Juda diasporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reliefo sur la Pordego de Titus en Romo (kun la Menoro de la detruita Templo de Jerusalemo) montranta la Triumfon (venkparado) okazigita post la subpremado de la Unua Juda-Romia Milito.

La Juda diasporo, aŭ hebrea-juda diasporo (hebree גלות, Galuthebree תפוצה, Tefutzah, laŭlitere ekzilo aŭ disperdo) estas la disperdiĝo de la dek du izraelaj triboj okazanta dum la regado de la Nov-Asiria Imperio, la Nov-Babilonia Imperio, kaj la Romia Imperio. Sekve la termino ricevis la pli ĝeneralan signifon de migrado.

Estas ĝenerale akceptite ke la hebrea diasporo komenciĝis ĉirkaŭ en la 8-a - 6-a jarcento a.n.e. post la falo de la izraela reĝlando kaj de la regno de Jehuda kaj la sistema forigo de la hebrea popolo el liaj teritorioj.

Ili poste enloĝiĝis en diversaj zonoj de la Mezoriento, Hispanio, Italio, Francio, Ĉinio, Barato kaj kreis elstarajn judismajn centrojn, aktivajn estonte longatempe. La subpremoj de la Unua Juda-Romia Milito de 70 kaj de la Bar-Koĥba-ribelo, de 135, grande kontribuis al la kresko de tiu diasporo.

La popolo de la Biblio: hebreoj[redakti | redakti fonton]

Hebreoj estis popolo de nomadaj paŝtistoj laŭtribe organizitaj gvidataj de patriarko. Ilia historio komenciĝas kun la migro de patriarko Abrahamo el Mezopotamio, nome el Ur en la direkto de Palestino (tero de Kanaano), tero promesita de Dio, 1800 jaroj a.n.e.. Certamomente, pro bezono de nutraĵoj, la filoj de la lasta patriarko, Jakobo elmigris al Egiptio, kie post prospera periodo ili estis reduktitaj la sklaveco, kiu estis liberigita de Moseo rekte ŝarĝita de Dio mem, el kiu ili ricevis la monoteisman revelacion.

Ĉirkaŭ la jaro 1200 a.n.e., hebreoj ekokupis Palestinon kaj fariĝis monarkio kun la granda reĝo Davido, kun ĉefurbo Jerusalemo. Kun la sekva reĝo, Salomono, ili atingis gravegan pozicion, sed ĉesis la unueco de la popolo: fakte alestiĝis du regnoj, tiu norda Izraela reĝlando kaj tiu suda regno de Jehuda, kiuj tamen, estis okupitaj de la asiria kaj babilona imperioj. Ĝuste tiam komenciĝis la vera kaj propra hebrea diasporo.

De la babilona kapto al la granda diasporo[redakti | redakti fonton]

La babilona ekzilo (587-538 a.n.e.) finiĝas per liberigo efektigita de Persoj (dekreto de Ciro), La hebreoj revenintaj rekonstituas vasalan ŝtaton regartan de la sacerdota kasto kaj de la ĉefsacerdoto. La falo de la persa imperio pro la invado de Aleksandro la Granda (332 a.n.e.) aneksiĝas la Palestinon al la Ptolomea helenisma regno de Egiptio: en Aleksandrio instaliĝas nombra hebrea komunumo en kiu fandiĝas, en origina sintezo, biblia tradicio kaj greka kulturo. La dominado en Palestino pasas al la Seleŭkida dinastio de Sirio (198 a.n.e.), kiu kun Antioĥo la 4-a Epifano provas helenigi Palestinon sed provokas la ribelojn de Makabeoj fratoj (Jehuda, Jonata kaj Simono]] kiuj sukcesis akiri sendependon kaj krei regnon kvankam ne de davida dinastio. Sed la nova ŝtato estis damaĝata de senĉesaj internaj disdividoj kaj ribeloj... ĝis kiam la romia generalo Pompeo okupas Jerusalemon kaj igas judujon, antaŭe vasala regno, fine, romia provinco. Sed hebreoj ribelas kaj militas kontraŭ la romia imperio, kiu rekonkeras Jerusalemon ĝin, kun ĝia Dua Templo, detruante. Ĉi-kaze multaj judoj kreskigas la diasporan nombron. En 135 la sufokita Bar-Koĥba-ribelo provokis elmigron al Norda Afriko kaj Eŭropo kaj sekve Ameriko. La unika ligo inter la diasporantoj estis ilia religia kredo.

Dume, en diversaj epokoj okazis elmigro ankaŭ en la direkto de Persio kaj Babilonio kaj najbaraj zonoj. Eĥo de tiu fakto, laŭ esploristoj, povus esti la vizito de la magoj al Jerusalemo okaze de la naskiĝo de Jesuo.

Juda diasporo dum la kristana epoko[redakti | redakti fonton]

Dume la judoj de la romia imperio sukcesis akiri plibonigon pri ilia civila sorto, eĉ ili (212, dekrete de Karakalo, ili estis oficiale deklarita romiaj civitanoj. Sed ilia sorto ekmalpliboniĝis sub la imperiestroj Konstanteno kaj Teodosio la 1-a kiuj ili senigis je iuj rajtoj akiritaj per la akcepto en la romia civitaneco. Nun ĉe la romia aŭtoritatoj pli povis influi kristanoj.

Sinsekve, en la dua jarmilo en Eŭropo,la juda popolo trafas en gravajn problemojn kiuj igas malfacilajn la rilatojn inter la du religioj.

En 1275, Eduardo la 1-a forigis judojn el Anglio akuzitajn pri malfideleco. Ili rifuĝiĝis en Francio, Hispanio, Italio kaj precipe en Pollando.

En 1296 simile okazis en Normandio.

En 1306 Filipo la 4-a elpelis la judaron el Francio ĉar ilia posedaĵoj estis bezonataj de la reĝo por financi diversajn projektojn, ankaŭ militajn. Judoj rifuĝiĝis en Hispanio, Italio kaj precipe en Pollando.

En 1492 la Katolikaj Gereĝoj, Isabela la 1-a kaj Fernando la 2-a elpelis el Hispanio judojn se ne konvertiĝintajn al kristanismo, kiuj tamen konservis la rajton kunporti kun si aŭ vendi siajn havaĵojn. La precipa akuzo kontraŭ ili estis ke ili partianiĝis kun islamanoj dum la rekonkeraj militoj.

Dume utilas sciigi ke dum la tuta unua jarmilo la kunvivado inter judoj kaj kristanoj estis paca kaj konstrua. Tamen la akuzo pri Dimortigo kvankam nivele de teologio ĝi ne havas sencon, daŭrigis resti en la katolika liturgio kaj do damaĝi la rilatojn kun la kristana popolo.

La sinteno de la Eklezio rilate ilin estis ek dekomence duobla: al la judoj estas atribuataj la kulpoj de senreligieco kaj dimortigo, sed ne dubendu ke judoj estis la origina elektita popolo kaj ke pere de iliaj profetoj Dio riveliĝis en la Malnova Testamento. La eklezio, ĉiunivle favoras al ilia progresiva ekskludo el la civila vivo, sed kontraŭas malpermesi ilian liberecon de kulto. Papo Gregorio la Granda al ili rekonas la liberecon de kulto kaj, ĉar fremdaj, etendiĝas apartan rajton protektiĝi.

La judoj, en diversaj lokoj, povis praktiki la komercon de la uzitaĵoj kaj uzuron. Tiu lasta estis oficiale malpermesita al kristanoj kiuj devis, eventuale, prunti senrente, de la eklezio kiu tamen ĝi permesas al ne kristranoj. Kelkeloke la uzura procento estis determinita per leĝo, aliloke lasita al la libera iniciato. Kutime, ĉiukaze, la kristanaj popoloj taksis hebreojn per la malsatiga renomo de uzuristoj.

Al hebreoj estis koncedite, de la leĝo, la permeson krei 'benkojn de garantiaĵoj' por prunti monon kun procento laŭleĝa, kaj pro tio ili rajtis ricevi la rajton loĝi en la loko. Tamen tiu praktikado kreis antipation en la popoloj ĝis konsenti al elpelo de judoj el diversaj landoj kaj ankaŭ al pogromoj, foje reflamigitaj per akuzoj de sakrilegio ktp.

La Kvara Laterana Koncilio (1215) dekretis ke la judoj vivu en apartaj kvartaloj (kiuj en Italio prenis la nomo de getoj kun pordoj malfermendaj ĉetagiĝe kaj fermindaj ĉesunsubire, ilin ekskludas el publikaj oficoj kaj devigas distingiĝi per flavkora aŭ ruĝkolora signrekono sur la vesto (virinoj per flava vualo), sed tiuj dispozicioj restos neaktualigita laŭlonge de jarcento.

Kontraŭ judoj disvatiĝis akuzoj raspecaj: dum la nigra morto (1348) pri mortiga unktado (kiu tamen ne ŝparis kristanojn). Plimalflue naskiĝis la akuzo pri rito de kristana infano desangita dumpaske (oni vidu: Ariel Toaff itala judo kiu, kvankam kontraŭata, subtenis la teorian eblecon de tiuj paskaj sangaj oferoj efektiviĝi ĉe fanatikaj judoj).

Kun la naskiĝo de eŭropaj ŝtatoj sur etnika bazo, la judoj, senŝtataj, fariĝas facila celo de naciisma retoriko kaj ĉiam emarĝenitaj kaj trudizolitaj, kaj tie kaj tie tio finiĝis en pogromojn aŭ en la persekutojn nazismajn.

Hodiaŭ tiaĵoj jam malaperis, kvankam kiel eĥo restas signoj se antisemitismo ĉie tamen kontraŭtaj kaj laŭleĝe punataj. La judoj de la diasporo ne plu estas konsideritaj elpelitaj aŭ fremdaj gastoj kaj ili povas elmigri en ilia malnova elektita tero refarita israela patrujo.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

En 2008 plu ekzistis en malgranda kredjuda komunumo en Jemeno (280 personoj entute). En 2009 230 el ili estis civitanigitaj en Israelo ĉar minacataj de fundamentalisma atako de islamanoj en la vilaĝo de Raida [Fontoj: ĵurnaloj].

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Sous la direction de Geoffrey Wygoder, Dictionnaire encyclopédique du judaïsme, Cerf,‎ 1993 (ISBN 2-20404541-1) Sous la direction d'Élie Barnavi, Histoire universelle des Juifs, Hachette,‎ 1992 (ISBN 2-010163346) (en) J. Andrew Overman, A. Thomas Kraabel, and Robert S. MacLennan, Diaspora Jews and Judaism: Essays in Honor of, and in Dialogue with, A. Thomas Kraabel, éd. Scholars Press, 1992

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • KOMUNA: itallingve [1]