Ehud Olmert
Ehud Olmert | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Ehud Olmert dum parolado en São Paulo, 2005
(Antônio Milena/ABr) | |||||
Persona informo | |||||
אהוד אולמרט | |||||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1945 (77-jaraĝa) en Nahalat Jabotinsky, Brita mandato Palestino | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | angla • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo vd | ||||
Partio | Kadima vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Mordechai Olmert vd | ||||
Gefratoj | Irmi Olmert • Yossef Olmert vd | ||||
Edz(in)o | Aliza Olmert vd | ||||
Infanoj | Dana Olmert • Shaul Olmert vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • akvokato • partoprenanto de internacia forumo vd | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| |||||
12-a ĉefministro de Israelo ![]() | |||||
Dum | 2006–2009 | ||||
Antaŭulo | Ariel Ŝaron | ||||
Sekvanto | Benjamin Netanjahu | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ehud OLMERT (30-an de septembro 1945 en Binyamina, Israelo) estas israela politikisto (Kadima) kaj estis de 2006 ĝis 2009 ĉefministro de Israelo. Li fakte gvidis la registaron jam ekde vespero de 4-a de januaro 2006, postkiam Ariel Ŝaron suferis je apopleksio kaj la 11-an de aprilo estis formale deklarita nekapabla por registara gvido.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Olmert venas el rusa enmigranta familio. Li soldatservis en israela defenda armeo (IDF) kiel oficiro de infanteria batalunuo kaj militara korespondanto por IDF-ĵurnalo Bamaĥane. Li studis en la Hebrea Universitato de Jerusalemo pri psikologio, filozofio kaj juro. Li sukcese praktikis kiel advokato.
Politiko[redakti | redakti fonton]
Ehud Olmert estis unuafoje elektita en 1973 por Likud al Knesset kaj 6-foje reelektita. Inter 1993-2003. Li estis urbestro de Jerusalemo, en 1998 li abdikis pri sia mandato en la parlamento.
Oni elektis lin en 2003 Knesset-ano, en februaro de 2003 iĝis li vic-ĉefministro kaj industria kaj komerca ministro, ekde septembro komunikada ministro. En tiu posteno protektis planon de Ŝaron pri la retiriĝo el la palestinaj teritorioj.
En auĝusto de 2005 - post retiriĝo de Binjamin Netanjahu -, li estis ankaŭ ministro pri financaj aferoj. Post fondo de Kadima-partio fare de Ariel Ŝaron, ankaŭ Olmert ŝanĝis partion kaj forlasis Likudon. En januaro de 2006, oni elektis lin gvidanto de Kadima.
Li planis unuflankan retiriĝon el Cis-Jordanio kun samtempa rezervo de la bonaj, valoraj teritorioj (orienta Jerusalemo, Valo de Jordan).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Biografio de Olmert (angle) Arkivigite je 2012-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
|