzno (distrikto Częstochowa) germanoj murdis pastron Bonawentura Metler, direktoron de Astronomia Observatorio en Częstochowa; en Węgierska Górka (Hungara Monteto) (distrikto Żywiecki) fortikaĵa kompanio (70 soldatoj) kun 2 pafilegoj kaj 3 kontraŭkirasitaj kanonoj en 4 batalrifuĝejoj dum du tagoj (20 horoj) haltigis atakon de la 7-a Infanteria Divizio - komandanto rezerva leŭtenanto Czsław Chludziński, poste militkaptito de soveta NKVD estis murdita en la masakro de Katin - post la milito unu rifuĝejo iĝis muzeo
  • La 3-a de septembro
    • Post militdeklaro de Francio kaj Britio antaŭ ties ambasadejoj en Varsovio okazis entuziasmaj manifestacioj; la unua pola militkaptito eniris la soldatan militkaptitejon Lamsdorf/Łambinowice (distrikto Nysa) - ĝis fino de la milito trapasis ĝin 300 mil poloj, britoj, francoj, belgoj, jugoslavianoj, grekoj, usonoj kaj sovetanoj kaj aliaj polaj militkaptitoj estis enprizonigitaj en Stabławka/Stablack en Orienta Prusio, kiun trapasis ĉ. 40 mil polaj soldatoj; en Złoty Potok, apud Częstochowa, dum pripafado de bazuko pereis komandanto de bataliono majoro Jan Wrzosek, la pola rekordulo pri pafado; germanaj soldatoj murdis 200 civilajn loĝantojn de Złoczew (ĝis la 4-a de septembro)
    • Londono: gvidanto de ĉeĥaj kaj slovakaj rifuĝintoj Edvard Beneš sendis identajn telegramojn al ĉefministroj de Britio, Francio kaj Pollando kaj generalo Lev Prĥal, komandanto de kreiĝantaj ĉeĥa kaj slovaka legioj al siaj soldatoj ordonis batali kunekun la pola armeo kontraŭ malamiko, kiu perdis moralon, justecon kaj honoron.
  • La 4-a de septembro
    • Germana armeestro de la invadinta 10-a armeo generalo Walther von Reichenau ordonis: 1. Kaptitajn batalage aŭ armitajn partizanojn oni devas pafmortigi, 2. (...) Kaze de la trovo de armiloj ĉiujn kulpajn personojn starigi antaŭ milita juĝejo, 3. Ĉiujn radioricevilojn konfiski, kaze de nepreco detrui (...), 5. (...) Al loĝantaro oni devas anonci, ke pro ĉiu mortigita dum atako aŭ vundita germana soldato kaj pro ĉiu sabotaĵo estos pafmortigitaj tri ostaĝoj. Samptempe oni devas aresti samnombre novajn ostaĝojn; en Varsovio komenciĝis neorganizita evakuo; en Pola Radio diplomita subkolonelo Wacław Lipiński parolas pri Westerplatte kaj Jerzy Pietrkiewicz publikigis en "Polska Zbrojna" (Armita Pollando) verson Westerplatte; rezulte de germana aeratako de Biała Podlaska detruiĝis ĉ. 70% de Aviadil-Fabriko; venko de germana armeo en batalo de Rajsko (apud Oświęcim) - germanaj perdoj: 3 oficiroj (laŭ germanoj - 2 kapitanoj) kaj 13 soldatoj, polaj perdoj: 83 soldatoj, 7 vilaĝanoj kaj 11 dronintoj en Vistulo
    • Parizo: franca ministro pri eksteraj aferoj kaj pola ambasadoro subskribis polan-francan protokolon koncerne antaŭajn paktojn pri politiko reciproka helpo; Rio-de-Ĵanejro: pola parlamentano Tadeusz Skowroński notis taglibre anoncon pri neŭtraleco de Brazilio kaj 7 intervenoj de germana ambasado pro liaj intervjuoj al gazetaro; Orienta Prusio: dum rekognoska militiro de Podlaĥia Brigado de Kavalerio direkte al Biała Piska en vilaĝo Sokoły Górskie poloj prenis 66 militkaptitojn
  • La 5-a de septembro
    • Varsovio: je la 9.30 primaso August Hlond alveninte de Poznań celebris en la katedralo meson pro prospero de Pollando kaj de la pola armilaro, kun partopreno de la Sejmo, Senato kaj registaro, dum aŭdebla brulego de aviadilaj bomboj; dumvoje de Poznań al Swarzędz profesoro Kazimierz Tymieniecki notis amasan migradon orienten de miloj da loĝantoj de Grandpolujo; germanaj regopovoj konfiskis en Silezio havaĵon de poloj, kiuj forlasis siajn domojn antaŭ eniro de germana armeo; "Ekspress Poranny" publikigis foton de malliberigitaj germanaj soldatoj; apud Wyszków pereis piloto Stefan Okrzeja, kiu defendante Varsovion, pafalterigis du germanajn aviadilojn; en Kielce estis pafmortigita de germanaj soldatoj Stanisław Łuszczyński, eltrovinto de eksplodaĵo, kiu provis defendi virinon iranta kun sia edzo al pafmortigo; Franca Militista Misio forlasis Varsovion
    • Klevlando: "Wiadomości Codzienne" publikigis rezolucion, akceptitan dum konvencio de Kultura Ligo Germana (grupiĝanta 100 mil membrojn): Ni, germanoj amerikanoj, enloĝintaj en Usono, esprimas al niaj kunloĝantoj poldevenaj plej grandajn simpatiojn kun bedaŭro pro tio, kion spertis de germanoj irantaj kun Hitler. Hitler devas fali. Lia venko estus venko de barbareco; Berlino: germanaj regopovoj liberigis la unuan grupon de laborantoj de Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en Libera Urbo Dancigo kun la konsulo, forveturigante ilin al la litova landlimo - verŝajne murdis telegrafiston kaj pedelon
  • La 7-a de septembro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Krzysztof Kunert, Rzeczpospolita Walcząca, wrzesień-grudzień 1939, Wydawnictwo Sejmowe, Warszawa 1993, p. 254 + 140 ilustraĵoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]