Masakro de Katin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La amasa tombo – eltombigo 1943
La amasa tombo de oficiroj – eltombigo 1943
La trovitaj objektoj de la polaj soldatoj mortigitaj en Katin
La nodo de Katin – la manoj ligitaj ĉe la dorso de viktimo
La putranta kadavro de majoro Adam Solski el la 57a Regimento de Grandpolia Infanterio, identigitaj en la jaro 1943 roku[1]

La masakro de Katin[2] (pole: zbrodnia katyńska, mord katyński) estis sovetia amasekzekutadejo de entute 21 857 poloj[3][4] en la arbara regiono de Katin (hodiaŭ okcidente de la grandurbo de Smolensk en Rusio) en 1940, dum la Dua Mondmilito.

Propono de Lavrentij Berija kun akcepto de la anoj de Politburoo, la bazo de la Katin-decido de la 5a de marto 1940
La unua paĝo de la dokumento kun la subskriboj de: Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Voroŝilov, Mikojan kun la aldonaj apogsubskriboj de Miĥail Kalinin kaj Lazar Kaganoviĉ.
Druga strona dokumentu
Trzecia strona dokumentu
Czwarta strona dokumentu
Decyzja Politbiura WKP(b)
Unu el la atestantoj de la Masakro de Katin Parfien Kisielew dum la interparolo kun d-ro Ferenc Orsós
La monumento pri la Masakro de Katin en Londono
La monumento pri la Masakro de Katin en Ĉikago (Usono)
La monumento pri la Masakro de Katin en Lodzo (Pollando)
La monumento pri la Masakro de Katin en Toronto (Kanado)
La monumento pri la Masakro de Katin en Budapeŝto (Hungario)
La monumento pri la Masakro de Katin en Poznano (Pollando)
La monumento pri la Masakro de Katin en Vroclavo (Pollando)
La monumento pri la Masakro de Katin en Września (Pollando)
La tri krucoj de Katyń (Katin), Charków (Ĥarkovo) kaj Miednoje (Miednoje)

La masakro senvualiĝis en 1943. Tio kaŭzis interrompon fare de Stalin de diplomatiaj rilatoj inter la pola ekzila registaro en Londono kaj Sovetunio, kio okazis nokte de la 25-a/26-a de aprilo 1943.

Dum 50 jaroj (1940–1990) regopovoj de Sovetunio neis sian respondecon. La 13-an de aprilo 1990 ili oficiale konfirmis, ke tio estis „unu el pli pezaj krimoj de stalinismo”. Multe da aferoj ligitaj kun ĝi ne estis ĝis nun klarigitaj. Kontraŭe al Boris Jelcin nova prezidento de Rusio Vladimir Putin fermis arkivojn kaj finis enketadon ne transdonante ties rezultojn al poloj.

Katin ne estas Chatyn (Belorusio)[redakti | redakti fonton]

Katin estis antaŭe, dum la sovetia epoko 1945-1990, intence miksita kun la vilaĝo de Chatyn, kiu situas en Belorusio, kie la nazioj bruligis ĝismorte la tutan vilaĝan loĝantaron en la printempo de 1943. Tiamaniere, sovetia propagando provis deturni kaj konfuzi atenton for de la Katyń-masakro. Laŭ kelkaj komentistoj, Chatyn estis indikita fare de la sovetianoj kiel simbolo por tiu genocido por krei konfuzon kun la masakro de Katin por kiu kulpas la ruĝa armeo, kaj kies nomo estas preskaŭ identa. La Granda Sovetia Enciklopedio menciis la masakron de Chatyn sed ne tiun de Katin[5].

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam Nazia Germanio subskribis kun Sovetunio aŭguste 1939 Pakton Ribbentrop-Molotov kun sekreta aldona protokolo Germanio ekatakis Pollandon de okcidento, soveta Ruĝa Armeo post 17 tagoj invadis de oriento. Post dispartigo de Pollando, la polaj soldatoj el Orientaj Limregionoj militkaptiĝis po dekmiloj kaj iris al militprizonoj en malproksimajn lokojn. Kiam Germanio okupis Sovetunion junie de 1941, la London-sideja pola ekzila registaro kaj la sovetia gvidantaro interkonsentis pri kunlaboro kontraŭ Germanio kreante Polan Armeon en Sovetunio.

Pola generalo Władysław Anders komencis organizi la armeon kaj petis la sovetian gvidantaron transdoni 15.000 polajn militkaptitojn, kiujn la sovetianoj gardis en kaptitejoj proksime de Smolensk - li estis informita de Stalin decembre de 1941, ke plimulto de la kaptitoj rifuĝis al la fora Manĝurio kaj ili malaperis, kio estis mensogo.

La 13-an de aprilo 1943 germanoj sciigis, ke oni trovis amastombojn de polaj oficiroj proksime al Smolensk, en arbaro de Katin. Ili trovis entute 4 443 kadavrojn, pafitajn en la kapon de malantaŭe kaj enterigitajn en amas-tombejoj. La germanoj akuzis la sovetianojn pri ekzekuto de la militkaptitoj en majo de 1940. La sovetianoj kontestis tion kaj akuzis la germanojn pri la amasmurdo, asertante, ke la poloj laboris en 1941 ĉe konstruado, tiel ilin murdis la germanoj en aŭgusto de 1941. La posta ekzameno flanke de germanoj kaj la Ruĝa Kruco, pruvis, ke la masakro okazis komence de 1940, kiam la teritorio estis en la manoj de Sovetunio.

Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo en 1952 raportis pri senduba kulpo de sovetunianoj, enkonduke substrekante, ke la masakro de Katin estis unu el la plej barbaraj internaciaj krimoj en la historio de la mondo.

Genezo de la krimo[redakti | redakti fonton]

La 5-an de marto 1940 bolŝevika Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio decidis murdi 14 700 milojn de polaj militkaptitaj oficiroj el Kozelsk, Ostaŝkov kaj Starobilsk kaj 11 000 polajn civilulojn malliberigitaj sur orientaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko - la akton de mortokondamno subskribis la plej gravaj gvidantoj de Sovetunio: Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Miĥail Kalinin, Kliment Voroŝilov, Lavrentij Berija (iniciatinto de la pafmortigo), Anastas Mikojan kaj Lazar Kaganoviĉ. Ĉefo de la genocida operaco, komencita la 4-an de aprilo, estis nomumita generalo Vasilij Bloĥin, la ĉefa ekzekutisto de NKVD. Genocido de pola intelektularo okazis paralele sub la germana okupado, post komunaj konferencoj de Gestapo kaj NKVD fine de 1939 en Zakopane: Intelektulkampanjo de Krakovo.

Falsado de la krimo kaj kaŝado - Katina mensogo[redakti | redakti fonton]

En 1943 komenciĝis periodo de falsigado kaj kaŝigo de la krimo, kion historiistoj priskribas kiel "katina mensogo", atestita jam de la Notaĵo de Ŝelepin. Alia maniero estis deturni la atenton, helpe de la simila nomo Ĥatinj. La t.n. masakro de Katin estis internacie prisilentata ankaŭ fare de intelektuloj de Okcidenta Eŭropo. (...). En 2010 Vladimir Putin prezentis la Katin-masakron kiel la venĝon de Stalin pro la perdoj de sovetiaj soldatoj en polaj tendaroj[6].

La 7-an de majo 2010, tiam rusa prezidento Dmitrij Medvedev unuafoje konfesis la kulpon de Sovetunio en intervjuo por la gazeto Izvestija.  Tiun saman jaron, la Federacia Asembleo de la Rusa Federacio voĉdonis tra rezolucio deklaranta ke antaŭe konfidencaj dokumentoj montris ke la masakro estis ordonita fare de Stalin, Lavrentiy Beria kaj aliaj altrangaj oficialuloj donis ordojn por la masakro. La dokumentoj kiuj montris la kulpon de Stalin ankaŭ estis publikigitaj rete. Inter la dokumentoj estas decidpropono de Beria pri la ekzekuto de la kaptitoj, kiun Stalin aprobis[7].

Filmo Katyn[redakti | redakti fonton]

La 17-an de septembro 2007, la filmo " Katyn " de la pola filmreĝisoro Andrzej Wajda havis sian polan premieron en la teatro en Varsovio. La filmo estis bone akceptita en Pollando; ĝi estis nomumita por la Oskaroj en la kategorio Best Foreign Film. La komenca sceno de la filmo montras la polan civilan loĝantaron kiu fuĝas orienten; neniu sciis, ke Hitler kaj Stalin konsentis dividi Pollandon inter si. La Ruĝa Armeo venis de la oriento kaj kaptis la polajn oficirojn. Stalin kaj Hitler havis la saman strategion: la pola intelektularo estu detruita. La plej multaj el la oficiroj estis rezervistoj kiuj estis kuracistoj, inĝenieroj kaj instruistoj.

Aviadila kraŝo en Smolensk (2010)[redakti | redakti fonton]

La 10-an de aprilo 2010, la tiama pola prezidento Lech Kaczyński devis viziti Katin por honori la amase ekzekutitajn polajn oficirojn. Tamen, la registara aviadilo kraŝis ĉe alproksimiĝo de la Flughaveno Severny en Smolensk, mortigante ĉiujn 96 pasaĝerojn. Krom Lech Kaczyński, pereis ankaŭ pola Riksbank-guberniestro Sławomir Skrzypek kaj vicprezidento Jerzy Szmajdziński.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Amtliches Material zum Massenmord von Katyn, Berlin 1943 Teksto;
  • W. Abarinow: Oprawcy z Katynia (Ekzekutistoj de Katin), Kraków 2007. ISBN 978-83-240-0792-9;
  • Charków. Księga Cmentarna Polskiego Cmentarza Wojennego (Ĥarkovo. Libro-Tombejo de Pola Milita Tombejo), Warszawa 2003. ISBN 83-916663-5-2 Teksto Arkivigite je 2016-04-04 per la retarkivo Wayback Machine;
  • L.R. Coatney: The Katyn Massacre: An Assessment of its Significance as a Public and Historical Issue in the United States and Great Britain, 1940–1993, Western Illinois University 1993;
  • Indeks represjonowanych (Indekso de persekutitoj): Volumo 1-a, Rozstrzelani w Katyniu (Pafmortigitaj en Katin), Warszawa 1995, ISBN 83-86713-11-9; volumo 2-a, Rozstrzelani w Charkowie (Pafmortigitaj en Ĥarkovo), Warszawa 1996, ISBN 83-86713-12-7; volumo 3-a, Rozstrzelani w Twerze (Pafmortigitaj en Tver), Warszawa 1997, ISBN 83-86713-18-6;
  • I. S. Jażborowska: Katyń: zbrodnia chroniona tajemnicą państwową (Katin. Krimo protektata de ŝtata sekreto), Warszawa 1998. ISBN 83-05-13034-7;
  • F. Kadell: Kłamstwo katyńskie. Historia pewnej manipulacji. Fakty, dokumenty, świadkowie (Katina mensogo). Historio de certa manipulado. Faktoj, dokumentoj, atestantoj), Wrocław 2008. ISBN 978-83-245-8645-5;
  • N. Lebiediewa: Katyń. Zbrodnia przeciwko ludzkości (Katin. Krimo kontraŭ homaro), Warszawa 1998. ISBN 83-11-08741-5;
  • J. Mackiewicz: Katyń. Zbrodnia bez sądu i kary (Katin. La krimo sen juĝo kaj puno), Warszawa 1997. ISBN 83-905877-1-8 [1][rompita ligilo];
  • A. Siomkajło: Katyń w pomnikach świata (Katin en monumentoj de la mondo), Warszawa 2002. ISBN 83-7399-009-7;
  • J. Trznadel: Powrót rozstrzelanej armii (Reveno de pafmortigita armeo, Komorów 1997. ISBN 83-86482-01-X;
  • W. R. Wawrzonek: Zbrodnia Katyńska i jej „białe plamy” (Katina murdo kaj ties "blankaj makuloj") , Łódź 2008. ISBN 978-83-927556-0-9;
  • W. Wołk-Jezierska: Kulisy Zbrodni Katyńskiej (Malantaŭ la katina murdo), Wrocław 2005. ISBN 83-89684-81-0;
  • J. Zawodny: Katyń, Lublin – Paryż 1989 (pollingva traduko de la libro Death in the Forest, Notre Dame 1962, kaj postaj eldonoj);
  • В. Абаринов: Катынский лабиринт, Москва 1991. ISBN 5-7020-0374-8 Malnova teksto[rompita ligilo], [2]-kompletigo (pola eldono en 2007 titolita Oprawcy z Katynia);

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Józef Mackiewicz: Sprawa mordu katyńskiego. Londyn 2009, s. 125 oraz fotografia IX po s. 160. (ISBN 978-0-907652-65-6).
  2. En malpli oficiala lingvo por difino de la Katina krimo oni uzas metonimian esprimon "Katyń" kaj "Arbaro de Katyń".
  3. (en) Fischer, Benjamin B., "The Katyn Controversy: Stalin's Killing Field" Arkivite la 24-an de marto 2010, pere de la Wayback Maŝino, Studies in Intelligence.
  4. Noto: La nomo parte rilatas al la masakro de 4 421 polaj oficiroj el kaptitejo en Kozelsk, kiu estis farita laŭ ordono de la sovetia sekureca servo NKVD printempe 1940, sed nuntempe ankaŭ pli ĝenerale al la murdoj de entute 21 857 polaj civitanoj de kiu pli ol 10 mil polaj oficiroj de polico kaj armeo.
  5. (en) The Katyn Massacre - An Assessment Of Its Significance As A Public And Historical Issue In The United States And Great Britain.
  6. (en) Alexander Etkind kaj aliaj, Remembering Katyn, 2012, paĝo 9
  7. (en) "Russian parliament condemns Stalin for Katyn massacre". BBC News. la 26-an de novembro 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]