Władysław Sikorski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Władysław Sikorski
Wladyslaw Sikorski 2.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 20-an de majo 1881 (1881-05-20)
en Tuszów Narodowy
Morto 4-an de julio 1943 (1943-07-04) (62-jara)
en Ĝibraltaro
Tombo St. Leonard's Crypt
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Lviva Politekniko
Profesio politikisto, militisto
Lingvoj pola lingvo
v  d  r
Information icon.svg


Władysław Eugeniusz SIKORSKI (naskiĝis la 20-an de majo 1881 en Tuszów Narodowy, proksime al Mielec, mortis la 4-an de julio 1943 en Ĝibraltaro) estis pola militisto kaj politikisto, armea generalo de Pola Soldataro, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj kaj ĉefministro de registaro en ekzilo dum la Dua Mondmilito.

Władysław Sikorski, 1918
Gen. Władysław Sikorski kun la stabo de la 5a Pola Armeo dum la Batalo de Varsovio (1920)
Gen. Władysław Sikorski kun la soldatoj de la 5a Pola Armeo ĉe la rivero Wkra, aŭgusto 1920
La marŝalo Ferdinand Foch dum la vizito en Varsovio en la jaro 1923. De la dekstro: gen. Władysław Sikorski
Winston Churchill dum akompano de Władysław Sikorski ĉe polaj soldatoj de Pola Armeo en Okcidento

Vivo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Unua Mondmilito Władysław Sikorski estis unu el kunfondintoj kaj membroj de kelkaj polaj eksterleĝaj sendependigaj organizaĵoj. Batalis en Polaj Legioj dum la unua mondmilito, poste en nova kreita pola armeo dum la pola-bolŝevika milito (1919–1921). Li plenumis en ĝi signifan rolon, precipe dum la batalo de Varsovio en 1920. En la unuaj jaroj de la Dua Pola Respubliko Sikorski plenumis la plej gravajn funkciojn en registaro: posteno de ĉefministro (1922–1923) kaj ministro pri militistaj aferoj (1923–1924). Tamen post maja puĉo de Józef Piłsudski en 1926 estis forigita de gravaj oficoj. Opoziciis al la aktuala registaro. Dum ĉi tiu tempo verkis kelke da libroj pri militista arto kaj internaciaj rilatoj de la pola ŝtato.

La subskribo de la Traktato Sikorski-Majski, Londono la 30an de julio 1941. De maldekstro: Władysław Sikorski, Eden, Winston Churchill kaj Majski
La unuaj aliancanoj Winston Churchill, Władysław Sikorski kaj Charles de Gaulle
La monumento de gen. Władysław Sikorski

Dum la Dua Mondmilito iĝis ĉefministro de la pola registaro en ekzilo, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj kaj senlaca advokato de la pola afero sur eŭropa kaj monda diplomata scenejo. Estis adepto de denova ekligo de diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Sovetunio, kiuj estis rompitaj post komuna kun Germanio invado de Sovetunio al Pollando en 1939. Tamen aprile 1943 Josif Stalin rompis diplomatiajn rilatojn kun la pola registaro en ekzilo. Tion kaŭzis postulo de Sikorski por ke la internacia Ruĝa Kruco esploru la masakron de Katin. Władysław Sikorski pereis la 4-an de julio 1943 en mistera katastrofo de aviadilo, kiu frakasiĝis tuj post starto de aviadilejo en Ĝibraltaro, kio okazis en ĝis nun ne klarigitaj cirkonstancoj.

Post la morto[redakti | redakti fonton]

Post la funebra ceremonio en Londono Sikorski estis entombigita en la tombejo de polaj aviadilistoj en Newark-on-Trent.

Post elterigo en 1993 lian korpon oni alveturigis en varsovion kaj la 17-an de septembro 1993 metis en kripton sur Vavelo.

Prezidento de Pollando Lech Kaczyński kaj ĉefministro Donald Tusk apogis la postulon elterigi la kadavron de la generalo por refoja enketa esploro por klarigi cirkonstancojn de la morto. En 2008 Instituto pri Nacia Memoro okupiĝis pri tio. La korpon, ĉirkaŭvolvitan nur per soldata pledo, oni vestigis en generalan uniformon, kudritan speciale por tiu ĉi okazo en Poznań. Denova entombigo okazis la 26-an de novembro 2008 en katedralo de Vavelo.

Januare 2009 estis anoncita raporto laŭ kiu lia morto okazis pro akcidento aŭ drono. Britoj, kiuj esploris la kaŭzojn de la morto tuj post la akcidento, sekretigis sian raporton ĝis 2050.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Podstawy organizacji naczelnych władz wojskowych w Polsce (Organizaj fundamentoj de ĉefaj militistaj regopovoj en Pollando) (1923)
  • O polską politykę państwową (Pri la pola ŝtata politiko) (1923)
  • Nad Wisłą i Wkrą. Studium do polsko-rosyjskiej wojny 1920 roku (Apud Vistulo kaj Wkra. Kontribuo pri pola-rusa milito 1920) (1928)
  • La campagne polono-russe de 1920 (1928)
  • Polska i Francja w przeszłości i w dobie współczesnej ( Pollando kaj Francio pasintece kaj nuntempe) (1931)
  • Przyszła wojna – jej możliwości i charakter oraz związane z nimi zagadnienia obrony kraju (Estonta milito - ties eblecoj kaj karaktero kaj ligitaj kun ili defendo-problemoj de la lando) (1934, 2010)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Buhler, Polska droga do wolności 1939-1995 (Pola vojo al libereco 1939-1995), Eldonejo Dialog, Warszawa 1999
  • Roman Wapiński, Władysław Sikorski, Warszawa 1978, ISBN 83-214-0296-8
  • Tadeusz Kisielewski, Po zamachu. Uprowadzenie córki generała Sikorskiego i śmierć adiutanta (Post atenco. Kidnapo de filino de la generalo kaj morto de adjutanto), Dom Wydawniczy REBIS, Poznań 2012, ISBN 978-83-7510-877-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]