Karakalo
- Por la kata besto, vidu: Karakalo (besto)
Karakalo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Lucius Septimius Bassianus Marcus Aurelius Antoninus Augustus Caracalla Caracallus | |||||
Naskonomo | Lucius Septimius Bassianus | ||||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 188 en Lugdunum, Gallia Lugdunensis | ||||
Morto | 8-an de aprilo 217 (29-jaraĝa) en Haran, ![]() | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pikvundo vd | ||||
Tombo | Kastelo de Sankta Anĝelo vd | ||||
Religio | Romia religio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Severan dynasty vd | ||||
Patro | Septimo Severo vd | ||||
Patrino | Julia Domna vd | ||||
Gefratoj | Publius Septimius Geta • Septimia Major • Septimia Minor vd | ||||
Edz(in)o | Fulvia Plautilla vd | ||||
Amkunulo | Julia Soaemias • Julia Avita Mamaea vd | ||||
Infanoj | Aurelia Antonina • Elagabalo • Aleksandro Severo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karakalo (naskiĝis la 4-an de aprilo 188, mortis la 8-an de aprilo 217) estis imperiestro de Romio en la jaroj 211–217.
Lia nomo estis Marcus Aurelius Antoninus, sed li prenis kromnomon Karakalo (Caracalla), kiu rilatas al la kapuĉaj tunikoj, per kiuj sin vestis liaj samlandanoj.
Vivo[redakti | redakti fonton]
La plej aĝa filo de la imperiestro Septimo Severo deklaritis fare de la patro en 196 Cezaro kaj en 198 Aŭgusto. Post la morto patra li ekregis en 217 kune kun la frato Publius Septimius Geta. Lin li baldaŭ murdigis en la brakoj de la patrino Julia Domna ĉar li ne volis de iu bremsiĝi en decidado. Samtempe multaj el ties ŝatantaro (laŭdire ĝis 20 miloj), inter kiuj troviĝis kaj la elstara juristo Aemilius Papinianus, devis morti laŭ ordono karakala. Pro financaj kialoj ĉefe, li en 212 solene al ĉiuj liberaj imperianoj cedis la romian ŝtatanecon per Constitutio Antoniana; sekve ĉiuj devis pagi impostojn.
Estante militavida same kiel la patro li bazis tutan potencon sian je la armeo pliriĉigante kaj privilegiulante la soldataron. En 213 li ekmilitis en multaj provincoj post kiam li estis tradoninta la regadopovon al la patrino; ĉe la Rejno, post la venko de la Alemanoj, li refunkciigis la Neckar-landlimlinion; li militis ĉe Danubo (ekz. kontraŭ la Ĥatoj) antaŭ ol iri en 214 eosten por imiti en ridinda maniero la geniecon de Aleksandro la Granda. Sed kiam en printempo 217 li planis denove kampanji kontraŭ la Partoj li mortigitis laŭ instigo de la ĉefo de la pretoria gvardio, Makrino.
Inter la konstruaĵoj realigitaj en Romo plej gravas memkompreneble la Banejoj de Karakalo apud la Capena-pordego; ili nombriĝas inter la plej gravaj ruinoj antikvaj. Belega ankaŭ la Severo-arko de sur la Roma Forumo estas. Inter la konserviĝintaj bildoj de li plej bonas eble busto en Napolo.
Fonto[redakti | redakti fonton]
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 754 (tie ĉi interrete)
Bildoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Etbiografio Arkivigite je 2006-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Angla traduko de lia biografio el Historia Augusta
Antaŭe: | Romiaj imperiestroj | Poste: |
---|---|---|
Septimo Severo (193 - 211) | 211 – 217 | Makrino (217 - 218) |