Babin Jar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Babij Jar)
Poŝtmarko de Ukrainio eldonita lige kun la 70-a datreveno de la Babi Yar-tragedio (2011)
Poŝtmarko de Ukrainio eldonita lige kun la 70-a datreveno de la Babi Yar-tragedio (2011)

Babin Jar (ukraine Бабин Яр) aŭ Babij Jar (ruse Бабий Яр) estas ravino sur administra areo de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Tiu ravino estis okazejo de la amasmurdo de judoj en 1941, dum la Dua Mondmilito. Tiu genocido okazis la 29-an kaj 30-an de septembro 1941 kaj postulis vivon de pli ol 33.000 judoj.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Kelkajn tagojn post la germana konkero de Kievo, la sovetia sekureca servo NKVD faris serion da sabotadoj kiuj okazigis eksplodoj en la urbocentro, en kiu mortis centoj da lokaj loĝantoj kaj germanoj. kaj kiuj detruis plurajn gravajn konstruaĵojn uzitajn de la germana armea administracio kaj la germana armeo. Ĉar la judaj viroj fuĝis, ekzistis tiam proksimume 50 000 judoj forlasitaj en Kievo kiam enmarŝis la germanoj. Postrestis virinoj, infanoj, olduloj. Kelkajn tagojn post konkero de Kievo, la oficiroj de Wehrmacht kaj SS decidis ekzekuti plimulton de la Kievaj judoj.

La masakro[redakti | redakti fonton]

Monumento al la ekzekutita romao. Kievo, Babin Jar
Monumento al la ekzekutita romao. Kievo, Babin Jar. Okaze de la 75-a datreveno de la tragedio en septembro 2016 estis inaŭgurita monumento al la ekzekutitaj ciganoj en formo de cigana vagono[1].
Sovetiaj militkaptitoj devas plenigi la amastombon en 1941

Konforme al la planoj, oni liveris 33.771 judojn al Babin Jar la 29-an kaj la 30-an de septembro 1941 oni mortigis ilin ene de 36 horoj per maŝinpistoloj. Oni murdis ĝis la 12-a de oktobro entute 51 000 judojn, kies posedaĵoj estis dividitaj. Du personoj eskapis de la masakro, unu el kiuj estis la juna aktorino Dina Pronitjeva.

La murdojn efektivigis grupo de la germana nazia sekreta servo Sicherheitsdienst sub gvido de Paul Blobel, ĝin helpis la Germana 6-a armeo de la Wehrmacht sub gvido de Walter von Reichenau. En la masakroj partoprenis ankaŭ la Geheime Feldpolizei, la Ordnungspolizei kaj ukrainaj milicoj. Entute, esti murditaj laŭtakse pli ol 100 000 homoj en Babin Jar dum la daŭro de la milito[2].

Paul Blobel revenis en julio 1943 por gvidi Agon 1005 kun la tasko elfosi la korpojn de la murditoj kaj bruligi ilin sur grandaj kremaciejoj por detrui ĉiujn spurojn de la masakro. Post la perdita batalo de Stalingrado, la germanoj provis neniigi spurojn de la masakro, kaj elterigi, bruligi 40.000 ĝis 45.000 kadavrojn. Kelkaj kaptitoj – kiuj elterigis kaj bruligis la kadavrojn sukcese fuĝis kaj informis la mondon pri la kadavrobruligoj. La restaj kaptitoj post fino de la trudlaboroj estis mortigitaj, ĉar ili alikaze estus eblaj atestantoj.

La masakro de Babin Jar estis akuza punkto dum la Nurenberga proceso. La tribunalo kondamnis Blobel al ekzekuto per pendigo, kio okazis en 1951.

La masakro estas la temo de la poemo "Babi Jaro" de Jevgenij Jevtuŝenko , kiu ankaŭ estis uzata en Dmitrij Ŝostakoviĉ Simfonio n-ro 13 "Babin Jar".

Pro proksimeco de tv-turo Babin Jar estis atakata de la rusa armeo la 1-an de marto 2022[3].

Memorceremonio de la Babin Jar Masakro 2016[redakti | redakti fonton]

La 30-an de junio 1941, ekskluzive ukrainaj rekrutoj en la vicoj de la du SS-batalionoj (Najtingalo kaj Roland) invadis Lvivon kaj proklamis ukrainan sendependecon en la sama tago[4]. Ukrainio ne plu ŝatas esti asociita kun amasmurdistoj kaj precipe ne kun Nazia Germanio. Tial, memore al la holokaŭsto, lastatempe okazis granda ceremonio ĉe Babin Jar ĉe la periferio de Kievo. Kontraste al tio 2 544 ukrainoj efektive helpis judojn eskapi de la masakroj de la milito kaj estis honoritaj de Jad Vashem per la titolo "Justuloj inter la nacioj".[5]

Memore al la masakro de Babin Jar, en Kievo okazis granda ceremonio en 2016. La ukraina ŝtato organizis seminariojn kaj filmprojekciojn kaj aliajn flankajn eventojn. Internaciaj gastoj estis invititaj, inkluzive de la israela prezidento Reuven Rivlin, kiu en sia parolado al la ukraina parlamento rememorigis la partoprenon de ukrainoj en tiu masakro. Interalie, li diris en sia parolado:

“Multaj kunlaborantoj al la krimoj estis ukrainoj. Kaj inter ili, aparte distingiĝis la batalantoj de la OUN[5] - de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, kiuj mokis la judojn, mortigis ilin kaj en multaj kazoj transdonis ilin al la germanoj."[4]

Josh Cohen en artikolo "Israela prezidento alfrontas ukrainanojn kun ilia pasinteco"[6] deklaris jenon:

”Sed sen tia konfrontiĝo, kiun li estigis, estus neeble malkaŝe diskuti ĉi tiun pli malhelan flankon de la ukraina historio. Kaj se ĝi ne honeste kalkulas kun sia pasinteco, Ukrainio estas en danĝero sanktigi spegulan bildon de la historioblinda ŝovinismo, kiu superregas en najbara Rusio […] Sed altigi la OUN kiel nur bonon, kontraŭ sia rusa portretado kiel malbona, estas simple spegula bildo, kaj ne pli proksima al la historia vero. Ajna griza areo estas perdita - tiu sama areo, kiun Ukrainio devas koncentriĝi por kreskigi sian ĵus trovitan demokratan civitan identecon".

Ekzekutejoj en Orienta Eŭropo dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparton de la koncentrejoj kaj la deportvojojn

La franca asocio Yahad-In Unum kreita en 2014 por lokalizi la lokojn de amastomboj de judaj kaj romaaj viktimoj murditaj fare de la nazioj en Orienta Eŭropo dum 2-a Mondmilito. ĉefe krimoj de la Einsatzgruppen faritaj en Ukrainio, Belorusio, Rusio, Litovio, Pollando, Rumanio kaj Moldavio trovis jam 1 902 tiajn ekzekutejojn kaj la kolektis 4 748 atestojn. La asocio taksas ke estas almenaŭ miliono da viktimoj entombigitaj en ĉi tiuj amastomboj kaj enretigis interagan mapon listigantan la rezultojn de sia esplorado[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (uk) La monumento "Roma karavano" estis rivelita en Babin Jar.
  2. (en) ”Paul Blobel: Affidavit for the IMT War Crimes Trial – Nuremberg”. Holocaust Research Project. Holocaust Research Project. Holocaust Education & Archive Research Team.
  3. Lahov Harkov: https://www.jpost.com/international/article-699034 Russia strikes Babyn Yar Holocaust memorial site in Ukraine] (Rusio atakas la Holokaŭstan memorejon Babin Jar en Ukrainio), The Jerusalem Post, la 1-an de marto 2022 (angle)
  4. 4,0 4,1 (en) Israel's president confronts Ukrainians with their past, Chicago Tribune, arkivita de la orginalo pere de Wayback Maŝino, la 23-an de oktobro 2016
  5. 5,0 5,1 Noto: La deklarita celo de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN) estis "pura ukraina nacio" libera de poloj, judoj kaj rusoj, (se): Hans Wåhlberg, Kulturellt folkmord i Ukraina (?) (Ĉu kultura genocido en Ukrainio ?)
  6. Benjamin Cohen, Israel’s President Confronts Ukrainians With Their Past, Foreign Policy, la 30-an de septembro 2016, alirite la 4-an de majo 2022 (angle)
  7. (fr) Ŝoaho per kugloj: la forgesita Historio, Ekspozicioj, Televido France 3, la 12-an de marto 2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]