Naftali Bennett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naftali Bennett
נפתלי בנט
Ĉefministro de Israelo
Naftali Bennett - Herzliya Conference 2016 1183 (cropped).jpg
Persona informo
נפתלי בנט
Naskiĝo 25-an de marto 1972 (1972-03-25) (50-jara)
en Ĥajfo
Religio judismo [#]
Etno judoj [#]
Lingvoj hebreaangla [#]
Loĝloko Ra'anana [#]
Ŝtataneco IsraeloUsono [#]
Alma mater Hebrea Universitato de JerusalemoQ113237352 • Yavneh Academy [#]
Partio Nova Dekstro [#]
Familio
Edz(in)o Gilat Bennett [#]
Infanoj 4
Profesio
Okupo entreprenistopolitikisto [#]
Laborkampo politiko de Israelo [#]
Aktiva en IsraeloNovjorko [#]
Verkado
Verkoj Q98794736 [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
13-a ĉefministro de Israelo Flag of Israel.svg
Dum 20212022
Antaŭulo Benjamin Netanjahu
Sekvanto Jair Lapid
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Naftali BENNETT (hebree נפתלי בנט; naskiĝis la 25-an de marto 1972 en Hajfo) estas israela polikisto. Ekde la 13-a de junio 2021 li estis la ĉefministro de Israelo, sukcedante sian antaŭulon Benjamin Netanjahu. Samtempe li estas kunestro de la politika partio Nova Dekstro (HaJamin HeĤadaŝ, הימין החדש). La 1-an de julio 2022 post li sekvis Jair Lapid kiel ĉefministro.

Antaŭ tio li ekde 2012 ĝis 2018 estis prezidanto de la nacireligia partio HaBajit haJehudi ("juda hejmo"). Li forlasis la partion en decembro 2018 kaj fondis novan partion, HaJamin HeĤadaŝ ("La Nova Dekstro"). De la elekto en 2013 ĝis la elekto en aprilo 2019 li estis membro de la israela parlamento Knesset kaj ĝis junio 2019 membro de la registara koalicio de Benjamin Netanjahu. Li estis ministro pri ekonomio kaj komerco, pri religiaj aferoj, kaj pri aferoj pri la juda diasporo kaj Jerusalemo. Bennett ankaŭ prezidas la registaran komitaton pri reduktado de la vivokostoj kaj redukto de ekonomia koncentriĝo, kaj krome estis reprezentita en la sekureca kabineto. Bennett estis ministro pri edukado de majo 2015 ĝis junio 2019. Li denove estis membro de la parlamento Knesset ekde la elekto en septembro 2019. En novembro 2019, Bennett estis nomumita ministro pri defendo de Ĉefministro Netanjahu.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]