Ĥatinj (Belorusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥatinj
domaretoQ50066265 • place of mass murder • former settlement
Administrado
Demografio
Loĝantaro 161  (1943) [+]
Geografio
Geografia situo 54° 20′ N, 27° 57′ O (mapo)54.3344444427.94361111Koordinatoj: 54° 20′ N, 27° 57′ O (mapo) [+]
Alto 244 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ĥatinj (Belorusio)
Ĥatinj (Belorusio)
DEC
Ĥatinj
Ĥatinj
Situo de Ĥatinj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khatyn' [+]
vdr

ĤATINJ (beloruse, ruse Хатынь, pole: Chatyń) - eksa vilaĝo en Belorusio, nun kvazaŭnomo en Lahojska distrikto de Minska regiono.

Masakro en Ĥatinj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝon tute bruligis kune kun loĝabtaro la germanaj okupantoj la 22-an de marto 1943. Tiam ili okazigis kruelan masakron forbruliginte 149 lokajn rezidantojn, inter kiuj plej junaj estis kelkaj dujaraj beboj kaj sepdekjaraj olduloj. Iuj personoj sukcesintaj forlasi la brulegantan grenejon estis pafmortigitaj.

En 1969 sur la loko, kie la vilaĝo situis, monumenta komplekso estis malfermita. Ĥatinj iĝis simbolo de amasbuĉado de civila loĝantaro, farita de nazioj sub gvido de Oskar Dirlewanger kune kun kunlaborisma ukraina polica bataliono, varbita de eksaj soldatoj de Ruĝa Armeo. Anstataŭanto de la stabestro de la 118-a bataliono tiutempe estis leŭtenanto de la soveta armeo Grigorij Vasjura, kondamnita en Sovetunio en 1986 al mortpuno pro militkrimoj.

Ĝia solena inaŭguro okazis la 5-an de julio 1969. La komplekso kovras areon de ĉirkaŭ 50 hektaroj. En ĝia centro staras ses-metra bronza skulptaĵo "La Nevenkita Viro" kun mortigita infano sur liaj brakoj. Proksimume estas granitaj slaboj, kiuj aspektas kiel la tegmento de la grenejo, en kiu la vilaĝanoj estis bruligitaj.

Alia elemento de la komplekso estas "La simbola arbo de vivo", kies branĉoj estas listigitaj laŭ alfabeta ordo de la nomoj de 433 belorusaj vilaĝoj detruitaj de la invadintoj.

"Muro de Memoro" prezentas la nomojn de pli ol 260 koncentrejoj, en kiuj mortis ne malpli ol 20 000 personoj, kaj lokoj de amasbruĉado en la teritorio de Belorusio.

La monumento "Eterna Flamo" havas sur kvadrata piedestalo tri betulojn. En la kvara angulo eterna flamo brulas, por la memoro, ke ĉiu kvara loĝanto de Belorusio pereis dum la Dua Mondmilito.

Kontroversioj[redakti | redakti fonton]

Oni suspektas, de elekto de Ĥatinj fare de regopovoj de Sovetunio kiel memorloko pri viktimoj de la milito, el inter multego da simile detruitaj lokoj en Belorusio, estis kaŭzita de simileco de la nomoj Ĥatinj kaj Katinj (la angla transskribado el Cirila alfabeto diferenciĝas nur per unu litero: Khatyn kaj Katyn kaj estis servonta por returni la atenton de la masakro de Katin. Ĝis nun en ĉiuj ruslingvaj lernolibroj pri historio oni memorigas la krimon en Ĥatinj. Ĝi ankaŭ estis propagandata internaciskale, ekz. pere de invitado al ĉiujaraj datrevenoj de eksterlandaj delegitaroj kaj ŝtatestroj, i.a. de Richard Nixon, Fidel Castro, Rajiv Gandhi, Jiang Zemin. Rusa historiistino Natalja Lebjedjeva opinias, ke temas pri tio, ke oni ligu en la socia konscio la masakron de Katin kun germanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Per A. Rudling, Terror and Local Collaboration in Occupied Belorussia: The Case of Schutzmannschaft Battalion 118, unua parto: Background, Historical Yearbook of the Nicolae Iorga History Institute (Bucharest) 8 (2011): 195–214
  • Rudling P.A., The Khatyn Massacre in Belorussia: A Historical Controversy Revisited, en: Holocaust and Genocide Studies, volumo 26 (1), 2012, p. 29–58

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]