Leono la 5-a la Armena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leono la 5-a la Armena
Bizanca imperiestro
Bizanca monero de Leono la 5-a (greke: Λέων Ε΄,),
Regado 11-a de julio 813 – 24-a de decembro 820, tago de la murdo
Antaŭulo Miĥaelo la 1-a Rangabo
Sekvanto Miĥaelo la 2-a la Amoriano
Persona informo
Naskiĝo 775
en Armenio
Morto 25 de decembro 820
en Konstantinopolo
Religio Kristanismo [#]
Familio
Dinastio Artsruni [#]
Edzino Teodoza jam edzno de Amoriana generalo
Idoj Konstanteno, Bazilo, Gregorio, Teodozo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Leono la 5-a la Armeno estis bizanca imperiestro ekde la 11-a de julio de 813 ĝis sia morto okazinta per murdo en la 24-a de decembro 820.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Originoj kaj milita kariero[redakti | redakti fonton]

Origine Leono la 5-a la Armeno estis filo de la patricio Barda; sed aliaj fontoj diras ke li estis asiria.[1] Junaĝe Leono decidis eniri bizancan armeon, kie montris akutan kaj subtilan inteligenton ĉar nature sagaca kaj ambicia kaj tenaca. Tiuj kvalitoj enkondukis Leonon surgrimpi la militan hierarkion ĝis fariĝi kapabla generalo. En batala kampo li distingiĝis per kuraĝo kaj estrantaj dotoj kun iu speco de krueleco.

La themata (imperiaj teritoriaj zonoj) en 717, ekde 811 ĝis 813, Leono estis strategos de Anatolikon (n. 9).

En 803 li milite deĵoris sub la ribela generalo Barda Tourkos, sed dizertis favore de la bizanca imperiestro Nikeforo la 1-a (802-811) kiu lin kompensis per donaco de du palacoj; sed sekve li estis ekzilita pro la fakto ke mem edzinigis Teodozan jam edzinon de bizanca generalo de la familio Armoriana kaj filinon de ribela patricio. Sed post kelke da tempo li estis liberigita kaj alvokita ĉe la imperiestro kiu lin nomumis strategos (generalo) de la Anatolikon, kie komencis orientiĝi en la direkto de la ikonoklastaj idealoj, tipaj de la aristokrataj medioj. En 812 li distingiĝis en milito kontraŭ la Araboj repuŝante ilian invadon.

Ascendo al la trono[redakti | redakti fonton]

Lia aspiro al la imperiestra krono realiĝis per fama ruzaĵo: post venko en batalo kontraŭ la bulgaroj, li ŝajnigis ke sia armeo dizertis kaj transdoniĝis al la milita malamiko kaj eĉ ekbatalis, ĉi-kaze sub la komando de Leono ŝajniganta repaciganto, kontraŭ la imperia armeo de Miĥaelo la 1-a la Amoriano kiu, kompreminte ke temis pri konspiro, haste revenis al Konstantinopolo kaj rifuĝiĝis, akorde kun la patriarko, kun sia familio en Hagia Sofia anoncante sia rezigno al la imperiestra trono.[2] Leono eniris la imperiestran urrbon kaj estis aklamita imperiestro (11-a de julio 813.
Kiam Leono sciis ke Miĥaelo jam demisiis, decidis ke li daŭrigu vivi sed monaĥe en ekzilo kaj tiel ankaŭ ties edzino dum liaj masklaj filoj estis kastritaj.

En 814 Leono levis la unuenaskitan filon Simbation, okaze renomita Konstanteno, kunimperiestron por klare indiki kiu estos sia posteulo.

La bulgara minaco[redakti | redakti fonton]

Leono la 5-a postkuras la bulgaran Krum, en miniaturo de la 14-a jarcento de la Kroniko de Konstanteno Manase.

Leono unue celis remeti la imperion en sekureco ĝin reveniginte al la antikvaj vitroj. Sed lin obstaklis precipe Araboj kaj Bulgaroj, kontraŭ kiuj preskaŭ ĉiam, sukcese tamen, devis batali. Bulgaroj, krome, estis unuatempe liaj aliancanoj por la kreo de la kompensita ruzaĵo: la rilatoj inter la du popoloj estas plenplenaj je gloro kaj reciprokaj trompoj.

Reenkonduko de ikonoklasmo[redakti | redakti fonton]

Reprezentado pri la detruo de ikonoj en 815, bildo ĉerpita el la Psaltero Chludov.

Superinte la bulgaran minacon, Leono realestigis ikonoklasmon en la tuta imperio.[3] Pli ol lia religia konvinko influis sur lin la minaco de la eksaj soldatoj militintaj subflage de la Leono kontraŭ la Bulgaroj, Tiuj, maldungitaj el la armeo kaj revenintaj al la antaŭa malriĉeco, daŭrigis kulpigi pri sia socia stato la forpasinta regentinon Teodoran kaj minace alvokis la revenon al ikonoklasmo. Leono, pro tio kaj por pli plaĉi al certa aristokrata medio, aperte sopiranta la forigon de la sanktaj ikonoj, tra sennombraj ruzoj sukcesis renversi la Teodoran politikon.

Venkoj kontraŭ la araboj[redakti | redakti fonton]

Follis (granda monero) de Leono la 5-a, kun la filo Konstanteno.

En la sinsekvaj jaroj Leono sukcesis defendi al imperion de invadantaj araboj (en Sicilio, Anatolio...). Entute, Leono sukcesis enmeti energion en la bizancan armeon.

Murdo[redakti | redakti fonton]

En la aŭturno de 820, Leono informiĝis pri konspiro kontraŭ sia persono organizita guste de sia plej amata amiko. Miĥaelo; tiun li estis mortopunanta kiam sia edzino Teodoza propetis por li. La mortopuno estis suspendita aŭ prokrastita, sed la sikarioj alfalis sur la imperiestron la sekvantan matenon dumpreĝe kaj lin murdis. Estis la 24-a de decembro 820. Lia korpo estis profanata dum lia plej fidinda amiko,Miĥaelo, estis proklamita imperiestro kun la nomo de Miĥaelo la 2-a la Amoriano.[4] Kun lia morto ekmalepri la lastajspuroj de ikonoklasmo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teofano Daŭriganto/6, 4-5.
  2. Anonimo, Historia Imperatorum, 123-126.
  3. Anonimo, Historia Imperatorum, 150-154.
  4. Anonimo, Historia Imperatorum, 229-256.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Teofane Confessore, Cronaca, IX secolo.
  • Teofane Continuato, Cronaca, XI secolo.
  • Giorgio Ravegnani Bisanzio e Venezia, 2006, il Mulino , Bologna
  • Francesca|Iadevaia, Historia Imperatorum, Libro II 2/3, 2008, EDAS, Messina, isbn=978-88-7820-297-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]