Hipotezo de Sapir-Whorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En lingvoscienco, la Hipotezo de Sapir-Whorf (HSW, ankaŭ konata kiel "hipotezo de lingvistika relativeco") postulatas sisteman rilaton inter gramatikaj kategorioj de lingvo parolata de iu homo kaj kiel tiu homo kaj komprenas la mondon kaj sintenas en ĝi. Kvankam nomata "Hipotezo" de Sapir-Whorf, ĝi estis diskutata fundamenta aksiomo de la usona lingvisto kaj antropologo Edward Sapir kaj de lia kolego kaj studento Benjamin Whorf.

La nomo mem de la hipotezo estas diskutebla, ĉar pli temas pri konstato ol pri hipotezo[mankas fonto], kaj ĝin oni ŝuldas al antaŭuloj de Sapir. Cetere Whorf ne kunaŭtoras la hipotezon sed postdiris ĝin post Sapir radikaligante ĝin.

La hipotezo postulatas ke la naturo de aparta lingvo influas la kutiman pensmanieron de ĝia parolantaro: ke malsamaj lingvaj ŝablonoj produktas malsamajn pens-ŝablonojn. Tiu ideo postulatas ke neeblas perfekte priskribi la mondon per lingvo ĉar ĝi implicas ke la meĥanismo de iu ajn lingvo determinas la pensmanieron de ĝia parolantaro. La hipotezo estas esprimita en radikala kaj milda formuladoj.

La tezo[redakti | redakti fonton]

La tezo de Sapir estas klarigita en tiu ofte citita tekstero :

The fact of the matter is that the "real world" is to a large extent unconsciously built up on the language habits of the group. No two languages are ever sufficiently similar to be considered as representing the same social reality. The worlds in which different societies live are distinct worlds, not merely the same world with the different labels attached.

—Mandelbaum 1951 : 162

Jen traduko :

« La fakto pri tio estas ke la "reala mondo" estas grandparte nekonscie konstruita el lingvaj kutimoj de la homgrupo. Neniu lingvoduopo sufiĉe intersimilas por esti konsiderata reprezentanta la saman socian realaĵon. La mondoj en kiuj malsamaj socioj vivas estas apartaj mondoj, ne simple la sama mondo kun malsamaj etikedoj ligitaj al ĝi. »

La diskuto ĉirkaŭ lingvistika relativeco estas konfuzita pro ambigueco pri nocia kaj semantika kampoj.

Lingvistika relativeco malvalidigas la esencisman komprenon de la nomo kiu postulatas ke :

Por iuj homoj la lingvo, reduktita al ĝia esenca principo, estas nomenklaturo, tio estas listo de vortoj korespondantaj al tiom da objektoj

—Saussure, 1916/1971 : 97; Siblot 2001 : 139

Por transiri de unu lingvo al alia necesus nur ŝanĝi la etikedojn. La malfacilaĵoj renkontitaj en la aŭtomata tradukado pruvas ankaŭ hodiaŭ kiagrade tia tasko estas malfacila.

Historio[redakti | redakti fonton]

La opinio ke lingvoj ankrigas pensojn estis unue detale defendita de pluraj germanaj pensuloj en la fino de 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. Fruaj versioj aperas en la verko de du studentoj de Immanuel Kant: Johann Georg Hamann kaj Johann Gottfried Herder. Fama frua defendo de la doktrino aperas en la eseo de Wilhelm von Humboldt Über das vergleichende Sprachstudium ("Pri kompara studo de lingvoj") publikigita en 1836. [1]

Tiu nocio estis larĝe asimilita en la okcidenta pensmaniero. En 1976 Károly Kerényi ekis sian anglalingvan tradukon de Dyonisos per tiuj vortoj :

La interdependeco inter penso kaj parolo klare montras ke lingvoj ne tiom estas rimedoj esprimi jam establitan veron, sed estas rimedoj malkovri antaŭe nekonatan veron. Ilia diverseco ne nur estas diverseco de sonoj kaj signoj sed de manieroj rigardi la mondon. [2]

Franz Boas[redakti | redakti fonton]

La originon de HSW kiel pli rigora ekzameno de tiu kutima kultura sento oni povas ŝuldi al la esploroj de Franz Boas, ofte konsiderata kiel fondinto de antropologio en Usono. Boas studis en Germanio fine de 19-a jarcento, kiam sciencistoj kiaj Ernst Mach kaj Ludwig Boltzmann klopodis kompreni la fiziologion de sensacoj.

Unu rimarkebla filozofia fluo estis reviviĝo de intereso por la verko de Immanuel Kant. Kant opiniis ke scio estas rezulto de konkreta sciakirpeno sur parto de individuo; realeco ("sensa intuicio") estas nature ŝanĝiĝema, kaj el ĝi rezultas kompreno kiam iu prenas tiun intuicion kaj interpretas ĝin tra siaj komprenkategorioj [3]. Sekve malsamaj individuoj povas percepti la saman noumenon kiaj fenomenaj instancoj de ĝiaj malsamaj individuaj konceptoj.

En Usono Boas konatiĝis kun indianaj lingvoj el multaj malsamaj lingvofamilioj, ĉiuj el ili estis tre malsimilaj al la semitaj kaj hindeŭropaj normoj, tiam studataj de plej multaj eŭropaj lingvoesploristoj. Boas konstatis kiagrade vivmanieroj kaj gramatikaj kategorioj varias de loko al loko. El tio rezultis ke li subtenis ke kulturo kaj vivmaniero de popoloj estas spegulitaj en ties lingvoj.

Edward Sapir[redakti | redakti fonton]

Sapir estis unu el la plej brilaj studentoj de Boas. Li antaŭenirigis la argumenton de Boas, rimarkinte ke lingvoj estas formale plenaj sistemoj. Sekve ne estas iu aŭ alia aparta vorto kiu esprimas apartan pensmanieron kaj sintenon, sed la kohera kaj sistema naturo de lingvo interaganta je pli larĝa nivelo kun penso kaj sinteno. Ĉar lia vidpunkto evoluis, je la fino de sia vivo Sapir subtenis ke lingvo ne simple reflektas kuturon kaj kutimojn, sed ke lingvo kaj penso havas reciprokan influan interrilaton proksimiĝantan al determinismo.

Benjamin Whorf[redakti | redakti fonton]

Whorf plifajnigis tiun ideon kaj precizigis ĝin ekzamenante la apartan gramatikan meĥanismon per kiu lingvo influas la penson. Li enkadrigis sian elpaŝon jene :

Ni sekcias naturon laŭ linioj difinitaj de nia denaska lingvo. Kategoriojn kaj tipojn kiujn ni apartigas el la mondo de la fenomenoj ni ne trovas tie ĉar ili evidentas al ĉiuj observantoj; male, la mondo estas prezentata en kaleidoskopa fluo de impresoj kiujn niaj mensoj devas organizi - kaj tio signifas larĝe per la lingvistika sistemo de niaj cerboj. Ni sekcias la naturon organizas ĝin laŭ konceptoj kaj atribuas signifojn kiel ni faras grandparte ĉar ni partoprenas en konsento por organizi ĝin tiamaniere - konsento kiu baziĝas sur nia lingva komunumo kaj estas kodita en la ŝablonoj de nia lingvo [...] ĉiuj observantoj ne estas gviditaj de la sama fizika evidenteco al la sama bildo de la universo, krom se iliaj lingvaj fonoj similas, aŭ iel povas esti kalibrigita

—Whorf (Carroll; Ed.); 1956: pp. 212–214

Malgraŭ kritikoj de lia hipotezo pro ĝiaj unukaŭzeco kaj determinismo, Whorf insistis ke penso kaj ago estas lingvistike kaj socie mediaciitaj kaj ne monolite determinitaj. Li tiel kontraŭstaris tion kion li nomis vidpunkton de "natura logiko" kiu subtenis, laŭ li, ke "paroli aŭ uzi lingvon estas supozite nur esprimi ion kio jam estis esence nelingve formulita."[4] Laŭ tia vidpunkto, li argumentis, "pensoj ne dependas de gramatiko sed de logikaj kaj raciaj leĝoj kiuj estas supozitaj esti la samaj por ĉiuj observantoj de la universo."[5]

La analizo de Whorf pri malsameco inter la angla kaj la hopia lingvoj (menciita en fama ekzemplo) altigas la baron je analizo de interrilatado inter lingvo, penso kaj realeco pli fidante al detala analizo de gramatika strukturo, ol al ĝenerala impreso pri malsamecoj inter ekzemple vortoj en lingvo. Ekzemple "Norma Averaĝa Eŭropano" (NAE t.e. okcidentaj lingvoj ĝenerale) emas analizi realaĵojn kiel objektojn en la spaco : nuno kaj estonto estas pensitaj kiel "lokoj" kaj tempo kiel vojo kiu ligas ilin. Vortgrupo kia "tri tagoj" esta gramatike ekvivalenta al "tri pomoj" aŭ "tri kilometroj". Aliaj lingvoj, inkluzivantaj indianajn lingvojn, orientiĝas al procesoj. Por unulingvaj parolantoj de tiuj lingvoj, la konkreta, spaca metaforo de NAE-gramatiko estas sensignifa. Whorf diris, ke pro la tempo-strukturo de tiu lingvo, ĝiaj parolantoj havas tre malsamajn ideojn pri tempo ol la parolantoj de hindo-eŭropaj lingvoj. Whorf mem sciigis ke lia laboro pri HSW estis inspirita de lia kredo ke hopiparolanto pli facile komprenus la teorion pri relativeco ol NAE-parolanto.

Influo kaj reagoj[redakti | redakti fonton]

Kiel konsekvenco de lia statuso de studento kaj neprofesia lingvisto, la laboroj de Whorf pri lingva relativeco, grandparte faritaj en lastaj jaroj de la 1930-aj, ne populariĝis antaŭ postmorta publikigado de liaj verkoj en la 50-aj jaroj. HSW influis la disvolviĝon kaj normigon de interlingvao ĝis 1950, sed tion oni ŝuldas al persona implikiĝo de Sapir kiu prezidis IALA en 1930 kaj 1931. Estis kreitaj (en 1955 de James Cooke Brown) loglano (loĵbano reformita formo de loglano plu ekzistas) kaj aliflanke Tokipono celante kontroli la hipotezon. Tamen, nenia tia eksperimentado iam estis plenumita.

Lingvistikaj teorioj de la 1960-aj (kiaj tiuj proponitaj de Noam Chomsky) fokusiĝas sur la kunnaskeco kaj universaleco de lingvo. El tio rezultas ke la laboro de Whorf estas mistaksata. Ekzemplo de lasta Chomsky-eca aliro pri tiu temo estas la libro de Steven Pinker : The Language Instinct. Pinker argumentas el vidpunkto de kontraŭa skolo kiu defendas ke universala gramatika subestas al ĉiuj lingvoj. La plej ekstremaj subtenantoj de tiu teorio, kiaj Pinker, asertas ke penso estas sendependa de lingvo, kaj ke lingvo mem estas sensignifa en iu ajn fundamenta homa pensmaniero, kaj ke homoj eĉ ne pensas en natura lingvo, t.e. iu ajn lingvo en kiu ni nun interkomunikas; pli ĝuste ni pensas en iu meta-lingvo, antaŭekzistanta al ĉiu lingvo, nomita "mensa lingvo". Pinker, nomante ĝin "radikala pozicio de Whorf", arde kontraŭstaras ke lingvo entenas ian penson aŭ kulturon, dirante "ju pli vi ekzamenas la argumentojn de Whorf, des malpli da senco ili havas" (1994 p. 60)

El pli Whorf-eca aliro, George Lakoff argumentis ke granda parto de lingvo estas metafora. [6] Ekzemple la angla uzas multajn metaforojn kiuj egaligas monon kun tempo, ekzemple :

  • spend time (elspezi tempon = pasigi tempon )
  • waste time (malŝpari tempon)
  • invest time (investi tempon)
  • free time (liberigi tempon)

Whorf povus interpreti ke tiu uzado afekcias la manieron kiel anglalingvanoj konceptas la noumenon "time" (tempo). Fine de la 1980-aj jaroj kaj komence de la 90-aj progresoj en la sciakira psikologio kaj antropologia lingvistiko renovigis interesiĝon por HSW. Nuntempaj esploristoj malkonsentas - ofte arde - pri kiel forte lingvo influas al penso. Tamen tiu malkonsento ekestigis kreskantan interesiĝon pri la temo kaj grandan kvanton da novigaj kaj gravaj esploroj.

Eksperimenta subteno[redakti | redakti fonton]

La plej ekstrema kontraŭa vidpunkto - ke lingvo absolute ne influas penson - estas larĝe konsiderata kiel malĝusta (Gumperz: introduction to Gumperz 1996). Sed la plej radikala versio de HSW - ke lingvo determinas penson - estas ankaŭ konsiderata kiel malprava. Whorf mem neniam subtenis tiun radikalan opinion; ĝi pli estas teoria konstruaĵo uzata kiel forlogilo. La plej komune akceptata vidpunkto estas ke la vero kuŝas ie inter ambaŭ. Nunaj lingvistoj, prefere al studi ĉu lingvo influas pensojn, studas kiel ĝi influas pensojn. Pli frue granda parto de la esplorado koncentriĝis sur subteno aŭ subfosado de la hipotezo; la eksperimentaj datenoj ne sukcesis malpruvi ĝin (Lucy 1992; Gumperz & Levinson 1996).

Esplorado pri memorado de lingvistikaj entoj konfirmas ke la menso konservas asociojn inter semantikaj konceptoj (kiel la ideo de domo) kaj fonetika reprezentado (la sonoj kiuj konsistas la vorton "domo"). La komencaj sonoj pli gravas por memorado ol sekvaj. Rilatoj inter semantikaj konceptoj ankaŭ estas konservitaj, sed nerektaj rilatoj inter senrilataj konceptoj povas esti neatendite vokitaj de ponto per fonetika rilato. Ekzemple la memorado de la ideo de domo povas esti plirapidigita per prezento de la vorto "dormo" ĉar ili havas samajn komencsonojn.

Lingvistika determinismo[redakti | redakti fonton]

Inter la plej ofte cititaj ekzemploj de lingvistika determinismo estas la studo de Whorf pri inuita popolo, pri kiu estas opiniita ke ili havas multajn vortojn por priparoli neĝon. Li argumentas ke tio ŝanĝas la vidmanieron de la mondo de inuitoj, kreante alian vivmanieron por ili ol ekzemple por angloparolanto. La lingvisto Geoffrey Pullum montris ke falsa estas la ideo ke loĝantoj el Arktiko havas nekutiman grandan nombron da vortoj por neĝo. En eseo titolita "The Great Eskimo Vocabulary Hoax" ("La mistifiko pri granda inuita vortprovizo")[7], li spuras la fonton de la rakonto, laste atribuante ĝin al Whorf mem kaj sugestante malseriozecon de liaj observoj. Fakto estas ke Whorf estis aŭtodidkata lingvisto, kiu edukiĝis en alia fako (kemio), havis ne lingvistan profesion (li zorgis pri asekurkompanio). Pri la nomoj de neĝo en inuita lingvo, li ne mem kontrolis la faktojn, sed nur fidis diraĵon de Boas kiun li interpretis laŭ propra vidpunkto. Boas nur menciis ke inuitoj uzas tri malsamajn vortojn por priskribi neĝon en situacio en kiu la angla uzas nur unu. Tamen ankaŭ aliaj lingvoj ol la inuita havas diversajn vortojn rilatajn al neĝo (neĝo, blizardo, skio, ...). Cetere inuitaj lingvoj estas diversaj, kaj Whorf ne precizigas en kiu el tiuj lingvoj li trovis tiun riĉan vortprovizon. Laste, inuitaj lingvoj estas aglutinaj lingvoj kiuj esprimas per multmorfema "vorto" tion kion aliaj lingvoj esprimas per multvorta frazo.

Multaj studoj pri kolorsento tra diversaj kulturoj rezultis en malsamajn vidpunktojn. [8] Laste aperinta studo de Peter Gordon ekzamenas la pirahanan lingvon, parolatan de Pirahanoj en Brazilo. Laŭ Gordon la lingvo de tiu etno entenas nur tri nombrovortojn: "unu", "du" kaj "pluraj" kaj emfazas ke eĉ la vortoj por unu kaj du ne ĉiam estas uzataj por tiuj kvantoj (ili pli ĝuste signifus "iom" kaj "iom pli"). Gordon montris per ekspermimentoj ke Pirahanoj malfacile memoras kolekton de objektoj kiam estas pli ol tri da ili. Al tio estis respondite ke se la vivmaniero de tiuj homoj kaŭzas ke ili tute ne bezonas nombri, manko de vortoj kaj de kapablo nombri estas memkomprenebla.

Tamen, Daniel Everett, lingvisto kiu loĝis kun la Pirahã dum multaj jaroj, diras ke ĉe ili temas pri influo de kulturo sur lingvo, ne inverse.

La hipotezo en literaturo[redakti | redakti fonton]

La hipotezo estas ofta ŝablona temo en sciencfikcio kiu temas pri lingvistiko, interalie en The Embedding de Ian Watson, Babel-17 de Samuel R. Delany, kaj la romanserio Native Tongue de Suzette Haden ELGIN.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gentner, et. al.; 2003: p.3 kie la fonta teksto estas citita kiel : Humboldt, W. von (1836). On language: The diversity of human language-structure and its influence on the mental development of mankind (P. Heath, Trans.). Cambridge: Cambridge University Press (1988).
  2. Kerényi, Carl; tradukita el la germana de Ralph Manheim. (1996). Dionysos: Archetypal Image of Indestructible Life. Princeton, N.J: Princeton University Press, xxxi. 
  3. Kant opined that knowledge is the result of concrete cognitive work on the part of an individual person; reality ("sensuous intuition") is inherently in flux, and understanding results when someone takes that intuition and interprets it via their "categories of the understanding." el en:Sapir-Whorf hypohesis
  4. Whorf (Carroll; Ed.); 1956: p. 207
  5. Whorf (Carroll; Ed.); 1956: p. 208
  6. Lakoff, G; 1993: The contemporary theory of metaphor. In A. Ortony (Ed.) Metaphor and thought (2nd ed., pp. 202-251). New York: Cambridge University Press.
  7. The Great Eskimo Vocabulary Hoax, Geoffrey Pullum, Chapter 19, p. 159-171 of The Great Eskimo Vocabulary Hoax and Other Irreverent Essays on the Study of Language, Geoffrey K. Pullum, With a Foreword by James D. McCawley. 246 p., 1 figure, 2 tables, Spring 1991, LC: 90011286, ISBN 978-0-226-68534-2
  8. Berlin & Kay, 1969; Heider, 1972; Heider & Oliver, 1973; Rosch, 1974; Miller & Johnson-Laird, 1976.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]