Károly Kerényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kerényi Károly.jpg

KERÉNYI Károly (kerenji) estis klasik-filologo, religihistoriisto, universitata profesoro, redaktoro, ano de MTA naskita en Temeŝvaro la 15-an de januaro 1897 kaj mortinta en Kirchberg apud Zuriko, (Svislando) la 14-an de aprilo 1973.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kerényi en Budapeŝto doktoriĝis (1919) kaj li akiris atestilon de instruisto pri latina-helena lingvoj. Komence li instruis en mezlernejo, de 1934 en Universitato Pécs klasik-filologion kaj antikvan historion. En 1941–43 li profesoris en Szeged, sekve en Budapeŝto. Li redaktis la revuon Sziget kaj libroserion Kétnyelvű klasszikusok (Dulingvaj klasikuloj), inter 19241934 Egyetemes Philologiai Közlöny, pli malfrue la seriojn Műhely kaj Pannónia Könyvtár. En 1929 en Grekujo li renkontiĝis kun W. F. Otto, kies religihistoria verkaro influis lin grave; la fino de la tridekaj jaroj li fariĝis internacie konata kiel religihistoriisto. En 1943 li elmigris Svislandon. En sia decido havis rolon la kunagado kun Carl Gustav Jung. Ili kune verkis la verkonEinführung in das Wesen der Mythologie (Zuriko, 1942) kaj fondis la Instituton C. G. Jung, kie li ofte prelegis. En vintra semestro de 1955–56-a studjaro li gastprofesoris en Bonn, en 1960 en Oslo, Romo, en 1961 Universitato de Zuriko, en 1964 en Ĝenevo. Li estis ano de la scienckomisio de Rowohlt Deutsche Enzyklopädie. Lian verkon Greka mitologio oni tradukis en 10 lingvojn.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Ókortudomány (Kecskemét, 1935).
  • Dionysos und das Tragische in der Antigone (Frankfurt am Main, 1935).
  • Apollon (Wien, 1937).
  • Töchter der Sonne (Zuriko, 1944)
  • Romandichtung und Mythologie – ein Briefwechsel mit Thomas Mann (1934-1945, Zuriko, 1945)
  • Gespräch in Briefen, Zuriko, 1960).
  • Die Mythologie der Griechen, I. Göttergeschichten (Zuriko, 1951; Londono, 1951).
  • Stunden in Griechenland (Zuriko, 1952).
  • Unwillkürliche Kunstreisen (Zuriko, 1954).
  • Die Mythologie der Griechen, II. Heroengeschichten (Zuriko, 1958; Londono, 1959).
  • Abenteuer mit Monumenten (Olten, 1959).
  • Prometheus (Hamburg, 1959); Tessiner Schreibtisch (Stuttgart, 1963); Der höhere Standpunkt. Zum Humanismus des integralen .
  • Menschen (München, 1971).
  • Briefwechsel aus der Nähe (letrŝanĝoj kun Hermann Hesse, München, 1972).
  • Dionysos (Princeton, 1976)
  • Werke in Einzelausgaben, München (I. vol. Humanistische Seelenforschung, 1966; II. vol Auf Spuren des Mythos, 1967; III. vol. Tage- und Wanderbücher, 1969; VII. vol Antike Religion, 1971; VIII. vol. Dionysos, 1976).

Fonto[redakti | redakti fonton]