August von Fligely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

August von FLIGELY (naskiĝinta la 26-an de septembro 1810 en Janów Lubelski, mortinta la 12-an de aprilo 1879 en Vieno) estis aŭstra oficiro kaj kartografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kolonelo li frekventis la soldatan akademion en Wiener Neustadt kaj servis inter 1836 kaj 1852 kiel oficiro ĉe la loĝistika centro (Generalquartiermeisterstab) en Vieno (1848 majoro, 1857 generalmajoro, 1865 feldmarŝala leŭtenanto). En 1852 li nomumiĝis raportisto en la militdepartemento de la armea supera komandejo. En 1853 oni resendis lin al la loĝistikejo kie li ekestris la geografian instituton. Ĝin li gvidis ĝis 1872.

Li ege antaŭenpuŝis la trianguladon kaj geodezian pritrakton de Hungarujo, Transilvanio kaj Valaĥio. Tamen li eĉ pli okupiĝis pri kreo de modernega speciala karto de la tuta Danuba Monarkio utiligante ĉiun datenojn ekde la ĵus en 1869 ordonita mezurado de ĉiuj teritorioj. Fligely plimodernigis la tutan sciencon kartografian per heliogravurado kaj fotografia kartoreproduktado. Por plibonigi la plastikan bildigon de la surfaco li enkondukis - laŭ la sistemo de Johann Georg Lehmann - aplikon de tavollinioj, kolorigo kaj meto de ombrostrekoj por rapida ekkono de la speco de la diversaj surfaceroj.

Sub lia estrado fariĝis la plejmulto de la malnovaj specialkartoj (1: 144 000) kaj de la novaj (1: 75 000) pri Bohemujo, Dalmatio kaj Hungarujo, krome la ĝeneralaj mapoj de Hungarujo, Transilvanio kaj Galicio (litografie), de Valaĥio kaj de Bohemujo (kuprogravure 1:288 000). Aldonendas mapoj de Adriatiko.

Estante prezidanto de la Aŭstria Komisiono pri Internacia Geodezio kaj vicprezidanto de la Eŭropa Arkmezurada Komisiono li tre konatiĝis internacie inter la fakularo kaj engaĝiĝis ekde 1861 realigi multajn planojn de la menciitaj societoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Por honori lin oni nomis por li Fligeli-kabon sur Rudolf-insulo kaj fjordon en Grenlando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Oliwa, Godfried: "Fligely, August von". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 247 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]