Pupieno
| Marcus Clodius Pupienus Maximus Augustus (167-238) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Portreto de Pupieno.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Marcus Clodius Pupienus Maximus | |||||
| Naskiĝo | 167 en Romo, Romia Imperio | ||||
| Morto | 29-a de julio 238 en Romo, Romia Imperio | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Religio | Romia religio vd | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Marcus Pupienus Maximus (en) | ||||
| Patrino | Clodia Pulchra (en) | ||||
| Edz(in)o | Sextia Cethegilla (en) | ||||
| Infanoj | Tiberius Clodius Pupienus Pulcher Maximus (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pupieno aŭ Marcus Clodius Pupienus Maximus Augustus estis romia imperiestro kun Balbino dum 99 tagoj en 238, dum la Jaro de la Ses Imperiestroj. La fontoj por ĉi tiu periodo estas malabundaj, kaj tial la scio pri la imperiestro estas limigita. En la plej multaj nuntempaj tekstoj li estas nomata per sia kromnomo "Maximus" anstataŭ per sia dua nomo (familia nomo) Pupieno.





Originoj kaj frua kariero
[redakti | redakti fonton]La "Historia Augusta", kies ateston oni ne devas senkondiĉe fidi, prezentas Pupienon kiel ekzemplon de ascendo tra la ŝtuparo de la oficoj pro milita sukceso. Ĝi asertas, ke li estis filo de forĝisto, adoptita de iu Pescennia Marcellina (kies identeco estas nekonata), kaj kiu komencis sian karieron kiel Centurio primus pilus antaŭ ol iĝi tribunus militum, kaj poste pretoro.
La kariero de Pupieno ŝajne estis impona, servante kelkajn gravajn postenojn dum la regado de la Severa dinastio tra la malfrua 2-a kaj frua 3-a jarcentoj. Tio inkluzivis la taskon kiel prokonsulo de la senatanaj propretoriaj provincoj Bitinio kaj Ponto, Aĥeo, kaj Narbona Gaŭlio.
Fakte, Pupieno estis parto de la aristokrataro, kvankam negrava membro, kaj lia familio eble estis altigita nur lastatempe. Devenante de la etruska urbo Volterra, oni konjektis, ke Pupieno estis filo de Marko Pupieno Maksimo (140-205), senatano kiu estis la unua membro de sia familio kiu eniris la Senaton, kaj edzino Klodja Pulkra (145-210).
La aserto en la Historia Augusta, ke Pupieno tenis tri pretorajn prokonsulajn guberniestrecojn, estas neverŝajna. Unue, kiel Bernard Rémy (1942-2020) atentigas, dum la vivo de Pupieno la provinco Bitinio kaj Ponto estis imperia, regata de imperia legato. Remy atentigas pri alia problemo: ke ricevi tri pretorajn prokonsulajn guberniestrecojn malrespektas tion, kio estas konata pri la romia praktiko, kaj mankas similaj kazoj.
Remy akre citas la opinion de André Chastagnol (1920-1996), kiu rekomendis "akcepti informon provizitan de la Aŭgusta Historio nur se ĝi estas konfirmita de alia dokumento" kaj konsideras, ke, fronte al tia nefidinda fonto, oni devas permesi, ke "metoda dubo kaj hiperkritika sinteno superregu".
Post sia konsuleco (ĉirkaŭ la jaro 222), lia ascendo iĝis multe pli fidinda. Pupieno poste estis asignita kiel imperia legato al unu el la ĝermanaj provincoj, plej verŝajne post sia unua sufekta konsuleco, ĉirkaŭ 207 p.K. Dum guberniestro, li gajnis militajn venkojn super la Sarmatoj kaj germanaj triboj. Iam post kiam li finis siajn devojn en la ĝermana provinco, la lotumo aljuĝis al li prokonsulan guberniestrecon de Azio.
En 234, dum la lastaj jaroj de la regado de Aleksandro Severo, li estis instalita kiel konsulo por la dua fojo. En tiu sama jaro li ankaŭ estis nomumita Urba Prefekto de Romo kaj akiris reputacion pri severeco, tiom ke li fariĝis nepopulara ĉe la romia plebo.
Regado
[redakti | redakti fonton]Kiam Gordiano la 1-a kaj lia filo estis proklamitaj imperiestroj en Afriko, la Senato nomumis komitaton de dudek viroj, inkluzive de la maljuna senatano Pupieno, por kunordigi operaciojn kontraŭ Maksimino la Trako ĝis la alveno de la Gordianoj.
Tamen, eksciante pri la malvenko kaj mortoj de la Gordianoj, la Senato kunvenis en fermita sesio en la Templo de Jupitero Kapitolino kaj voĉdonis por ke du membroj de la komitato estu instalitaj kiel kunimperiestroj: Pupieno kaj Balbino. Male al la situacio en 161, ambaŭ imperiestroj estis elektitaj kiel pontifex maximi, ĉefaj sacerdotoj de la oficialaj kultoj.
Laŭ Edward Gibbon (baze sur la rakontoj de Herodiano kaj la "Historia Augusta"[1]), la elekto estis prudenta, ĉar:
|
Tamen, grupoj ene de la Senato, kiuj esperis profiti kun la surtroniĝo de la Gordianoj, manipulis la popolon kaj la Pretoran Gvardion por agiti por la leviĝo de Gordiano la 3-a kiel ilia imperia kolego. Lasante sian pli altrangan kolegon Balbino respondeca pri la civila administrado en Romo, iam dum malfrua aprilo, Pupieno marŝis al Raveno, kie li kontrolis la kampanjon kontraŭ Maksimino, rekrutante germanajn helpajn trupojn, kiuj servis sub li dum li estis en Germanio.
Post kiam Maksimino estis asasinita de siaj soldatoj en la ĉirkaŭaĵoj de Akŭileja, Pupieno sendis kaj la soldatojn de Maksimino kaj siajn proprajn reen al iliaj provincoj (kune kun konsiderinda donaco) kaj revenis al Romo kun sia nove akirita ĝermana korpogardistaro.
Balbino, dume, malsukcesis konservi publikan ordon en la ĉefurbo. La fontoj sugestas, ke Balbino suspektis je Pupieno pri uzado de sia ĝermana korpogardistaro por anstataŭi lin, kaj ili baldaŭ estis vivantaj en malsamaj partoj de la Imperia palaco. Tio signifis, ke ili estis sub la povo de malkontentaj elementoj en la Pretora Gvardio, kiuj indigniĝis servi sub Senat-nomumitaj imperiestroj, kaj nun konspiris por mortigi ilin.
Pupieno, konsciiĝante pri la minaco, petegis Balbinon voki la ĝermanan korpogardistaron. Balbino, kredante ke ĉi tiu novaĵo estis parto de komploto de Pupieno por asasini lin, rifuzis, kaj la du komencis kvereli ĝuste kiam la Pretoroj enrompis en la ĉambron. Ambaŭ imperiestroj estis kaptitaj kaj trenitaj reen al la Pretora kazerno, kie ili estis torturitaj kaj hakitaj ĝismorte en la banejo. Ili regis nur 99 tagojn.
Familio kaj aliaj imperiestroj de la epoko
[redakti | redakti fonton]Tri individuoj estis identigitaj kiel liaj infanoj. Tito Klodjo Pupieno Pulkro Maksimo (195-235), konsulo sufekto ĉirkaŭ 235, kaj patrono de la urbo Tibur ekster Romo, estis identigita kiel lia plej aĝa filo. Marko Pupieno Afrikano Maksimo (200-236), konsulo ordinarius en 236 kiel kolego de la imperiestro Maksimino la Trako, estis identigita kiel lia plej juna filo.
Ĉi tiu konsularo en la familio, tra la regadoj de Aleksandro Severo kaj Maksimino la Trako, sugestas, ke la familio estis influa kaj tre ŝatata. Pupieno ankaŭ havis filinon, nomitan Pupiena Sextia Paulina Cethegilla (220-290), edzino de Marko Ulpjo Eŭbioto Leŭro (185-230).[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Last Historians of Rome
- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.

