Pedelo

Pedelo (latine bedellus) estas malsupera oficisto de diversaj hierarkiaj organizaĵoj (eklezio, universitato, kortumo), kiu zorgas pri malgravaj materiaj taskoj.
Etimologie, la termino estas de ĝermana origino.
Religia pedelo[redakti | redakti fonton]
En kristanismo, pedelo estas, depende de la konfesio, malaltranga kleriko. En la Eklezio de Skotlando, bedelo (angle beadle) estas helpanto de la presbitero dum diservo.
Universitata pedelo[redakti | redakti fonton]
Universitata pedelo akompanas en historia vesto la akademiajn funkciulojn ĉe solenaĵoj (ekz. promocio), tial li estas elektata por konkreta solenaĵo el la vico de universitataj laboristoj kaj samtempe estas elektata lia rezervulo.
Pedeloj de la Universitato de Kembriĝo en 1815
La ceremonia pedelo de la Glasgova Kaledonia Universitato (angle Glasgow Caledonian University)
Jura pedelo[redakti | redakti fonton]
En Anglio, la paroĥa pedelo (angle constabulary beadle) estis malaltranga ofico, kiu administras diversaĵojn. en la anglalingva romano Oliver Twist, unu el la roluloj estas la malbonkora pedelo S-ro Bumble, kiu administras orfejon.