Janów Lubelski
Janów Lubelski | ||
Blazono | ||
urbo | ||
---|---|---|
Mapo
| ||
Genitivo de la nomo | Janowa Lubelskiego | |
Provinco | Lublinio | |
Distrikto | distrikto Janów Lubelski | |
Komunumo | komunumo Janów Lubelski | |
Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
Fondita en | 1640 | |
Urborajtoj | 1640 | |
Koordinatoj | 50° 43′ N, 22° 25′ O (mapo)50.71666666666722.416666666667Koordinatoj: 50° 43′ N, 22° 25′ O (mapo) | |
Areo | 15,42 km² | |
Loĝantaro | 11308 (en 2021) | |
Loĝdenso | 762 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 23-300 | |
Telefona antaŭkodo | 15 | |
Aŭtokodo | LJA | |
TERYT | 3060905054 | |
Estro | Krzysztof Adam Kołtyś | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Zamoyskiego 59 | |
Poŝtkodo de estraro | 23-300 | |
Telefono de estraro | 15 872-43-30 | |
Fakso de estraro | 15 872-46-70 | |
Ĝemelaj urboj | (Ukrainio) Beresteĉko | |
Komunuma retejo | http://www.janowlubelski.pl/ | |
Janów Lubelski - esperante Janovo en Lublinio - estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Janów Lubelski aŭ distrikto janowski. Fine de 2021 en la urbo vivis 11 308 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Laŭ donitaĵoj el la 1-a de januaro 2011 surfaco de la urbo sumiĝis 14,80 km². La urbo troviĝas apud la rivero Białka. Sude de Janów Lubelski etendiĝas Arbaroj de Janów, estante okcidenta parto de la Solska Arbaro
- Pola landvojo n-ro 19 (Rzeszów – Lublino – Bialistoko – Hrodno)
- Pola landvojo n-ro 74 (Hrubieszów – Zamość – Kraśnik – Kielce – Piotrków Trybunalski)
Situo laŭ urboj de Pollando:
- ĉ. 70 km sude de Lublin
- ĉ. 90 km norde de Rzeszów
- ĉ. 50 km oriente de Sandomierz
Milita historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 20-a jarcento estis ĉ. 8 mil loĝantoj. Dum la unua mondmilito tra Janów trifoje okazis fronto kun apudaj pezaj bataloj. En 1922 pro incendio bruliĝis preskaŭ duono de la urbo – 823 konstruaĵoj.
Periodo de la germana okupado estis tragika travivĵo. Septembre 1939 rezulte de tri bombadoj pereis ĉ. 350 personoj, 85% de la urbo bruliĝis. Teroro manifestaciis per amasaj arestoj en la jaroj 1940-1941 kaj amasaj ekzekutoj de la juda loĝantaro. En 1940 ekfunkciis punlaborejo, ekzistanta ĝis 1943. La 26-an de julio 1944 Janów estis okupita de la soveta armeo kun partopreno de la polaj taĉmentoj de Popola Armeo. Aprile 1945 taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo liberigis enprizonigitajn de Sekureca Ofico partoprenantinoj de la ribelo de Varsovio. Janów post la milito montriĝis ege detruita. Nombro de loĝantaro falis preskaŭ duone.
Kunlaboro
[redakti | redakti fonton]urboj amikigitaj:
- Janów, distrikto Częstochowa
- Janów, distrikto Sokółka
- Janów Podlaski, distrikto Biała
Interesaĵo
[redakti | redakti fonton]Ĉi tie estas la plej malnova en la mondo monumento al Tadeusz Kościuszko (1818).
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- August von Fligely, kartografo kaj ofirico