Michał Tokarzewski-Karaszewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michał Tokarzewski-Karaszewicz
Michał Karaszewicz.JPG
Personaj informoj
Naskiĝo 5-an de januaro 1893 (1893-01-05)
en Lvivo
Morto 22-an de majo 1964 (1964-05-22) (71-jara)
en Kazablanko
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Ŝtataneco Pollando
Profesio militisto
v  d  r
Information icon.svg

Michał Tadeusz Karaszewicz-Tokarzewski (naskiĝis la 5-an de januaro 1893 Lvovo, mortis la 22-an de majo 1964 en Kazablanko) – armea generalo de Pola Soldataro, framasonisto, teozofo, kleriko de Liberala Katolika Eklezio.

Deveno kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Filo de Bolesław Tokarzewski kaj Helena Lerch de Lerchensfeld. Edukita de la patrino kaj onklinoj. Li finis gimnazion en Drohobiĉ. Dum manifestacio en la balot-tago al aŭstro-hungara parlamento la 19-an de junio 1911 serioze vundita, kiam unu el soldatoj subpremantaj la tumulton trapikis lian bruston per bajoneto. En 1913 komencis studojn ĉe la Fakultato de Juro kaj Politikaj Sciopovoj en Franciskana Universitato de Lvovo, daŭrigataj poste ĉe la Medicina Fakultato de Jagelona Universitato en Krakovo. Dum studado ligiĝis kun socialisma movado. Li aktivis en por-sendependaj organizajoj de Józef Piłsudski. Membris al Pola Partio Socialista - Revolucia Frakcio kaj apartenis al la Asocio de Aktiva Batalado kaj Pafista Asocio. Komandanto de la taĉmentoj de „Strzelec” (Pafisto) en Drohobiĉ kaj Sambor kaj inspektisto de Krakova Areo kadre de kiu somere 1913 finis elitan oficiran kurson en Stróża (distrikto Limanowski) pro kio ricevis rajton porti la distingon Parasol. Antaŭ la unua mondmilito kiel civitano de Aŭstrio-Hungario, estis enkorpigita en la armeo, en kiu finis kurson de la oficiroj de rezervo.

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Aŭguste 1914 eniris al Polaj Legioj, komandante laŭvice la 5-an, kaj poste la 2-an batalionon de la 5-a Infanteria Regimento de Polaj Legioj, la 3-an batalionon de la 6-a Infanteria Regimento de Legioj, poste ekkomandis la 5-an Infanterian Regimenton de la Legioj. La 24-an de oktobro 1914 estis serioze vundita dum batalo de Laski-Anielin, apud Łask. En 1915 Józef Piłsudski avancis lin ĝis rango de majoro. Dum la ĵuria krizo estis portempe arestita, poste (restante an konspiro) agis kadre de strukturoj de la Pola Militista Organizo (POW), interalie en Lublin, kaj poste sur teritorio de Ukrainio kaj Belarusio, kie pro sia agado interalie en Moskvo estis 3-foje arestita de bolŝevikaj regopovoj. Liberigon ŝuldis al kontaktoj de Kazimierz Pużak, gvidanta laborojn de Pola Partio Socialista sur la tereno de Rusio.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum agreso de Germanio de la 11-a de septembro komandis operacian grupon de sia nomo en la Armeo "Pomorze" (Pomerio) kaj kun ĝi partoprenis la batalon de Bzura. Post la soveta invado en Pollandon kaj kapitulaco de Varsovio la 27-an de septembro 1939 ekgvidis militistan organizaĵon – Servo al Venko de Pollando, kiu estis la unua konspira organizaĵo en okupata Pollando. Post kreo de la Asocio de Armita Batalado (Związek Walki Zbrojnej – ZWZ) iĝis komandanto de la Areo n-ro 3 "Lvovo". Marte 1940 estis arestita de funkciuloj de NKVD dum provo transpaŝi german-sovetunian limon. Post liberigo aŭguste 1941 ekservis en Pola Armeo en Sovetunio kiel komandanto de la 6-a Divizio de Infanterio "Lvovo". Poste iĝis anstataŭanto de generalo Władysław Anders. Post evakuo el Sovetunio plenumis funkcion de anstataŭanto de komandanto de la Pola Armeo en Sovetunio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Daniel Bargiełowski, Po trzykroć pierwszy. Michał Tokarzewski-Karaszewicz. Generał broni, teozof, wolnomularz, kapłan Kościoła liberalnokatolickiego (Trifoje la unua. Michał Tokarzewski-Karaszewicz. Armea generlo, teozofo, framasono, sacerdoto de Liberala Katolika Eklezio), 1-a volumo, Warszawa 2000. ISBN 83-87893-76-5, 2-a volumo 2001. ISBN 83-88794-76-0, 3-a volumo 2002. ISBN 83-7399-007-0
  • Daniel Bargiełowski, Pierwszy (La Unua) (munto de dokumentoj kaj rilatoj pri generalo Tokarzewski-Karaszewicz), „Karta” n-ro 9/1992
  • Tadeusz Kryska-Karski, Stanisław Żurakowski, Generałowie Polski Niepodległej (Generaloj de Sendependa Pollando), Editions Spotkania, Warszawa 1991, 2-a eldono kompletigita kaj korektita
  • Marcin Spórna, Słownik najsłynniejszych wodzów i dowódców polskich (Vortaro de la plej famaj polaj militestroj kaj komandantoj), Kraków 2006, ISBN 83-7435-094-6