Opozicio (politiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Opozicio rilate al politiko laŭ PIV estas "politika aŭ partia oponado al registaroestraro. En pli malvasta senco en parlamenta demokratio temas pri la grupo de parlamentanoj, kiu ne apartenas al la regaj partioj kaj do kritike observas, komentas kaj limigas la agon de la "regaj" parlamentano, do tiuj kiuj konsistigas kaj politike subtenas la registaron.