Pogromo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Pogromo estas registare instigita, aprobita aŭ malatentita senkaŝa kaj amasa prirabado, persekutado kaj eĉ murdado de judoj aŭ, pli ĝenerale, de aliaj religiaj, rasaj aŭ gentaj minoritatoj.
Fenomeno de pogromoj havas longan historion. Pogromoj de judoj okazis en multaj landoj de mezepoka Eŭropo, precipe en la okcidenta (Anglio, Francio, Germanio), kio kaŭzis ilian migradon al sekuriga por ili Kongresa Pollando.
La nocio venas el la rusa kaj signifas detruon (погрóм, de громить = detrui). La kontraŭjudaj pogromoj aperis en la cara Rusio (hodiaŭa Pollando, Ukrainio, Belarusio, Besarabio) ofte. Pli poste ĝi pintiĝis en la holokaŭsto en la nazia Germanio. La versaĵna lasta juda pogromo estis pogromo de Kielce en 1946.
Listo da progromoj[redakti | redakti fonton]
- 1506 - Pogromo de Lisbono en 1506
- 1572 - Bartolomea nokto kontraŭ hugenotoj
- 1614 - Fettmilch-ribelo kontraŭ judoj en Germanujo
- 1894-1915 - Armena genocido, farita de turkoj kontraŭ armenoj
- 1938 (9-a de novembro) - "kristala nokto"
- 1939-1945 - germanaj Holokaŭsto de judoj kaj Porajmos de ciganoj, kaj germana-soveta-ukraina genocido de poloj
- 1939 - Aranĝo T4, germana-nazia "eŭtanazio" kontraŭ malsanuloj
- 1939 - Volinia masakro, farita de ukrainoj kontraŭ poloj
- 1939 - Intelektul-kampanjo, farita de germanaj okupantoj kontraŭ pola intelektularo
- 1940 - Eksterordinara Ekstermiga Agado, farita de germanoj en okupata Pollando
- 1940 - Masakro de Katin - soveta murdo de preskaŭ 22 mil polaj oficiroj
- 1941 - Pogromoj de judoj en Lvovo
- 1941 - Masakro de Lvovaj Profesoroj
- 1941 - Babij Jar
- 1943 - Sanga dimanĉo en Volinio farita de ukrainoj kontraŭ poloj
- 1944 - Masakro de Koniuchy, farita de sovetaj kaj judaj partizanoj kontraŭ poloj
- 1945 - Augustów-traserĉo kontraŭ Anatemitaj Soldatoj en Pollando, liberigita de faŝistoj
- 1955 - Pogromo de Istanbulo, farita de turkoj kontraŭ grekoj
- Post 1980-aj jaroj - Pogromoj kontraŭ koptoj en Egiptujo[1][2]
- 1988 - Pogromo de Sumgait
- 1989-1992 - Pogromoj kontraŭ Osetoj en Kartvelio
- 1999-2003 - Pogromoj kontraŭ Atestantoj de Jehovo en Kartvelio
- De post 2003 - Etna purigado kontraŭ kristanoj en Irako[3][4][5][6]
- 2004 (17-a kaj 18-a de marto) - Pogromo kontraŭ serboj en la serba provinco Kosovo-Metohio regita de Unuiĝintaj Nacioj
- 2008 - Atakoj de israelanoj kontraŭ palestinanoj[7][8]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Konsilantaro por Helpo al Judoj
- Muzeo al poloj savintaj judojn
- kontraŭjudismo
- propeka kapro
- etna purigado
- genocido
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Thackrah, John R., ed. (1987). Encyclopedia of Terrorism and Political Violence. London: Routledge & Kegan Paul. ISBN 0-7102-0659-3
- Shelton, Dinah, ed. (2005). Encyclopedia of Genocide and Crimes against Humanity. Detroit: Macmillan Reference. ISBN 0-02-865847-7
- Horvitz, Leslie A.; Catherwood, Christopher, eds. (2006). Encyclopedia of War Crimes and Genocide. New York, NY: Facts on File. ISBN 0-8160-6001-0
- Klier, John D., ed. (2011), "What was a Pogrom?", Russians, Jews, and the Pogroms of 1881-1882, Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 0-521-89548-0
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ BBC News|Mezoriento|Funebroj por viktimoj de egiptaj alfrontoj, la 4-a de januaro 2000
- ↑ Egiptaj tumultoj malkovrigas religiajn dividojn, csmonitor.com, la 19-a de aprilo 2006
- ↑ Kristanoj, atakcelitaj kaj suferaj, forflugas Irakon
- ↑ IRAQ Terorlkampanjo celas Ĥaldean eklezion en Irako, Azia Novaĵo
- ↑ Mark Lattimer: 'Post la 20 venontaj jaroj, ne plu estos kristianoj en Irako'|Irako|Guardian Unlimited.
- ↑ Jezidoj de Irako timas pri sia nuliigado
- ↑ Okupintoj atakas Palestinanan vilaĝon,
- ↑ Olmert kondamnas "pogromon" far la okupintoj