Henryk Dobrzański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henryk Dobrzański
Persona informo
Aliaj nomoj Hubal
Naskiĝo 22-an de junio 1897 (1897-06-22)
en Jasło
Morto 30-an de aprilo 1940 (1940-04-30) (42-jaraĝa)
en Opoczno
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Parencoj Kazimierz Papée
Okupo
Okupo sportistooficiro
vdr

Henryk Dobrzański, pli ĝuste Henryk Hubal-Dobrzański de Dobra blazono Leliwa, pseŭdonomo Hubal (naskiĝis la 22-an de junio 1897 en Jasło, mortis la 30-an de aprilo 1940 apud Anielin, proksime al Opoczno) – majoro de pola kavalerio, sportisto, unu el la unuaj partizanaj komandantoj de la Dua Mondmilito.

Infaneco kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en nobela familio kiel dua infano de Henryk Dobrzański blazono Leliwa kaj Maria Lubieniecka kaj estis nepo de ribelinto el 1863. Lia patro devenis de distrikto Sanocki. Henryk Dobrzański povis esti posteulo de Zawisza, fama pola kavaliro, kiu malvenkis neniun turniron. En 1903 komencis lerni hejme laŭ kvarklasa Popola Lernejo, kaj poste translokiĝis al Krakovo, kie lernis en sepklasa Reallernejo. Julie 1914 abiturientiĝis kaj elektis agronomion en Agrikultura Studumo ĉe Jagelona Universitato. Pro eksplodo de la unua mondmilito ne sukcesis komenci studadon.

Intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis polan-ukrainan militon en 1918 kaj komandis plotonon de kavalerio dum bataloj pri Lvovo. En la jaroj 1919–1921 partoprenis polan-bolŝevikan militon. Pro kuraĝo sur batalkampoj estis kvarfoje distingita per Batal-Kruco kaj Arĝenta Kruco de la Militista Ordeno Virtuti Militari.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Defenda milito 1939

Tuj antaŭ eksplodo de la Dua Mondmilito li fariĝis anstataŭanto de komandanto de la 110-a Rezerva Regimento de Kavaliroj. Rapida progreso de germanaj armeoj dum la germana invado en Pollandon kaŭzis ŝanĝon de planoj. Dum marŝo al Grodno kaj Arbaroj de Augustów la regimento bataletis dekkelkfoje kun Wehrmacht kaj batalis en la defendo de Grodno kontraŭ invadanta de oriento Ruĝa Armeo.

La 20-an de septembro, post du tagoj de pezaj bataloj kun Ruĝa Armeo, Grodno kapitulacis. La 23-an de septembro generalo Wacław Przeździecki ordonis, ke ĉiuj subigitaj al li taĉmentoj trairu al la tereno de neŭtrala Litovio. Nur la regimento, kie soldatservis Dobrzański rifuzis. Post membrigo de restaĵoj de aliaj taĉmentoj la regimento ekmarŝis direkte al sindefendanta Varsovio. Apud rivero Biebrza la regimento estis ĉirkaŭita de rusoj kaj nur kun grandaj perdoj sukcesis trarompi la fronton de malamiko. Baldaŭ post tio lia komandanto subkolonelo Jerzy Dąbrowski ordonis malfondiĝon de la taĉmento. Ĉirkaŭ 180 soldatoj komandataj de majoro Henryk Dobrzański decidis plu partopreni bataladon kaj ekiris direkte al la sieĝata ĉefurbo.

Post kapitulaco de Varsovio la 27-an de septembro antaŭ la taĉmento de majoro Dobrzański aperis elekto – evakuo al Francio tra Hungario kaj Rumanio, malfondo aŭ daŭrigo de la bataloj. Ĉirkaŭ 50 soldatoj kun Dobrzański decidis marŝi suden. La 1-an de oktobro ili transiris Vistulon apud Dęblin kaj daŭrigis marŝon direkte al Świętokrzyskie-montaro. La saman tagon la taĉmento ekbatalis kun germanoj kaj decidis sin kaŝi en la regiono de Kielce ĝis alianca ofensivo okcidente, kiun oni esperis printempe 1940.

Apartigita Taĉmento de Pola Armeo

Batalo de Kock finis la polan defendan militon, sed ne finis reziston de poloj. Majoro Henryk Dobrzański akceptis pseŭdonomon "Hubal" kaj lia taĉmento, nun kiel Apartigita Taĉmento de Pola Armeo iĝis la unua partizana taĉmento de la Dua Mondmilito. La 2-an de oktobro 1939 hubalanoj venkis germanojn en batalo apud Wola Chodkowska. Danke al helpo de loka loĝantaro la taĉmento sukcesis eskapi de organizitaj de germanoj pluraj insidoj. Tamen germanoj reagis per reprezalioj kontraŭ civiloj. Pro tio oficiale la gvidantaro ordonis al "Hubal" malfondi la taĉmenton malgraŭ pli frua konsento ĝin pligrandigi, kio okazis post ŝanĝo de unu komandanto, generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz, al la alia, generalo Stefan Rowecki, skeptike rilatanta al uniformita partizanaro. "Hubal" nur parte plenumis la ordonon permesante al siaj subuloj liberan decidon. Mem kun grupo de volontuloj, nombranta 72 homojn daŭrigis batalon limigante minimume kontaktojn kun civiloj por ne danĝerigi ilin.

Por likvidi minacon flanke de Freneza Majoro germanoj uzis 1000 soldatojn kiel kontraŭpartizanan grupon konsistantan el SS, Wehrmacht kaj tankoj. La forto de la taĉmento de "Hubal" neniam atingis 300 soldatojn. Germanoj entute engaĝis 8000 personojn. La 11-an de aprilo ili pacifikis du vilaĝojn Skłoby kaj Hucisko mortigante ĉiujn virojn. Al germanoj helpis lokaj perfiduloj, kiuj kunlaboris kun la okupanto. Probable li estis perfidita dum bivako la 30-an de aprilo 1940 li estis surprizita de taĉmentoj de Wehrmacht 20 kilometrojn de Opoczno. Dum perforta batalado la taĉmento estis dispelita kaj "Hubal" mem mortfalis kun armilo enmane.

Germanoj masakris lian korpon kaj montris publike kaj poste forveturigis al Tomaszów Mazowiecki kaj bruligis aŭ enterigis en nekonata loko. Restaĵoj de la taĉmento batalis ĝis la 25-a de junio 1940. Samtage la taĉmento estis fine malfondita.

En 1966 majoro Henryk Dobrzański estis postmorte distingita per Ora Kruco de la Militista Ordeno Virtuti Militari kaj avancita ĝis la grado de kolonelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]