Marianna Cel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marianna Cel
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1917 (1917-01-14) (107-jaraĝa)
vdr

Marianna Cel, pseŭdonomo "Tereska" (naskiĝis la 14-an de januaro 1918 en Budy (distrikto Konecki)) – unusola virino-soldato en la taĉmento de majoro Henryk Dobrzański.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj gepatroj estis: Franciszek Cel kaj Bronisława Cel fraŭlinnome Łuczyńska (26 jara). Ŝiaj gefratoj: fratinoj Zofia kaj Janina kaj frato Jan. Kiam estis 3-jara mortis ŝia patro, kaj en la aĝo de 6 jaroj perdis la patrinon. Ŝi gvidis soldatojn septembre 1939 laŭ sekuraj vojoj tra apudaj arbaroj, kaj poste proprainiciate tranĉis germanajn telefonliniojn. Post ekvido de la patrolo de kavalerianojn deziris eniri la taĉmenon. Ŝi restis en Cisownik post eniro de germanoj al la vilaĝo. Oni ŝin ekzamenis, de neniu estis perfidita. Ŝi forveturis de la vilaĝo alveninte al Bielawy dum Kristnaska vespermanĝo. Restis en la taĉmento post ties demobilizo. Akompanis patrolon al gardejo de polico en Chlewiska, kaj dum batalo de Hucisko (apud Przysucha) bandaĝis vunditojn. Pro kuraĝo montrita dum la lasta kunpuŝiĝo estis avancita ĝis rango de pli maljuna ulano. Ŝi forveturis kun tasko komisiita de "Hubal" antaŭ la lasta batalo de la taĉmento apud Anielin. Post morto de la majoro Dobrzański loĝis en Rzeczyca, kaj poste forveturis al Varsovio. Estis serĉata de germanoj. Dum certa tempo vojaĝis kiel kurierino inter Varsovio kaj Lvovo, poste (en 1942) ĉia spuro post ŝi malaperis. Dato de la morto kaj enterigejo ne estas konataj. Monumento memoriganta Marianna Cel troviĝas apud tombejo en Cis. Ekzistas multaj rakontoj pri cirkonstancoj de ŝia morto aŭ plua historio, interalie pri restado inter elmigrantaro, travivo de la milito kaj restado apud Radoszyce sub ŝanĝita nomo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mirosław Derecki, Tropem majora „Hubala” (Laŭspure de majoro "Hubal"), Wydawnictwo Lubelskie, Lublin 1982, p. 144-156, ISBN 83-222-0149-4
  • Zygmunt Kosztyła, Oddział Wydzielony Wojska Polskiego Majora „Hubala” (Apartigita Taĉmento de la Pola Soldataro de Majoro "Hubal"), Wydawnictwo MON, Varsovio 1987, ISBN 83-11-07345-7
  • Marek Szymański, Oddział majora Hubala (Taĉmento de majoro Hubal), Książka i Wiedza, Varsovio 1986, p. 162-164, ISBN 83-05-11561-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]