Mateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Matena pejzaĝo.

Mateno estas la unua parto de la diurno, t.e. la periodo, kiu sekvas la nokton. Ĝi komenciĝas je sunleviĝo kaj finiĝas je tagmezo. Tamen la individua difio varias multe de unu persono al la alia. Por multaj la mateno ekas, kiam oni vekiĝas, por aliaj, kiam la suno leviĝas (t.e. en Mezeŭropo somere je la 4-a kaj vintre je la 8-a), aliaj difinas ĝin inter la 5-a kaj 9-a horo.


Matenaj fenomenoj[redakti | redakti fonton]

El meteologia vidpunkto, la mateno estas la plej malvarma parto de la diurno. Tial okazas specifaj fenomenoj, kiel matena nebulo, roso, prujno kaj frosto. El optika vidpunkto oni rimarkas ĉefe la matenajn kolorojn: matena krepusko kaj sunleviĝo kaj. Matene ekas birdkantado. Viroj ofte havas matenan erektiĝon.

Lingvistike[redakti | redakti fonton]

En la germana kaj la japana lingvoj, sekvas la matenon la antaŭtagmezo. Sed la angla morning kaj la franca matin entenas kaj la matenon kaj la antaŭtagmezon. Laŭ la hipotezo de Sapir-Whorf, tio signifus, ke anglo- kaj francparolantoj estas malpli matenemaj homoj ol germano- aŭ japanparolantoj.

Dum multaj lingvoj en la mondo havas specifan saluton por la mateno, kiel "bonan matenon", latinidaj lingvoj uzas neŭtralan saluton, kiel "bonan tagon" (en la franca bonjour) jam ekde la mateno.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri mateno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Horo matena estas horo bena. »
  • Citaĵo
    « Matena horo estas plena de oro. »
  • Citaĵo
    « Vespero lacigas, mateno freŝigas. »

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu