Lahojsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lahojsk
Belarus-Lahoisk-Region Executive Committee.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 223141 [+]
Retpaĝaro www.logoysk.gov.by [+]
Demografio
Loĝantaro 12 376  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 54° 12′ N, 27° 51′ O54.227.85Koordinatoj: 54° 12′ N, 27° 51′ O [+]
Alto 192 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Situo de Lahojsk
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lahojsk [+]
v  d  r
Information icon.svg

Lahojsk (beloruse Лагойск, ruse Логойск) estas urbo en Belorusio, centro de Lahojska distrikto de Minska regiono. Ĝi situas 38 kilometrojn norde de Minsko, ĉe rivero Hajna. Apud la urbo pasas aŭtovojo Minsko — Vicebsko. Lahojsk estas satelita urbo de Minsko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Palaco de Tiŝkeviĉoj, desegno de Napaleon Orda

La urbo estas unue menciita en skribaj fontoj en la jaro 1078. Ekde la 12-a jarcento ĝi iĝis centro de Lahojska apanaĝo. Ekde la 13-a jarcento estas parto de Grandprinclando Litovio. Estas menciita en la Unua Novgoroda kroniko kiel litovia urbo Logosko.

Dum diversaj tempoperiodoj apartenis al Jogajlo, Skirgaila, Vytautas, princoj Ĉartorijskije[ru], grafoj Tiŝkeviĉoj[ru].

En la jaro 1505, dum milito kontraŭ Krimea Ĥanlando tataroj konkeris la urbon, prirabis kaj bruligis ĝin. Dum la Granda Nordia Milito (1700—1721) la urbo estis kaptita de sveda armeo. Malamikoj tiam detruis la kastelon de Lahojsk. Poste, en 1765, bazilanoj konstruis sur ties loko monakejon.

Post la Dua dispartigo de Pollando en 1793 Lahojsk apartenis al Rusia Imperio. Dum 1814—1819 en la urbo estis konstruita palaco de Tiŝkeviĉoj (detruita dum la Dua mondmilito). Laŭ kelkaj fontoj, en 1842 fratoj Konstantin kaj Jevstafij Tiŝkeviĉ fondis en la urbo arkeologian muzeon. Ĝia kolekto poste iĝis bazo por Vilna arkeologia muzeo, fondita en 1855. En la 19-a jarcento Lahojsk havis statuson urbeto (ruse местечко).

En la 1890-aj jaroj la urbeto havis 1180 loĝantojn, plejparto el ili (685) estis judoj. Funkciis sinagogo, 2 judaj preĝejoj, ortodoksa kaj katolika preĝejoj.[1]

Ekde 1924 Lahojsk estas centro de Lahojska distrikto. Ekde 1998 ĝi havas urban statuson.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Nikolao

Palaco de Tiŝkeviĉoj kaj parko[redakti | redakti fonton]

Lahojska palaco de Tiŝkeviĉoj estis konstruita en 1814—1819 de Pij Tiŝkeviĉ laŭ stilo de malfrua klasikismo (empiro). Ĝi situis sur altaĵo apud rivero Hajna. Ĉefa aleo de apuda parko komenciĝis de la palaco kaj gvidis al la ĉefstrato de la urbeto. Plimulto de la palaco, kapelo kaj aliaj konstruaĵoj estis detruitaj fine de la Dua mondmilito. Restis nur ruinoj de la muro de flanka alo.

Pejzaĝa parko ĉirkaŭ la palaco aperis samtempe sur la dekstra bordo de rivero Hajna. Tra la parko fluis rojo. Ronda promena vojo iris de la palaco tra la parko. Ĝi permesis ĝui vidon al la rivero, al vastaĵoj sur la alia bordo. Poste la pado kondukis promenantojn al lageto kaj akvofonto. La vojo ekzistas ankaŭ nun, sed la kreskinta subarbaraĵo kaŝas belan vidon.

Post detruo de la palaco poiomete degeneras ankaŭ la parko. Ekzistas projekto por rekonstrui la parkon.

Preĝejo Sankta Nikolao[redakti | redakti fonton]

Ŝtona ortodoksa preĝejo en centro de Lahojsk estas konstruita en 1866 sur la dekstra bordo de la rivero Hajna. Sed la unua mencio pri la templo venas de la jaro 1653. Ĝi estis rekonstruata kvarfoje: en 1734, 1795, 1824 kaj 1866.

Meze de la 18-a jarcento temploj de Lahojsk revenis al ortodoksismo, sed la stato de la konstruaĵoj estis povra. Mono por restarigi ilin mankis, tial grafo Konstantin Tiŝkeviĉ decidis starigi unu grandan ŝtonan preĝejon. Oni elektis lokon, kie de la komenco de la 16-a jarcento troviĝis preĝejo Sankta Maria.[2]

Kratero Lahojsk[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kratero Lahojsk.

Apud la urbo situas alfrapa kratero post falo de granda meteorito antaŭ ĉirkaŭ 42,3 milionoj da jaroj.[3] Diametro de la meteorŝtono estis 650 metroj.[4] Origina diametro de la kratero estis 15 km, sed ĝiaj supraj randoj estas fortranĉitaj per moviĝinta glaĉero, do nuntempa diametro estas 8-9 km. Trovita en 1973 dum geologiaj esploroj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Логойск // Энциклопедический словарь Брокгауза и Ефрона : в 86 т. (82 т. и 4 доп.). — СПб., 1890—1907. ruse
  2. История (Historio de la preĝejo) (ruse). Alirita 2019-05-06.
  3. Logoisk (angle). Earth Impact Database. Alirita 2019-05-06.
  4. Логойский метеорит (ruse). Alirita 2019-05-06.